Johano Ruelo (1474–1537) estis franca humanisto, filologo, kuracisto, botanikisto, helenisto, privata kuracisto de Francisko la 1-a (1494-1547) kaj profesoro pri Medicino de la Universitato de Parizo. Li notindiĝis dank'al sia publikigado en Parizo de la verko "De Natura Stirpium" (Pri la Natureco de la Plantoj), iu renesanca traktaĵo pri botaniko, kaj siaj tradukaĵoj pri la verkoj de Dioskorido.

Johannes Ruellius
(1474–1537)
"Veterinariae medicinae", verko publikigita en 1530.
"Veterinariae medicinae", verko publikigita en 1530.
Persona informo
Jean Ruel
Naskiĝo 1474
en Soissons,  Francio
Morto 24-a de septembro 1537
en Parizo,  Francio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Okupo botanikistokuracistobestokuracisto vd
Laborkampo medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Johanno Ruelo estis memlernanto pri la greka kaj la latina, kaj studis medicinon, kie, laŭ kelkaj aŭtoroj, li diplomiĝis en 1502 aŭ 1508. En 1509, li fariĝis kuracisto de la franca reĝo Francisko la 1-a, kaj samtempe li sin dediĉis al la studado pri botaniko kaj farmakologio. Li aktivis kiel profesoro pri Medicino kaj botaniko en la Universitato de Parizo, kaj granda parto de lia akademia vivo estis dediĉata al analizoj pri la verko de Dioskorido "De Materia Medica" (Pri la Medicina Demando), kies latinan tradukadon li publikigis en 1516. La trivoluma verko "De Natura Stiurpium" de Ruelo, estis publikigita sen ilustraĵoj, kaj parte ĝis estis speco de komento pri la antikvaj verkistoj. En ties paĝoj li priskribis plej detale la vivon kaj vivmanieron de la plantoj, iliajn flaroj kaj gustoj, krom enlistigi france serion da plantnomoj.

Kvankam kelkaj el liaj verkoj estas kompilaĵoj de antaŭaj aŭtoroj, ili nepre reprezentas la popularan konon pri botaniko. En 1530, Francisko la 1-a komisiis al li la "Hippiatrika aŭ Veterinariae medicinae", kiu estis kompilaĵo pri ĉio greke skribita pri Veterinara medicino. En 1539, Ruelo ankaŭ produktis kielkajn ilustraĵojn de la vira kaj virina korpo[1]. Ĉi-ilustraĵoj estis konstruitaj per moveblaj tavoloj, tiel ke la paĝoj estis levitaj por plibona vidaĵo de la interna homanatomio. Ruelo ankaŭ tradukis amason da aliaj verkoj en la latinan, samkiel la lastaj du volumoj de Johannes Acturius, "De Methodo Medendi" (Pri la arto de la mezuro), kiun li publikigis sub la titolo "De Medicamentorum Compositione", en 1539.

Post la morto de la edzino de Ruelo, Étienne de Poncher (1446-1524), Episkopo de Parizo, indikis Ruelon kiel kanoniko de la Katedralo de Nia Sinjorino de Parizo, en la 12-a de decembro 1526, ebligante lin daŭrigi siajn studojn. Ruelo mortis en Paris kaj estis sepultita en tiu katedralo. Charles Plumier (1646-1704), notinda botanikisto el Marsejlo omaĝis lin per la plantogenro "Ruellia", kiel respekto al lia memoro.

Elektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti