Maketo de Arnstadt

En la parko de Kastelo Neideck en Arnstadt, Germanujo, troviĝas belega miniatura modelo (germane: Stadtmodell) de la historioza urbo.

La ĝardenista dometo: en la dekstra alo troviĝas la modelo, dume en la maldekstra estas ekspozicioj daŭraj pri la restaŭrado de la kastela komplekso.
La belega maketmodelo de la urbo laŭ la stato de la 1740-a jaro.
Daŭra ekspozicio en la maldekstra alo: en tiu ĉi ĉambro oni informadas pri la Kastelo Neideck.

Ejo redakti

En la 1650-a jaro konstruita ejo de la ĝardenisto vizitindas pro maketo en skalo de 1 por 200. Ĝi imprese prezentas la aspekton de la urbo en 1740, invitante la vizitantojn al eta vojaĝo tra la epokoj. Alia historia ĝardenista domo troviĝas tre proksime, apud la Preĝejo de Ĉieliro.

Urba modelo redakti

Ideo fari maketan modelon de la urbo venis de Heinz Walther, la estro de la societo Verein Schloßruine Neideck zu Arnstadt e. V. Sekvante lian iniciativon grupo de kvar fakuloj komenciĝis en la 1-a de januaro 1998. Ekde junio 2000 la modeliga grupo etendiĝis je 3 pliaj personoj.

La epoko ĉ. la jaro 1740 elektitis ĉar tiam Kastelo Neideck kiel rezidejo ankoraŭ ekzistis kaj la Nova Palaco jam grandparte estis finkonstruita. Krome oni volas paraleligi la modelon al la pupa mondo Mon plaisir (kiu estas de 1700-51). Se tiu unue menciita mondo alproksimigas al la vizitantoj la ĉiutagan vivon en kaj la diversajn metiojn de eta rezideja urbo, la ĉi tiu miniatura modelo prezentas la eksteron ene de la ĉirkaŭfortikaĵo. Ĉar oni sukcesis identigi Arnstadt kiel faktrabaĵa urbo danke al termofotografio, la modelo estas bunta laŭ la originalaj koloroj.

Pli ol 3 jaroj - ĝis februaro 2001 - oni intense laboris; la senpere okupiĝintoj pri la modelkonstruo laboregis pli ol 30.000 horoj sen paroli pli plusaj 6.000 horoj necesaj por informiĝado historia/arkitektura aŭ desegnado. En tiu ĉi kunteksto eblis kolekti pli ol 10.000 bildoj de malnova Arnstadt por arkivado: tiel naskis la plej ampleksa kolekto de historiaj bildoj pri la ĉefurbo de la Distrikto Ilm.

Aktivuloj kaj pluaj informoj redakti

  • La sekvontaj homoj okupiĝis pri la modelo de 1998-2001: Joachim Haase (ĉefo), Bernd Hofmann (arta ĉefo), Hans-Jürgen Aulinger kaj Lothar Sommer-Schmidt; alvenis en 2000 Rudolf Gleichmar, Burkhardt Hertwig kaj Andreas Höhn. Fakan konsiladon liveris dum la tuta tempo Heinz Walther, Ullrich Lappe, Joaĉim Hartmann, Ernst Stahl kaj Peter Unger.
  • La modelo estas el la plasto Simocol. Por farbi kaj pentri oni uzis akrilkolorojn.
  • Tabulo ĉe la enirejo memoras la vortojn de la eksa kanceliero Gerhard Schröder diritajn dum lia vizito de la urbo: Sendube estas Arnstadt unu el la plej belaj urboj en Germanujo.

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la modelo kaj la domo.