Hopfengrund

Ŝildo de la gastejo Hopfengrund

Hopfengrund (laŭvorte: Valo lupola) estas regiono en la sudo de Arnstadt ĉe la piedo de la altaj fagoj kaj de la Walpurgis-monto. La nomo datumas jam de 1602. Do temas pri la lasta ĝis hodiaŭ ekzistanta tradicia ekskursgastejo en Arnstadt.

HistorioRedakti

De 1877-80 konstruitis ejo uzata ĝis 1920 kiel gastejo. Poste la urbo aĉetis ĝin. En 1922/23 iĝis alikonstruado kaj instalo de ripozumhejmo por per tuberkulozo minacataj infanoj. De 1945-48 ĝi servis kiel orfejo kaj ripozdomo por infanoj. De 1949-55 ĝi servis kiel Tb-sekcio de la malsanulejo (kun 45 litoj). Ekde la 8.9.1955 ĝi estis metilernejo por metilernantoj oraĵistaj el tuta GDR - trejnadejo fakteoria. Depost la 1.9.1977, post la malfermo de la nova Komunuma Metilernejo (Karl-Liebknecht-strato 27) restis surloke nur la internejo de la metilernantoj (sen kursoĉambroj).

Ekde 1994 ĝi estis la sidejo de la Turingia Instituto por porinstruista pluklerigado, horartabula ellaborado kaj amaskomunikiloj. Ekde la 1.5.1997 la tuto estis renkontiĝloko de la societo Volkssolidarität, poste troviĝis tie ĉi pensiono (en la posedo de la maljunula hejmo de ĉe Lessing-strato). En niaj tagoj ĝi estas pensiono kaj ŝatata gastejo estante elirpunkto de sanigaj migradekskursoj arbaren.

 
Apuda kegloludejo eksa

LiteraturoRedakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Kirchschlager, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1, p. 292.

Eksteraj ligilojRedakti