Ulisse Aldrovandi
Ulisse Aldrovandi ([ulisse aldrovandi] , (konata ankaŭ kiel Ulysses ALDROVANDUS aŭ simple Aldrovandus) ; naskiĝis la 11-an de septembro 1522, en Bolonjo, mortis la 4-an de majo 1605, en Bolonjo) estis itala kuracisto kaj natursciencisto
Ulisse Aldrovandi | ||
---|---|---|
![]() Ulisse Aldrovandi | ||
Persona informo | ||
Nomo | Ulisse Aldrovandi | |
Dato de naskiĝo | 11-a de septembro 1522 | |
Loko de naskiĝo | Bolonjo | |
Dato de morto | 4-a de majo 1605 | |
Loko de morto | Bolonjo | |
Okupoj | kuracisto kaj natursciencisto | |
Aĝo je morto | 82 | |
Portalo pri Homoj | ||
Li unue fariĝis komercisto. Poste studis diversajn fakojn, i.a. juron, filozofion, matematikon, naturan historion kaj medicinon. Ekde 1560 li okupis profesoran postenon en la Universitato de Bolonjo. En la jaro 1568 li samloke fondis Botanikan Ĝardenon.
Aldrovandi (apud Conrad Gesner) estas konsiderata unu el la fondintoj de la moderna zoologio. Precipe liaj detalaj sistematikaj ekzamenoj lin famigis.
Lia ĉefverko estas la 11-voluma Historia animalium. El ĝi ĉefe la tri volumoj pri birdoj (Ornithologia), kompletigantaj la samnoman verkon de Gesner, akiris famon.
En Historia Monstrorum li - sen kritika ekzameno - priskribis diversajn fablajn estaĵojn (ekz. ĥimeron kaj centaŭron), kies ekziston oni tiutempe ne pridubis. Tria konata verko estas De Monstris. Ĝi temas pri diversaj misformaĵoj de homaj korpoj.
Vidu ankaŭRedakti
- Luca Ghini (1490-1556)
- Andrea Cesalpino (1519-1603)