Valerio Kordo (1515-1544) estis germana botanikisto, kuracisto, apotekisto, naturalisto, farmakopeisto, aŭtoro de la unua germana farmakopeo kaj fama herbotraktaĵo "Historia Plantarum" (1561). Li same konatas pro sia pionireco pri malkovro kaj priskribo de la unua metodo por eterosintezado, en la 24-a de januaro 1540, kiun li nomis "oleum dulci vitrioli"[1][2]. Lia antaŭtempa morto malpermesis al li fariĝi la plej granda el ĉiuj herbistoj, tamen li plenumis studojn pri plantoj kaj ĉiuj vivantaj materialoj. Li travojaĝis la arbarojn en Germanio kaj Italio, kie li bedaŭrinde malsaniĝis pri malario kaj mortis june aĝante nur 29 jarojn.

Valerius Cordus
(1515-1544)
germana botanikisto, kuracisto, apotekisto, naturalisto
germana botanikisto, kuracisto, apotekisto, naturalisto
Persona informo
Naskiĝo 18-a de februaro1515
en Kassel, HesioErfurto, Turingio,  Germanio
Morto 25-a de septembro 1544
en Romo,  Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Tombo Santa Maria dell'Anima vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Marburgo , Universitato de Wittenberg , Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Euricius Cordus vd
Profesio
Okupo botanikistokemiistokuracisto • farmakologo • apotekisto • universitata instruisto • psikologo • entomologo • iĥtiologo vd
Laborkampo plantoscienco • pharmaceutics vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
"Materia medica", far Dioskorido, unu el la plej fruaj verkoj pri plantopriskribadoj.

Li estis filo de la germana botanikisto Euricius Cordus (1486-1535), kiu orgojle edukis sian filon kiel kuraciston kaj ardan luteranan konvertiton. La patro de Valerio Kordo estis poeto kaj kuracisto, apoganto de Marteno Lutero kaj ricevis sian diplomon pri Medicino en la Universitato de Ferrara, en 1521. Valerio Kordo pasis sian junecon en Kaselo, post li vivis iom da tempo en Erfurto kaj pli malfrue li translokiĝis al Brunsvigo. En 1527, li iris al Marburgo, kie li kaj lia frato Filipo Kordo enmatrikuliĝis en la universitato, kaj, en 1531, li ricevis sian diplomon pri bakalaŭreco.

Dum ĉi tiuj jaroj kaj la sekvantaj li restis sub la senpera influo de sia patro, kiu instruis lin la preparadon de medicinaĵoj samkiel donis al li lecionojn pri botaniko. Sekve Kordo kompletigis sian trejnadon en la apoteko de sia onklo Johannes Joachim Ralla (1509-1560), en Lepsiko, kien li translokiĝis, en 1533, kaj enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko. Tie li restis eble ĝis la jaro 1539, pli malfrue, li eklernis en la Universitato de Wittenberg, por daŭrigi siajn studojn, kie ankaŭ li instruis dum kelkaj jaroj.

Philipp Melanchthon (1497-1560) estis lia profesoro kaj la ĉefa lernobjekto instruata de lia profesoro estis la verko "Alexipharmaka" de Nikandro de Kolofono[3]. Liaj lecionoj pri la "Materia Medica" estis tre popularaj kaj estis publikigitaj postmorte en 1549, en lia "Komentoj pri Dioskorido"[4]. Inter la esploroj prezentitaj en liaj lecionoj ĉeestis la rezultoj je liaj personaj observoj pri la samaj plantoj priskribitaj de Dioskorido dum la 1-a jardento de nia erao. La direkta observado de vivantaj specioj estis unu el la ĉefaj karakterizoj de Valerio Kordo. Dum sia restado en Vitembergo li disvolvis intimajn ligojn al la loka apoteko de la pentristo Lucas Cranach la Juna (1515-1586). Plian fojon ĉi-interrilato alportis gravajn kontribuaĵojn por lia praktikaj konoj pri apoteko.

 
Nikandro de Kolofono, aŭtoro de la verko "Alexipharmaka"[3], kies lecionojn de Philipp Melanchthon (1497-1560), Valerio Kordo vizitadis.

Lia tuta sperto estis registrita en sia verko "Dispensatorium", kiun li tie kompletigis. En 1542, dum mallonga vizito al Nurenbergo, li submetis tiun laboron al la urba konsilantaro, kiu premiis lin per 100 orflorenoj pro la prezentado, kaj publikigis ĝin, en 1546. La lasta el la pluraj vojĝoj kiujn Valerio Kordo faris for el Vitembergo kondukis lin al Italio akompanta de siaj amikoj, inter ili la botanikisto "Hieronymus Schreiber", kiu mortis en (1547). Tra Venecio, Padovo kaj Bolonjo, li atingis Romon, kie, en 1544, estante nur 29-jara, li mortis pro serioza febro, aŭ hazarda akcidento. Lia tombo, en la Preĝejo de Sankta Maria de la Animoj, priskribita de siaj samtempuloj, iom post iom malaperis kaj detruiĝis dum la sinsekvaj restaŭraĵoj.

Sukcesoj kaj malkovroj redakti

En la 24-a de januaro 1540, Kordo malkovris kaj priskribis revolucian teknikon por sintezado de la duetila etero, kiu rezultis el reakcio inter la sulfata acido, tiam konata kiel "vitrololeo" kaj la etila alkoholo. Li priskribis kaj menciis la preparmetodon pli malfrue en sia verko "De artificiosis extractionibus liber" (1561). En 1544, la Universitato de Wittenberg donis al li la medicinan diplomon, kaj en tiu sama jaro lia kvinvoluma "Historia Plantarum" estis eldonita. Tiu verko rimarkindiĝis pro ties unikeco kaj ĝi altiris la atenton ne nur de botanikistoj, sed ankaŭ de farmacistoj kaj herbistoj.

Lia ĉefa rolo pri farmacio kuŝas ĉefe sur la verko "Dispensatorium" (1546), kiu, pere de limigita selektado da priskribaĵoj unuafoje portis iom da reguloj por la sensistema kadro de la medikamentoj kaj baldaŭ fariĝis deviga normo tra la tuta Germanio. Krom la priskribado da proksimumo 225 medicinaj plantoj kaj mineraloj, Kordo same raportas, per zorgaj komentoj, pri la origino kaj adulterado de drogoj. Al la unua eldono sekviĝis la dua kaj sekvantaj eldonoj kiuj igis ĝin la unuan konatan oficialan farmakopeon tre for el la bordoj de Germanio.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dolĉa vitriololeo. Vitrolo estas antikva nomo de la sulfata acido.
  2. Agencia Sinc
  3. 3,0 3,1 Nikandrou Thēriaka kai Alexipharmaka, Nicandro de Kolofono
  4. Annotationes in P. Dioscorides de medica materia: lib. V., Valerius Cordus