Joachim MÖRLIN (naskiĝis la 6-an de aprilo 1514 en Wittenberg, mortis la 23-an de majo 1571 en Kenigsbergo) estis germana teologo kaj ano de la movado de la Gnesioluteranoj.

Joachim Mörlin
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1514 (1514-04-05)
en Wittenberg
Morto 29-an de majo 1571 (1571-05-29) (57-jaraĝa)
en Kenigsbergo
Religio luteranismo
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Wittenberg, Marburg
Profesio
Okupo pastro • teologo • pastro • Protestanta reformisto vd
Laborkampo teologio • Luterana doktrino vd
Aktiva en Brunsvigo vd
Superintendanto en Arnstadt
Dum 1540-1544
Superintendanto en Göttingen
Dum 1544-1548
Superintendanto en Brunsvigo
Dum 1553-1567
Episkopo de Sambio
Dum 1567-1571
Antaŭulo Georg von Polenz
Sekvanto Tilemann Hesshus
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Mörlin studis en Marburg kaj en sia naskiĝurbo antaŭ ol iĝi diakono en Wittenberg en 1537. En 1539 li iĝis paroĥestro en Eisleben kaj en 1540 la unua superintendanto en Arnstadt. De tie li removiĝis jam en 1543 pro sia kritikado de nemoralaĵoj de kelkaj urbaj konsilanoj. En 1544 li nomumitis superintendanto en Göttingen. Sed ankaŭ de tie ĉi li formovitis post kiam li rifuzis akcepti la artikolojn de la Provizora interkonsento de Augsburg (Augsburger Interim). Poste li iris kiel inspektisto kaj paroĥestro (ĉe Kneiphof) al Kenigsbergo. Tie li partoprenis la pravig-kverelojn de Andreo Osiandro. En 1553 Mörlin deĵoris kiel pastoro en Braunschweig antaŭ la reena revokiĝo al Kenigsbergo. Kun Martin Chemnitz li verkis Corpus doctrinae pruthenicum kaj ekestis episkopo en Sambio. Ĝismorte li episkope agadis.

Graveco redakti

Mörlin estis pioniro de la severa luterana frakcio skribante plurajn teologiajn pamfletojn (aparte kontraŭ Osiandro), kateĥismon, cirkulerojn, psalmpredikaĵojn. Li ankaŭ engaĝiĝis kontraŭ kaŝajn kalvinismanojn, ekz. kontraŭ Albert Hardenberg.

Verkoj (elekto) redakti

  • Von d. Rechtfertigung d. glaubens, 1552
  • Historia, welcher gestalt sich d. Osiandrische schwermerey im lande Preussen erhaben, 1554
  • Contra Sacramentarios Disputationes duae, 1561
  • Von dem Beruff der Prediger, 1565
  • Predigten und Außlegungen über die Psalmen Davids, 1580
  • Postilla, 1587
  • Leteroj - kun duko Alberto ĉe: Altpreuß. Mschr. 39, 1902, p. 517-596; kun A. Corvinus, ĉe: P. Tschackert, Briefwechsel d. A. Corvinus, 1900; kun dukino Elisabeth, ĉe: Zs. d. Ges. f. niedersächs. KG 10, 1905, p. 231 ss.

Literaturo redakti

  • Jürgen Diestelmann: Joachim Mörlin, Luthers Kaplan - Papst der Lutheraner, Ein Zeit- und Lebensbild aus dem 16. Jahrhundert. 394 Seiten mit vier Farbtafeln und zahlreichen Bildern. Freimund, Neuendettelsau 2003, ISBN 3-7726-0236-3.
  • Jürgen Diestelmann: Usus und Actio - Das Heilige Abendmahl bei Luther und Melanchthon. Pro Business, Berlin 2007, ISBN 978-3-86805-032-5, 350 Seiten
  • Wolfgang Klose: Das Wittenberger Gelehrtenstammbuch: das Stammbuch von Abraham Ulrich (1549–1577) und David Ulrich (1580–1623). Mitteldt. Verl., Halle 1999, ISBN 3-932776-76-3
  • Johann Gottfried Gregorii alias Melissantes: Was D. JOACHIMUS MORLINUS für Fata gehabt? In: Der curieuse und gelehrte Historicus. Frankfurt, Leipzig 1712, p. 1–38

Fonto redakti

  • Pierer's Universal-Lexikon, Band 11. Altenburg 1860, p. 461, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti