Mueleja korto (Arnstadt)

La Mueleja korto (germane Mühlhof) estas belega historia konstruaĵkomplekso kun arkoponteto en la urbocentro de Arnstadt (Längwitzer Straße nr. 11).

Alirejo al Mühlhof, kun bela ponteto.
La korto.

Historio redakti

  • 1560: unua mencio
  • 1561: pro la situo ekster la urbomuroj la bieno ne estas damaĝita incendie
  • 1672: ekposedis la vidino Dr. Schilta kaj kompanianoj
  • 1684: la ĉambroservanto kaj ĉefkuiristo Johann Caspar Schröpfer akiris unu trionon
  • 1689: Schröpfer akiris la apudajn ĝardenojn
  • 1711: morto de Schröpfer
  • 1711-1745: prizorgado fare de la vidvino de Schröpfer
  • 1746: vendo de la domo kaj de la grundoj al Johann Christoph Hoffmann (artoĝardenisto)
  • 1779: post la bankroto de la vidvino de Hoffmann akiris la tuton la Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo; ekzistas jam la trialaro kaj la fojnejo/garbejo
  • 1780: vendo
  • 1784: posedanto estas la kortega ĉambristo Friedrich Alexander Rudolph
  • 1891: posedanto estas la tanisto Christian Schmidt
  • 1893: la tanejo translokitis en la alkonstruaĵon ĉe la okcidenta flanka alo
  • 1900: la flanka alo estas plialtigita
  • 1901: aĉetas la bienon Oskar Gräser kaj uzas ĝin kiel filio de sia bierfarejo
  • 1903/04: la tanejo fermitis
  • 1911: la korto estas uzata por kultivado (kun garbejo kaj staloj)
  • 1915: konstruo de bovostalo kie estis la maŝinejo de la tanejo fare de la farmulo Oskar Gräser
  • 1991: transdono de Mühlhof al la familio Klapproth fare de la geedzoj Gräser
  • 1993: komenco de grandstila restaŭrado kun kreado de novaj loĝejoj kaj oficejoj
  • 1994 (marto): fino de la 1-a rekonstrufazo
  • 1994 (oktobro): fino de la 2-a rekonstrufazo kaj solena transdono de la loĝejoj far la landa konsilisto
  • 1995 (oktobro): fino de la 3-a rekonstrufazo (ĉefa domo)
  • 1996 (novembro): fino de la aranĝo de la ekstera zono
  • 2006 (majo): rekonstruo de la arkoponteto

Fonto redakti

Informtabulo de ĉe la enirejo surloke.

Eksteraj ligiloj redakti

Gazetartikolo de oktobro 2014 pri fama loĝanto de Mühlhof, la akvoinĝeniero Wurffbain[rompita ligilo]