La Bach-tagoj de Arnstadt (germane: Arnstädter Bach-Tage) havas malnovan tradicion en Arnstadt.

Historio

redakti

Jam okaze de jubileaj jaroj en 1935 kaj 1950 okazis Bach-festoj, kaj en 1946 Bach-tagoj organizitaj fare de la oficiala GDR-kulturligo Kulturbund.

Ekde 1965 tiaj tagoj iĝis regulaj, kaj indas aparte mencii koncertojn dum la tutan jaron kaj specialajn aranĝojn dum la jubileoj en 1985.

Post la Turniĝo

redakti

Post nova nombrado en 1990 okazis en 2003 la 14-aj Bach-tagoj. Ekde 1992 ili estas enkorpigitaj en la t.n. Turingiaj Bach-semajnoj (germane: Thüringer Bach-Wochen) estante sub la egido de la societo Gesellschaft Thüringer Bach-Wochen e.V. kun sidejo en Eisenach. Ekde 2005 la tuto nomiĝas Bach-festivalo.

Kulminoj estis la aranĝoj dum 2000.

Literaturo

redakti

Alwin L. Friedel: "Zur Geschichte der Bachpflege in Arnstadt", en: Bach 2000, p. 177-179, 181-182.

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 188-189.

Vidu ankaŭ

redakti

Bach en Arnstadt

Eksteraj ligiloj

redakti

Hejmpaĝo festivala.