Luko Gino (1490-1556) (naskiĝis en Casalfiumanese, proksima de Imola, en la 1490 - mortis en Bolonjo, en la 4-a de majo 1556) estis itala kuracisto, botanikisto, profesoro pri Botaniko en la Universitato de Bolonjo kaj fondinto de la unua Botanika Ĝardeno en Eŭropo.

Luca Ghini
(1490-1556)
botanicus Italicus
botanicus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 1490
en Casalfiumanese, proksima de Imola  Italio
Morto 4-a de majo 1556
en Bolonjo  Italio
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Pizo
Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo botanikisto • universitata instruisto • kuracisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis medicinon en la Universitato de Bolonjo, kie, en 1527, li instruis pri medicinaj plantoj kaj eventuale fariĝis profesoro. En 1544, invitita de Kozimo la 1-a de Mediĉo[1], li translokiĝis al Pizo por okupi la katedron pri Botaniko, kvankam li konservis sian domon en Bolonjo. Tie li fariĝis privata kuracisto de la granda duko. En tiu jaro, li kreis la unuan herbarion, sekigante plantojn kaj metante ilin inter folioj de papero, kaj poste algluigante ilin al kartonoj. En tiu sama jaro la granda duko starigis la unuan ejon por vivaj plantoj, kiuj famiĝis kiel la Botanika Ĝardeno de Pizo, sed tiuepoke ĝi estis konata kiel la Orto dei Semplici. En decembro de la venonta jaro (1545) li fondis la Botanikan Ĝardenon de Florenco, kiu, kune kun tiu de Padovo, fariĝis la unuaj universitataj ĝardenoj en la mondo, uzataj kun didaktika celo kaj por esploroj.

Ghini ne produktis mem botanikajn verkojn, tamen, li rimarkindiĝis kiel profesoro, ĉar multaj el siaj studentoj sekvis signifoplenajn karierojn, same kiel Andrea Cesalpino kaj Pietro Andrea Mattioli, al kiu li helpis vojagiĝante tra Mediteraneo kaj Proksima Oriento serĉe de plantoj kiuj kombinis kun la mistikaj priskriboj de Pedanio Dioskorido.

En 1555, li reiris al Bolonjo, kiel profesoro pri Medicino de la universitato, kaj tie li forpasis. Ĉiuj liaj verkoj, kun ilustraĵoj montrante la herbarion kaj la plantojn, malaperis, tamen kelkaj restis, lasitaj de sia lernantaro kiel Bartolomeo Maranta (1500-1571) kaj Ulisse Aldrovandi (1519-1605), fondinto de la Botanika Ĝardeno de Bolonjo, kiu registris kelkajn lecionojn de Ghini.

Verkoj redakti

  • Practica theorica empirica morborum interiorum e praelectionibus Ioannis ... Johann Marquard, Girolamo Capodivacca - 1592
  • Tractatus de lue venerea, 1592
  • Lvcae Ghini Morbi Neapolitani curandi ratio perbrevis - 1592
  • Cinque lettere di Luca Ghini ad Ulisse Aldrovandi tratte dagli autogr. e pubbl. da G[iovanni] B[attista] De Toni, Ulisse Aldrovandi - 1905
  • Giovanni Battista de Toni,... I Placiti di Luca Ghini (primo lettore dei semplici in Bologna) intorno a piante descritte nei commentarii al Dioscoride di P. A. Mattioli - 1907
  • Lucae Ghini morbi gallici curandi ratio perbrevis, Luigi Sabbatani - 1927

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj