Pedanius Dioskorides (Διοσκορίδης ; naskiĝis en 40 en Anazarbe en Kilikio, mortis en 90) estis greka kuracisto, farmakologio kaj botanikisto Lia verko estis la ĉefa fonto pri kuracplantoj inter la 1-a jarcento kaj la 16-a jarcento

Pedanius Dioskorides
Dioskorides
Dioskorides
Dioskorides
Persona informo
NomoPedanius Dioskorides
Dato de naskiĝo40
NaskiĝlokoAnazarbe en Kilikio
Dato de morto90
Aĝo je morto50
Okupoj kaj profesioj
Okupojkuracisto, farmakologio kaj botanikisto
Geografio
ŜtatoGrekio
Lingvoj
Parolata lingvoantikva greka lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Lia naskiĝregiono, Kilikio, (en la nuna Turkio) estis tiam provinco de la Romia Imperio.

Laŭ la prefaco de lia verko "De materia medica" (Περὶ Ὕλης Ἰατρικῆς, Peri Hulês Iatrikês = pri la kuracpantoj), Dioskorido estis militista kuracisto sub la regoj de imperiestroj Klaŭdio kaj Nerono. Multenombraj vojaĝoj permesis al li kolekti informojn pri la kuracplantoj el la Romia Imperio kaj la Helena landaro.

Verko redakti

 
De materia medica

De materia medica priskribas la uzon de 1 600 kuraciloj, kies tri kvinonoj estas tirataj el plantoj kaj du kvinonoj el bestoj kaj mineraloj. Li donas la lokalan nomon de la aĵo (planto, besto, ŝtono), ĝian priskribon, la manieron akiri ĝin kaj ĝian efikon.

Eksteraj ligiloj redakti