Johannes Schöner

(Alidirektita el Johann Schöner)

Johannes SCHÖNER [ŝoner], latinigite ankaŭ Johannes (Carolopolitanus) Schönerus (1477-1547) estis germana kuracisto, matematikisto, astronomo, geografo, kartografo, latinisto, libristo, eldonisto kaj profesoro pri matematiko kaj astronomio en la Gimnazio Egidiana de Nurenbergo. Siaepoke, li ĝuis grandan reputacion en Eŭropo kiel pionira kaj influhava fabrikanto de tergloboj kaj unu el la plej elstaraj astrologoj. Hodiaŭ li estas rememorigita kiel influa pioniro en la fabrikado de tergloboj kaj homo kiu plenumis signifoplenan rolon en la eventoj kiuj kondukis al la publikado de la verko "De revolutionibus" far Nikolao Koperniko en Nurenbergo, en 1543.

Johannes Schönerus
germana matematikisto, geografo, kartografo, libristo, eldonisto, astronomo kaj astrologo.
germana matematikisto, geografo, kartografo, libristo, eldonisto, astronomo kaj astrologo.
Persona informo
Johannes Schöner
Naskiĝo 16-a de januaro 1477 (julia kalendaro)
en Karlstadt ĉe Majno, Princepiskopujo Würzburg,  Sankta Romia Imperio
Morto 16-a de januaro 1547 (julia kalendaro)
en Nurenbergo,  Sankta Romia Imperio
Religio origine katolikismo, konvertiĝis al protestantismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Princepiskopujo Würzburg • Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Profesio
Okupo astronomokartografo • matematikisto • katolika sacerdoto vd
Laborkampo astronomio vd
Doktoreca konsilisto Bernhard Walther vd
Verkado
Verkoj Algorithmus demonstratus, ...
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Unuaj jaroj redakti

Ĉio kion ni scias pri lia familio estas tio, ke li havis fraton, kies nomo estis Petro, al kiu li dediĉis verkon "Arzneibuch", en 1528. Raportoj pri lia adolta vivo, almenaŭ ĝis la jaro 1506, estas konservitaj en liaj rimarkoj faritaj en presita kopio de la Efemeridoj far Reĝomontano, kiun li uzis kiel taglibron. Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Erfurto en vintra semestro 1494-95 kaj ricevis sian diplomon de bakalaŭro en la 21-a de marto 1498. En la 22-a de februaro 1499 li estas indikita al iu posteno en lernejo, en urbo Gemünden kaj ordiniĝis kiel katolika sacerdoto por la Episkopujo de Bambergo en la 13-a de junio 1500.

En la 2-a de februaro 1500 li translokiĝis al Bambergo kaj estas indikita kiel kapelano en Hallstatt, apud Bambergo, en la 18-a de aprilo 1500. Pli malfrue, li fariĝis vikario en sia naskiĝurbo Karlstadt ekde la 4-a de junio 1504. Inter la 4-a de majo kaj la 29-a de oktobro 1506 li troviĝis denove en Bambergo antaŭ ol reiri al Karlstadt. Lia taglibro ankaŭ informas nin ke li iom rilatis al Kunigunde Holocher en 1499, kun kiu li havis tri gefilojn: Johano, naskita en la 1-a de februaro 1502, unu filino kies nomo estis Sibilla, naskiĝinta en la 12-a de junio 1503 kaj iu dua filo Vitus, naskiĝinta en la 21-a de novembro 1504.

Li estis lernanto de mapofaristo Martin Waldseemüller (1470-1521). Nur unu specimeno de la Mapo de Waldseemüller rezistis al la tempoago kaj estis malkovrita en 1901 en la Kastelo Wolfegg[1], en Supra Ŝvabio. Ekde la jaro 2003 ĝi apartenas al la Kongresa Biblioteko.

Bambergo redakti

 
Terglobo de Johano Skonero, 1515[2]
 
Algorithmus demonstratus, 1534

Inter 1506 kaj 1515 nur fragmentoj kaj nerektaj spuroj de lia ekzistado troveblas en la financaj registroj de la episkopejo kaj pere de korespondaĵo de Lorenz Beheim (1457-1521), kiu, post 24 jaroj kiel ĉambelano de la papo Aleksandro la 4-a, li reiris al Bambergo, en 1505, kiel kanoniko de la katedralo.

En 1526 li estas venigita al Nurenbergo kiel unua profesoro pri matematiko en la ĵus fondita Gimnazio Egidiana, posteno kiun li okupis ĝis unu jaron antaŭ sia morto. Samepoke, li konvertiĝis al la protestantismo kaj edziĝis. Vivante en Bambergo, li posedis sian propran presejon kaj publikigis multajn mapojn kaj globojn. La unua globo de la ĉielo jam presita estis farita en lia oficejo, en 1515. En 1520 li presis alian globon.

Schönerus ankaŭ publikigis datumojn ne tute novajn pri la Observoj de Merkuro faritaj de Bernhard Walther (1430-1504) al Nikolao Koperniko (1473-1543). Entute ili estis 45 observoj, 14 el ili entenantaj longitudojn kaj latitudojn. Koperniko uzis tri el ili en "De revolutionibus", menciante nur la longitudojn kaj nekorekte atribuanta ilin al Schönerus. La valoroj

 
Faksimilo de la mapo de Waldseemüller farita de Johano Schönerus, Biblioteko de la Kongreso, Vaŝingtono

iomete diferencis el tiuj publikigitaj de Schönerus, en 1544.

En 1538, Georgo Joakimo Retiko (1514-1574), juna profesoro pri matematiko, en Wittenberg, staĝis dum kelka tempo ĉe Schönerus, kiu konvinkis lin viziti Kopernikon, en Frombork, en 1540. En 1540, Retiko dediĉis sian unuan raporton pri la verko de Koperniko, Narratio Prima[3], al Schönerus. Ĉar la verko estis bone akceptita, Koperniko finfine konsentas pri publikado de lia ĉefa libro, kaj Retiko komisiiĝis pri presigo de la manuskriptoj.

En Nurenbergo, Schönerus publikigis, en 1544, la astronomiajn observojn de Reĝomontano kaj Bernhard Walther (1430-1504) samkiel la manuskriptojn de Reĝomontano, kiuj estis restintaj en la manoj de Walther, kiel Observationes XXX annorum a I. Regiomontano et B. Walthero Norimbergae habitae, [4°, Norimb. 1544].

Kratero Schöner en Marso estis nomita liaomaĝe.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti