Hieronimo Boko aŭ "Hieronimo Trago" (1498-1554) estis germana botanikisto, kuracisto kaj luterana predikisto, kiu komencis la transiĝon de la mezepoka botaniko al la moderna scienca vidpunkto organizante la plantojn laŭ ties interrilatoj kaj similaĵoj. Aŭtoro de la libro "Kreutterbuch" (1539, unua eldono neilustrita) aŭ "Herbolibro" kiu estis poste ilustrita de David Kandel (1520-1590). Post Teofrasto, li estas la unua botanikisto, kiu priskribis preskaŭ 800 vegetalajn specimenojn, rezignante al ia alfabeta klasifikado, kaj kunigante ilin en familioj laŭ similaĵoj. Ĉi-verko havis pli da dek eldonoj en unu jarcento. Kune kun Otto Brunfels (1488-1534), Leonhart Fuchs (1501-1566) kaj Valerius Cordus (1515-1544) ili estas konsiderataj la patroj de la germana botaniko.

Hieronymus Tragus
(1498-1554)
Germana botanikisto, kuracisto kaj predikisto
Germana botanikisto, kuracisto kaj predikisto
Persona informo
Hieronymus Bock
Naskiĝo 1498
en Heidelsheim,  Sankta Romia Imperio
Morto 21-a de februaro 1554
en Hornbach, Palatinato,  Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Prince-Bishopric of Speyer vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Profesio
Okupo botanikisto • pastro • entomologo • kuracisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1519 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Hajdelbergo. En la 25-a de januaro 1523 li edziĝis al Eva Viktor, kiu donis al li dek infanojn: kvin knabojn kaj kvin knabinojn. Poste li fariĝis instruisto en Zweibrücken dum naŭ jaroj. En marto 1532, li aktivis kiel kuracisto de la princo Ludoviko la 2-a, Duko de Pfalz-Zweibrücken (1502-1532) - kiu suferis la gravajn konsekvencojn de la alkohola misuzo - patro de Wolfgang von Pfalz-Zweibrücken (1526-1569). En 1533 li konatiĝis kun Otto Brunfels (1488-1534). Iom poste li laboris kiel kuratoro de la herbejo de la palatina grafo kaj en 1553 li oficis kiel luterana pastro apud Hornbach ofico, kiun li okupis ĝis 1554. En la 10-a de junio 1548 li enmatrikuligas sian filon Henriko Bock en la Universitato de Hajdelbergo. En julio 1550 li aktivas kiel kuracisto de Filipo la 2-a, Grafo de Nassau-Saarbrücken (1509-1554). Charles Plumier (1646-1704) kreis liahonore la plantogenron Tragian de la familio de la Eŭforbiacoj. Karolo Lineo (1707-1778) estonte akceptis la nomon. Verkojn liajn prilaboris i.a. Melchior Sebizius.

Selektita publikaĵaro redakti

 
Ilustraĵo de David Kandel (1520-1590) por la Herbolibro.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti