Muzeo pri lokomotivoj (Arnstadt)

muzeo en Germanio

La Muzeo pri lokomotivoj troviĝas en iama riparejo proksime al la ĉefa stacidomo de Arnstadt (Rehestädter Straße).

La remizo historia en Arnstadt.
La lokomotivo Lisa 1 vizitas la stacion Erfurt-Ost.

Historio redakti

La amikara rondo Bahnbetriebswerk Arnstadt historisch e. V. fondiĝis en la 1994-a jaro kaj garantiis la asekuron de la areo ĉirkaŭ la historia riparejo.

En 1867 estiĝis surloke riparejego por la veturiloj de sur la linio Neudietendorf-Arnstadt, kiu etendiĝis en 1879 ĝis Ilmenau. Post la konstruo de pliaj linioj fervojaj la graveco de Arnstadt kreskis kaj oni rekonstruis novan riparejon inkluzive de remizo okcidente de la stacidomo en 1894/95. En 1924 ĝi estis oficiale plirangigita al Bahnbetriebswerk kaj ricevis diversajn ejojn servajn, socialajn, riparadajn. La krutaj linioj de la Turingia Arbaro bezonis fortajn lokomotivojn kaj ne malofte ankaŭ puŝigilojn: pro tio la nombro de la lokomotivoj en Arnstadt pligrandiĝis. Inter 1925-95 troviĝis surloke (historiaj) lokomotivoj por vartrajnoj, personaj trajnoj, rapidaj trajnoj kaj tendrolokomotivoj. La laste menciitaj ĝis hodiaŭ viziteblas en la muzeo. La ankoraŭ funkciantaj lokomotivoj ĉiam furoras dum specialaj veturadoj ĉe junaj kaj maljunaj fanatikuloj.

Eksteraj ligiloj redakti