Buĉejo de Arnstadt

La eksa Brutbuĉejo Arnstadt troviĝas en Arnstadt, Dammweg nr 8.

La iama brutbuĉejo ĉe la angulo inter Dammweg kaj Mühlweg.
Ĉefa enirejo; flanke loĝejoj por la laboristoj.

Historio redakti

La civitanoj de Arnstadt kaj eksteraj membroj de la buĉista gildo diskutadis akre pri korekta buĉado: ekzistis detalaj priskriboj servotaj. Tiel oni decidis en 1891 konstrui buĉejon en Arnstadt kiu kiel eble plej baldaŭ ekfunkciu. La konstruo komenciĝis en la 1893-a jaro kun la helpo de multaj gildoj ĉe Damm-strateto je la maldekstra bordo de la rojo Weiße. Starigitis staloj por bovoj, bovidoj, ĉevaloj, porkoj, ŝafoj kaj kaproj, samtempe granda buĉohalo kaj porka kaj ĉevala buĉejoj. Por malsanaj respektive vunditaj bestoj faritis buĉhaleto uzenda en kazo de urĝeco. Por la laboristoj estiĝis loĝejoj.

Plue ekzistis eta vendejo por rekta komercado. Al diversaj buĉistoj oni metis je dispono fridigejon kun pluraj ĉeloj, sen paroli pri ejoj maŝina kaj kaldrona kun akvopuriga instalaĵo. Koncerne akvoprovizon oni havis propran puton kaj pluse akvokondukilon disde Schönbrunn. La loĝejoj por la dungitoj videblas ĝis nun je ambaŭ flankoj de la enirejo. La tuton financis la urbo.

Solena inaŭguro okazis en la 3.1.1894 kaj en la 4.2. komenciĝis la produktado kun tiam ne tute 60 deĵorantoj. Ĉiuj buĉindaj brutoj de Arnstadt kaj ties ĉirkaŭaĵo ekbuĉitis en tiu ĉi modernega buĉejo. Ankaŭ du mondmilitojn transvivis la komplekso. Marde kaj vendrede estis vicoj da viandkonsumantoj antaŭ la viandbutiko ĉar tie oni ricevis viandon sen kuponoj.

Post la Dua mondmilito la entreprenon mastrumis Kommunales Wirtschaftsunternehmen / Komunuma ekonomientrepreno. Ne antaŭ januaro 1952 ĝi ŝtatigitis kaj iĝis la popolproprieta entrepreno VEB Schlachthof Arnstadt. Sed la strukturo ŝanĝiĝis. En julio 1950 Handelsorganisation transprenis la viand- kaj kolbasfaradon, du jarojn poste ankaŭ la konservujigon. En 1967 la entrepreno venis sub la ŝirmon de VEB Fleischkombinat Erfurt. Denove iĝis diversaj ŝanĝoj laŭ la volo de aliaj firmaoj en Greußen, Vajmaro kaj Gotha. Sinsekvis aliformigoj kaj en 1974 finfine fonditis VEB Schlachtbetrieb Arnstadt ene de VEB Fleischkombinat Erfurt: sekve la restado en Arnstadt estis sekurigita. Post la Turniĝo la brutbuĉado malstartis en 1992. Ekde tiam la komplekso, pri kiu oni estis ne malfiera, estas sen funkcio kaj igis preterirantojn melankoliaj.

Literaturo redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 415

Eksteraj ligiloj redakti

Artikolo gazeta okaze de la 120-a datreveno malferma.[rompita ligilo]