Filipo Melanktono

germana teologo de Reformacio

Filipo Melanktono resp. Filipo Melanĥtono (germane Philipp Melanchthon. laŭnaske Philipp Schwartzerd; naskiĝis la 16-an de februaro 1497, mortis la 19-an de aprilo 1560) estis germana profesoro kaj teologo, gravulo en la Protestanta Reformacio, grava estro de la Lutera Reformacio, kaj amiko kaj partnero de Marteno Lutero.

Filipo Melanktono
Persona informo
Philipp Melanchton
Naskiĝo 16-an de februaro 1497 (1497-02-16)
en Bretten
Morto 19-an de aprilo 1560 (1560-04-19) (63-jaraĝa)
en Wittenberg
Tombo Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Tubingeno vd
Subskribo Filipo Melanktono
Familio
Patro Georg Schwarzerdt vd
Patrino Barbara Reuter vd
Edz(in)o Katharina Melanchthon vd
Infanoj Anna Melanchthon • Philipp Melanchthon vd
Profesio
Okupo astronomo • teologo • universitata instruisto • astrologo • filozofo • klasika filologo • Protestanta reformisto • verkisto vd
Doktoreca konsilisto Johano StofleroJohano Reuchlin vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Junaĝo kaj edukado redakti

Melanktono naskiĝis la 16an de februaro 1497, en Bretten ĉe Karlsruhe, kie lia patro, Georg Schwarzerd, estis armilisto de la grafo Filipo de Palatinato kaj Rejnlando

En 1507 li estis sendita al la Latina Lernejo de Pforzheim, kies rektoro, Georg Simler de Wimpfen, enkondukis lin al studo de latinaj kaj grekaj poetoj kaj de la filozofio de Aristotelo. Sed influis lin ĉefe lia onklo, Johann Reuchlin, la grava reprezentanto de humanismo, kiu konsilis lin ŝanĝi sian familinomon, Schwarzerd (laŭvorte nigra tero), al la greka ekvivalento Melanktono (Μελάγχθων).

Danke al la influo de la onklo, en 1518 akiris la katedron de greka lingvo en la Universitato de Wittenberg. La prelego akceptanta tiun katedron ege alllogis la atenton de Marteno Lutero, katedristo de Biblia Teologio en Wittenberg ekde 1512 kaj kiu ludis gravajn rolon kaj influon sur li. Li studis Teologion kaj finis en 1519.

redakti

En 1521 li verkis Komunaĵoj pri Teologio, verko favore al la Reformacio, kaj anstataŭis la figuron de Lutero kiel estro de tiu movado en Wittenberg kiam ties estro estis arestita en la kastelo de Wartburg. En 1526 li iĝis katedristo de Teologio kaj partoprenis, kun aliaj 27 delegitoj, en la unuigo de la fondoj de la reformaciaj eklezioj de Germanio.

Reformaciisto redakti

Kiel reprezentanto de la Reformacio antaŭ la Dieto de Aŭgsburgo (libera regna urbo de la Sankta Romia Imperio), en 1530 prezentis la verkon Aŭgsburga konfeso, 28 fidartikoloj redaktataj kunlabore kun Lutero. La sinteno de tiu kredo estas tiom reunuiga, ke surprizis eĉ la katolikojn. Post unu jaro li publikis Apologion, defende de la Aŭgsburga konfeso, profundiĝante en kelkaj el ties specifaj aspektoj per Variantoj (1540). Pro ties intenco akiri interkonsenton inter protestantoj kaj katolikoj aŭ, almenaŭ, inter la diversaj frakcioj protestantaj, la plej striktaj sekvantoj de luteranismo konsideris liajn opiniojn herezo. Li estis komprenema kun la evangelia doktrino kaj dum tempo konservis la plej parton de la katolika ceremoniaro, ĉar li konsideris ĝin adiaphora (de la greka, "banalaĵoj"), malgrava materialo kion pli bone oni toleru. Ĝis sia morto li defendis la reunuigon de la kristanaj eklezioj.

Sekvo redakti

Filipo Melanktono iĝis la ĉefa estro de luteranismo post la morto de Marteno Lutero.

Kelkaj artistoj de la epoko portretigis lin: Durero faris gravuraĵon en 1526 kaj Lucas Cranach la Maljuna faris ksilografion en 1561, baze plej verŝajne sur skizo kiun li faris dum lia funebro.

Vidu ankaŭ redakti