Johann Petreius (naskiĝis ĉ. 1497 en Langendorf, apud Elfershausen, mortis la 18-an de marto 1550 en Nurenbergo) estis germana eldonisto

Johann Petreius
Persona informo
NomoJohann Petreius
Dato de naskiĝoĉ. 1497
NaskiĝlokoLangendorf, apud Elfershausen
Dato de morto18-a de marto 1550
MortolokoNurenbergo
Okupoj kaj profesioj
Okupoeldonisto
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li fakiĝis en la preso de libroj pri matematiko kaj astronomio; kaj estas konata kiel la eldonisto de De Revolutionibus Orbium Coelestium de Nikolao Koperniko en 1543, kaj ties pledado al papo Paŭlo la 3-a favore al la libereco pri opinio.

Li eldonis tre variajn librojn: romiaj kaj grekaj klasikaĵoj, verkoj pri teologio, politiko, scienco, kaj multenombraj partituroj de francaj, germanaj kaj nederlandaj komponistoj: Johannes Ockeghem, Jacob Obrecht, Josquin des Prez, Antoine Brumel, Claudin de Sermisy, Clément Janequin, Nicolas Gombert kaj Adrian Willaert.

De Revolutionibus Orbium Coelestium de Nikolao Koperniko

Li estas kreinto de kompilaĵoj pri alkemio, kiu reprenis tekstojn de Geber, Roger Bacon kaj Hermeso Trismegisto.

Li edziĝis en 1523 kun Barbara Neudörfer , fratino de Johann Neudörffer la Maljuna, kaj, post ŝia morto, reedziĝis en 1545 kun Anna Dürnhofer.

Eksteraj ligiloj redakti