Bach-monumento en Arnstadt

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Bach-monumento sur la centra bazar-placo de Arnstadt famiĝas pro ĝia ete petoleca kaj leĝera aspekto.

Bach vintre kun junaj fanatikuloj, en la tago de la inaŭguro 1985.
Bach dum suna tago en 2012, rigardanta la urbodomon.

Ĝi modliĝis fare de Bernd Göbel (profesoro el Halle) kaj muldiĝis el bronzo en la arta gisejo Lauchhammer.

Inaŭgurado estis en la 21-a de marto 1985, kiam oni festis la datrevenon de la 300-a naskiĝtago de Johann Sebastian Bach. Ĉeestis ĉirkaŭ 10.000 vizitantoj kaj krom politikistoj estis sur la podio ankaŭ multaj ekleziaj altranguloj. Politike dum GDR-tempo ne kongrue - sed pro la okazo nepre - la blovorĥestro ludis multajn ĥoralojn de Bach, ilin tamen sen teksto[1].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti