Johano Stoflero
Ioanes Stoflerus (1452-1531) estis germana matematikisto, astronomo, humanisto, astrologo, fabrikanto de astronomaj instrumentoj (astronomia horloĝo kaj astrolabo), rektoro kaj profesoro pri matematiko kaj astronomio en la Universitato de Tübingen. Li famiĝis ĉar, en 1499, li antaŭvidis grandan mondan en la 20-a de februaro 1524[1]. Kiel fabrikanto de instrumentoj li produktis unu astronomian horloĝon (donacitan al la Episkopo de la Katedralo de Münster) kaj du ĉielajn globojn, kiujn li donace donis al la episkopoj de Konstanco kaj Vormio. Li ankaŭ verkis libron kiu estis bazo por la reformado de la gregoria kalendaro.
Johannes Stöffler (1452-1531) | ||
---|---|---|
germana matematikisto, astronomo kaj astrologo.
| ||
Persona informo | ||
Johannes Stöffler | ||
Naskiĝo | 10-a de decembro 1452 en Blaubeuren aŭ Justingen, Germanio | |
Morto | 16-a de februaro 1531 en Blaubeuren, Germanio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Pesto vd | |
Tombo | Tübingen vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Tübingen Universitato de Ingolstadt | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo astrologo matematikisto universitata instruisto kartografo vd | |
Laborkampo | Astronomio vd | |
Aktiva en | Tübingen vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi faris siajn unuajn studojn en la monaĥa lernejo de Blaubeuren. En la 21-a de aprilo 1472 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Ingolstadt, kie li ricevis siajn diplomojn kiel bakalaŭro en septembro 1473 kaj Majstro en januaro 1476. Post la fino de siaj studoj, li akiris postenon en la paroĥejo de Justingen kie li, kune kun siaj klerikaj taskoj, sin dediĉis al astronomio, astrologio kaj produktado de astronomiaj instrumentoj, horloĝoj kaj ĉielaj globoj. Li tenis konstantan korespondaĵon kun la ĉefaj tiamaj humanistoj samkiel Johannes Reuchlin (1455-1522) al kiu li faris Equatorium[2] kaj skribis horoskopojn.
En 1507, instigita de Ulriko la 1-a, Duko de Württemberg (1487-1550) li ricevis la ĵus kreita katedro pri matematiko kaj astronomio en la Universitato de Tubingeno, kie li renomiĝis dank'al sia granda erudicio kaj aktiveco kiel publikiganto, kie li fine elektiĝis kiel rektoro en 1522. Lia manuskripto "Elucidatio fabricae ususque astrolabii", kiu havis plurajn eldonojn, estis longatempe uzata de astronomoj kaj esploristoj kiel norma verko. Philipp Melanchthon (1497-1560) kaj Sebastian Münster (1488-1552) enviciĝas kiel liaj plej famaj studentoj. Kiam iu pesta epidemio dividis la universitaton kaj devigis la relokigon de ĝiaj instalaĵoj al la najbaraĵoj, en 1530, Stoflero iris al Blaubeuren, kie li mortis en la 16-a de februaro 1531. Li estas sepultita en la korusejo de la kolegipreĝejo en Tubingeno. Post 1842, li publikigis plurajn Efemeridojn, gravajn traktaĵojn post la elpenso de la presilo. Iu luna kratero kaj unu asteroido ricevis lian nomon liaomaĝe. En la verko "Almagestum novum astronomiam"[3] far Giovanni Battista Riccioli, la aŭtoro publikigis lunan mapon kun la kratero Stoflero kreita de Francesco Maria Grimaldi (1618-1663).
Selektita verkaro
redakti- Almanach nova plurimis annis venturis inserentia, 1499
- Almanach nova ab a. 1493 - 1531, 1506
- Elvcidatio Fabricae Vsvsq[ue Astrolabii], 1513
- Joannis Stöfler Justingensis germani Tabulae Astronomicae: Verarum mediarum ...[rompita ligilo], 1514
- Calendarivm Romanvm Magnum: Caesare[ae maiestati dicatum], 1518
- Calendarium romanum magnum, 1518
- Almanach nova plurimis annis 1521 - 1531, 1521
- Ephemerides anno virginei partus, 1529
- Ephemeridum opus ab anno 1532 - 1551, 1531
- Ephemeridum liber ab anno 1532 - 1551, 1533
- Variorum astrolabiorum compositio seu fabrica, nec non eorundem usuum ac ..., 1535
- Coelestium rerum disciplinae ... compositio, 1535
- Cosmographicae aliquot descriptiones, 1537, Johannes Stöffler, Johann Dryander
- Ephemeridum reliquiae ... ab anno 1544 - 1556, 1548
- Veterum Ephemeridum opus ab anno 1499 - 1544, Volume 1, 1549
- Elucidatio fabricae ususque astrolabii, 1553
- Elucidatio fabricae ususque astrolabii, 1564
Literaturo
redakti- Biographical Encyclopedia of Astronomers, Thomas Hockey, Katherine Bracher, Marvin Bolt, Virginia Trimble, JoAnn Palmeri, Richard Jarrell, Jordan D. Marché, F. Jamil Ragep
- The Cosmographia of Sebastian Münster: Describing the World in the Reformation, Matthew Adam McLean
- The Large-wavelength Deformations of the Lithosphere: Materials ..., Issue 196, A. M. Celâl Sengör
- Portuguese Humanism and the Republic of Letters, Maria Berbara, Karl A. E. Enenkel
- Apocalypse When?: Why We Want To Believe There Will Be No Tomorrow, Ted Harrison
- A Companion to Albert the Great: Theology, Philosophy, and the Sciences, Irven Resnick
- The Copernican Question: Prognostication, Skepticism, and Celestial Order, Robert S. Westman
- A Revolution Of The Sun, Tim Pears
- History of the Hour: Clocks and Modern Temporal Orders, Gerhard Dohrn-van Rossum
- Renaissance Art: A Beginner's Guide, Tom Nichols
- Terrestrial and Celestial Globes Volume 1 Their History and Construction ...[rompita ligilo], Edward Luther Stevenson
- Illustrating the Phaenomena: Celestial cartography in Antiquity and the ..., Elly Dekker
- The Polish Climate in the European Context: An Historical Overview, Rajmund Przybylak, Jacek Majorowicz, Rudolf Brázdil, Marek Kejan
- Almanach noua plurimis annis venturis inseruientia, 1507, Johannes Stöffler, Jacob Pflaume, Peter Liechtenstein
- Ephemeridum reliquiae Joannis Stoeffleri: super additis novis usque ad annum 1556 Petri Pitati, cum additionibus. Isagogica in colestem astrononomicam disciplinam, 1548
- Handschriftenkataloge der Universitätsbibliothek Tübingen: Die Griechischen ..., Universität Tübingen. Universitätsbibliothek, Joachim-Felix Leonhard, Hedwig Röckelein
- História da astrologia: da Antigüidade aos nossos dias, Kocku von Stuckrad
- A Comparative history of literatures in European languages, Tibor Klaniczay, Eva Kushner
- Personensuche
- Allgemeine Deutsche Biographie
- WorldCat Identities
- Melchior Adam Arkivigite je 2013-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Apocalypse When?: Why We Want To Believe There Will Be No Tomorrow, Ted Harrison
- ↑ Equatorium estas instrumento por astronomiaj kalkuloj, ĝenerale uzebla por trovi la poziciojn de la luno, suno kaj planedoj ne bezonante kalkuladon, pere de geometria modelo reprezentanta la pozicion de certa ĉiela korpo.
- ↑ Almagestum novum astronomiam veterem novamque complectens ..., Volume 2, Giovanni Battista Riccioli.