Mägdleinschule (Arnstadt)

La Alte Mägdleinschule (tradukite: Malnova knabina lernejo) troviĝas inter la Bach-kirko kaj la urbodomo en la urbocentro de Arnstadt.

Foje la lernejo por knabinoj.
Figuro de la instruisto kaj muzikisto Lämpel ĉe la domo; ĝi troviĝas en la libro Maks kaj Moric kaj aludas kaj al la iama uzo kiel lernejo kaj al la eksa nomo de la restoracio Ĉe la muzikisto/Zum Musikus.

Ĝi funkciis de 1582 ĝis la komenco de la 19-a jc. Poste troviĝis surloke butiko por kio ajn, dum la GDR-tempo ĝi estis Konsum-aĉethaleto.

Gastejoj redakti

Dum kelkaj jaroj post la restaŭrado eblis ĝui originalan turingian kuirarton en la surloka restoracio (ankaŭ kun hejmenliveradservo); ĉar la domo estis estinta eksa gastejo-bierfarejo tia uzo kontinuigis la antaŭlernejan uzon. Ĝis 2012 ĝi estis malaltrangigita al simpla koktelejo. Ekde marto 2015 novmalfermitis restoracio fare de kanadanino. La menukarto de la gastejo Tanya's estas intencite internaciega kun ŝanĝantaj ofertoj (japanaj, hindaj, sudafrikaj, sudamerikaj vesperoj ktp.).

Fonto redakti