Bach-domo (Arnstadt)

La Bach-domo (germane: Bachhaus Arnstadt) troviĝas en la urbocentro de Arnstadt (Kohlgasse nr. 7), Germanujo. Ĝi estas la sola konservita ejo kiu estas en senpera konekso al Johann Sebastian Bach, kiun li frekventis, kie li verŝajne mem vivis.

La Bach-domo en la urbokerno de Arnstadt, ne malproksime de la Bach-monumento kaj la Bach-kirko.
Enirejo al la daŭra ekspozicio.
Parto de la elmontritaĵoj.

Historio de la domo kaj de la Bach-anoj kiel loĝantoj redakti

La domo konstruitis post la fajrego de 1581. Pri la konstruinto jam ne ekzistas scioj, sed estas certe ke ĝia posedantino estis ekde 1687 Elisabeth Kannewurfin, vidvino de bakisto. Ŝi donacis testamente la bienon kune kun kelkaj grundoj al la kortega muzikisto Johann Christoph Bach, la ĝemela frato de la patro de Johann Sebastian.

Post frua morto de s-rino Kannewurfin la Bach-familio ekposedis ĝin. Mortis Johann Christoph en 1693. Kiam venis la 18-jaraĝa Johann Sebastian al Arnstadt, loĝis en la Kohl-strateto lia onklino Martha Elisabeth kun la infanoj Johann Ernst, Johann Christoph kaj Barbara Catharina. Supozeble estis ankoraŭ por li sufiĉe da spaco en la domo, des pli multe ĉar jam ne estis dommastrinaj helpantoj en la domo.

Kun Johann Ernst unuigis Johann Sebastian ne nur parenceco sed ankaŭ konatiĝo kaj amikeco ekde la komune pasigita lerneja tempo en Ohrdruf. La kuzo ankaŭ transprenis lian laboron en la preĝejo dum lia restado en Lübeck. Ne mire ke li ankaŭ transprenis lian postenon kiam Johann Sebastian por ĉiam forlasis Arnstadt. La kuzo ankoraŭ vivis ĝis 1732 en la Kohl-strateto kaj tiam transloĝiĝis al la Friedhof-strateto. Sekve estis la domo por la daŭro de 45 jaroj en la posedo de la Bach-klano kaj iĝis renkontiĝloko por la familianoj.

Restaŭrado redakti

La domo funkciis ĝis 1992/93 kiel loĝejo kaj vendejo; poste ĝi tute malfunkciis. Ĝia stato estis priplorinda kaj malhonoro por la urbo. La societo Altstadtkreis Arnstadt e.V. kaj aliaj unuiĝoj de interesiĝantoj pri kulturo pro tio skribis en 1998 malferman leteron al la konsilantaro. Proponoj por savi la domon de neevitebla malkonstruo faritis. La letero trovis favorajn kaj bonvolojn legantojn kaj oni decidis revivigi la domon.

Ĝis 1999 oni sukcese igis la domon firma kaj forigis la danĝeron de ties terenfalo. Poste ĉiuj elementoj framaj renovigitis sub la argusaj okuloj de la responsuloj pri monumentprotektado. Dum dua etapo la internaĵoj restaŭriĝis. En 2004 eblis malfermi la tuton por publika utiligo.

Funkcio hodiaŭa redakti

Nuntempe ĉiuj fanatikuloj de Bach havas aliron al la dometo. La membroj de la amikara societo marde vespere unuiĝas kaj pretiĝas por detala informado kaj rondgvidado altnivela. Teretaĝe troviĝis eta ekspozicio ne nur pri la historio de la domo sed ankaŭ pri la iamaj urbofajfistoj (Stadtpfeiferei). Tiu elmontrado prezentiĝas almenaŭ marde de 14.00-17.00 h kaj ĵaŭde de 10.00-12.00 h.

Krome la domo uzatas kiel centro pri interŝanĝoj kulturaj kaj urboplanadaj. Krome estas aranĝitaj regule laŭtlegadoj, prelegoj, diskutrondoj, etaj koncertoj ktp. Alia ekspozicio pri Bach en Arnstadt estas en la Schloßmuseum.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti