Martin Chemnitz (1522-1586) estis germana luterana teologo, konfesiisto, predikisto, ekleziulo, reformisto, pastro (1554-1567) kaj superintendanto (1567-1586) en Brunsvigo, profesoro en Wittenberg. En la evangelia luterana tradicio li estas konata kiel "Alter Martinus", aŭ "La 2-a Marteno" (post Lutero). Si Martinus non fuisset, Martinus vix ("Se Marteno [Chemnitz] ne estus veninta, Marteno [Lutero] malfacile supervivus") estas ordinara onidiro koncernanta lin.

Martinvs Chemnitivs
(1522-1586)
"Examinis Concilii Tridentini", verko de Martin Chemnitz eldonita en (1596).
"Examinis Concilii Tridentini", verko de Martin Chemnitz eldonita en (1596).
Persona informo
Naskiĝo 9-a de novembro 1522[1]
en Treuenbrietzen, Germanio
Morto 8-a de aprilo 1586
en Brunsvigo, Germanio
Tombo Brunsvigo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Rostock
Universitato de Wittenberg
Brandenburga Universitato de Frankfurto
Universitato de Helmstedt
Universitato de Königsberg
Familio
Infanoj Martin Chemnitz (pastro)Martin Chemnitz la Maljuna vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • astrologo • verkistobibliotekisto vd
Aktiva en Brunsvigo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unu el la plej grandaj teologoj de la 16-a jarcento - laŭ Theodore Emanuel Schmauk (1860-1920), la princo de la teologoj de la Aŭgsburga Konfesio - laŭ Johann Andreas Quenstedt (1617-1688), kaj "La patro de norma lutera teologio" - laŭ Jacob Aall Ottesen Preus (1883-1961).[2] Martin Chemnitz estis patro de Martin Chemnitz la Maljuna (1561-1627) kaj de la pastro Martin Chemnitz (1564-1627) kaj avo de Martin Chemnitz la Juna (1596-1645).

Biografio redakti

 
Bildo de Martin Chemnitz (1600).

Marteno estis la filo de la ŝtoffaristo Paul Chemnitz (m. 1533) kaj lia edzino Euphemia Kaltenborn. Li komence frekventis lernejon en Treuenbrietzen, 1536 en Wittenberg kaj en Magdeburgo en 1539. En 1542 li fariĝis instruisto en la lernejo en Calbe. En 1543 li komencis studi en la "Brandenburga Universitato de Frankfurta ĉe Odro". Post kiam li estis instruisto en Wriezen, li translokiĝis al la Universitato de Wittenberg en 1545, kie li studis matematikon kaj astrologion laŭ konsilo de Filipo Melanktono.

Samtempe li ĉeestis la prelegojn de Marteno Lutero laŭ aŭtodidakta bazo ĉe la teologia fakultato. En 1547 Melanktono sugestis, ke li sekvu la ekzemplon de sia kuzo Georgius Sabinus (1508-1560) kaj iru al Königsberg, en Prusio. Chemnitz estis komence la estro de la lernejo en Kneiphof kaj li estis unu el la unuaj, kiuj akiris magistrecon pri artoj en la nove fondita Universitato de Königsberg en 1548.

Unue li laboris kiel redaktisto de horoskopo kaj kalendaro-kreinto antaŭ ol akiri postenon kiel bibliotekisto en la kortego de Alberto, Duko de Prusio (1490-1568) la 5-an de aprilo 1550. Ĉi tio ebligis al li dediĉi sin pli al la teologiaj studoj. Tamen kiel ido promociita de Melanktono, li renkontis problemojn kun Andreas Osiander (1498-1552) kaj estis tirita en la disputon kun Osiandro.

Tial li reiris al Wittenberg en aprilo 1553, kie li baldaŭ asociiĝis al la plej proksima studenta grupo de Melanktono kaj la 15-an de januaro fariĝis membro de la docentaro de la filozofia fakultato. Kiel tia, li prelegis pri la "Loci communes" de Melanktono.

Laŭ invito de la Brunsviga superintendanto Joachim Mörlin (1514-1571), kiu estis amiko el la tempo de Königsberg, li vizitis Brunsvigon de la 6-a ĝis la 12-a de aŭgusto, 1554, kie Mörlin proponis al li akcepti la postenon de helpanto kiel sia anstataŭanto.

Johannes Bugenhagen (1485-1558) ordonis la 25-an de novembro, ke estus prezentita al la oficejo la 12-an de decembro kaj li ekoficis la 15-an de decembro. En Brunsvigo, influita de Mörlin, Chemnitz ĉiam pli ekprenis senpartian sintenon rilate al Melanktono.

Kiam la urboj de la Malalta Saksio provis, en januaro 1557, persvadi Melanktonon pri la subtenado de la turingia Gnesioluteranoj, kaj Chemnitz rekomendis al li solvi la adiaforajn disputojn (1548-1555)[3] en Wittenberg. Li seniluziiĝis pro la malakcepto de Melanktono, tiel ke ilia interrilato interrompiĝis.

Post kiam Chemnitz partoprenis en la Kolokvo de Vormio kun la katolikoj, en 1557, lia reputacio kreskis. Li ankaŭ partoprenis la disputon pri la doktrino de la Noktomanĝo de la Sinjoro, kiam Albert Hardenberg estis eksigita pro sia supozata kalvinana sinteno.

En 1561 li skribis sian Repetitio-n, en kiu lia triparta divido de idioma komunikado estis publikigita por la unua fojo. En 1565, Chemnitz verkis la "Examen decretorum Concilii Tridentini", en kiu li kritike analizis la decidojn de la Koncilio de Trento.

En 1564 li renkontis Johannes Brenz (1499-1570) ĉe la Kolokvo de Maulbronn, kun kiu li provis akordigi la malsamajn specojn de instruado de la teologoj de Wittenberg kun la teologoj de Tübingen. Do li partoprenis kun Mörlin en la solvo de la disputo pri Osiandro, en 1567. Kiam Mörlin iris al Samland, Chemnitz transprenis la 15-an de oktobro, 1567 lian vakan postenon kiel inspektoron de Brunsvigo. Por plenumi la kondiĉojn de la preĝejo de Brunsvigo, li ricevis sian doktoriĝon pri teologio de la Universitato de Rostock, en 1568.

La 28-an de julio, 1568, la duko Julius de Brunsvigo-Wolfenbüttel (1528-1589) invitis Chemnitz-on por enkonduki la reformacion en sia duklando. Tiucele li faris vizitojn en la duklando, en 1568, kaj redaktis dekreton por la preĝejo en 1569. En la komenco li povis gajni Jakob Andreae (1528-1590) kaj en 1570 Nikolaus Selnecker (1530-1592) pro liaj klopodoj. En 1576 li verkis la "Corpus doctrinae Julium", estis implikita en la fondo de la Universitato de Helmstedt kaj laboris pri la redaktado de la "Formulo de Konkordo" (1577)[4].

En 1578, la duko Julius apartiĝis kiam li havis siajn du pli junajn filojn ordinitaj kun tonsuro laŭ la katolika rito kaj havis sian pli maljunan filon Julius konsekrita kaj prezentita kiel Episkopo de Halberstadt kun romiaj ceremonioj.

Julius rezignis al la laboro de konkordo kaj donis liberan spacon al la milda luteranismo en sia duklando, kiu nun iomete baziĝis sur la filipinaj trajtoj. Chemnitz protestis kontraŭ ĉi tiu malkonsento kaj tamen sukcesis persvadi sian patron (Paul Chemnitz) subskribi la Libron de Konkordo la 6-an de februaro 1580. Chemnitz rezignis sian oficon la 9-an de aŭgusto, 1584 kaj malsaniĝis ĝis sia morto en 1586. Li estis entombigita en la Preĝejo de Sankta Marteno en Brunsvigo. Lia tomba surskribo pendas sur la orienta muro de la suda navo.

Verkaro redakti

  • Loci Theologici, eldonita de Polycarp Leyser la 1-a, 1550
  • Repetitio Sanae Doctrinae De vera Praesentia Corporis Et Sanguinis Domini in Coena, 1561
  • Theologiae Jesuitarum praecipua capita, 1562
  • Corpus doctrinae Prutenicum, (1567)
  • De duabus naturis in Christo, de hypostatica earum unione, de communicatione idiomatium… Jena, 1570
  • Corpus doctrinae Julium, 1576
  • Solida ac vera Confessionis Augustanae historie ..., 1585
  • Postilla oder Außlegung der Evangelien, Frankfurt ĉe Majno 1593
  • Traité des reliques contre le décret du Concile de Trente, traduit du latin, (1599)
  • Harmoniae evangelicae a praestantissimo theologo D. Martino Chemnitio primum inchoatae, (1615)
  • Theologiae Jesuitarium praecipura capita, Kolonjo kaj Lepsiko, 1562

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Ulrich Zasius (1461-1536)
  • Filipo Melanktono (1467-1560)
  • Sigismondo la 1-a (1467-1548)
  • Marteno Lutero (1483-1546)
  • Johannes Bugenhagen (1485-1558)
  • Urbanus Rhegius (1489-1541)
  • Alberto, Duko de Prusio (1490-1568)
  • Andreas Osiander (1498-1552)
  • Johannes Brenz (1499-1570)
  • Georgius Sabinus (1508-1560)
  • Albert Hardenberg (1510-1574)
  • Joachim Mörlin (1514-1571)
  • Andreas Musculus (1514-1581)
  • Joachim la 1-a (Alvensleben) (1514-1588)
  • Sebastian Boetius (1515-1573)
  • Johann Zanger la Maljuna (1517-1587)
  • Christoph Corner (1518-1594)
  • Matthias Flacius (1520-1575)
  • Andreas von Meyendorff (1522-1583)
  • Christoph Irenäus (1522-1595)
  • Ludger tom Ring la Juna (1522-1584)
  • Peter Ulner (1523-1595)
  • Johannes Bocerus (1523-1565)
  • Jakob Dachtler la Juna (1525-1598)
  • Andreas Pouchenius la Maljuna (1526-1600)
  • Tilemann Hesshus (1527-1588)
  • Urban Gaubisch (1527-1612)
  • Cyriacus Spangenberg (1528-1604)
  • Diogo de Paiva de Andrade (1528-1575)
  • Jakob Andreae (1528-1590)
  • Julius (Brunsvigo-Wolfenbüttel) (1528-1589)
  • David Chytraeus (1530-1600)
  • Nikolaus Selnecker (1530-1592)
  • Severin Göbel la Maljuna (1530-1612)
  • Johann Willenbrock (1531-1606)
  • Timotheus Kirchner (1533-1587)
  • Johannes Bökelius (1535-1605)
  • Mento Gogreve (1541-1588)
  • Josua Opitz (1542-1585)
  • Martin Hayneccius (1544-1611)
  • Heinrich Maius (1545-1607)
  • Kaspar Kratzer (1545-1585)
  • Ägidius Hunnius la Maljuna (1550-1603)
  • Paul Floren (1550-1615)
  • Konrad Becker (1552-1588)
  • Polykarp Leyser la 1-a (1552-1610)
  • Philipp Hahn (1558-1616)
  • Martin Chemnitz la Maljuna (1561-1627)
  • Martin Chemnitz (1564-1645)
  • Ludolf von Münchhausen (1570-1640)
  • Hermann Samson (1579-1643)
  • Martin Chemnitz la Juna (1596-1645)
  • Bogislaw Philipp von Chemnitz (1605-1678)
  • Johann Chemnitz (1610-1651)
  • Johann Andreas Quenstedt (1617-1688)
  • Philipp Julius Rehtmeyer (1678-1742)
  • Johann Christoph von Dreyhaupt (1699-1768)
  • Gustav Queck (1822-1897)

Referencoj redakti

  1. Bibliothèque nationale de France
  2. The Doctrinal Theology of the Evangelical Lutheran Church
  3. Adiaforaj disputoj temas pri polemikaĵoj kiuj ne kontribuas por la solvo de la religiaj demandoj.
  4. La Formulo de Konkordo estis iniciato de Aŭgusto el Saksio kaj temas pri resumo de skribaĵo surbaze de la fido rilate al eklezia komunumo.