Melchior Sebizius

Melchior SebischMelchior Sebizius la 2-a (1578-1674) estis germana kuracisto kaj aŭtoro de vasta gamo da verkoj pri medicino. Li estis filo de Melchior Sebizius la Maljuna (1539-1625) al kiu li sukcedis kiel profesoro pri medicino en la Universitatis Argentoratis. Tie li instruis dum 62 jaroj. Unue li studis juron, poste li studis medicinon en 27 universitatoj, en Germanio, Francio kaj Italio, diplomiĝinte kiel doktoro en la Universitato de Bazelo. Li vivis ĝis 95 jaraĝa kaj li neniam malsaniĝis escepte iom da surdeco dum sia maljuna aĝo. Li estis fervora interpretisto de Galeno de Pergamo.

Melchior Sebizius
la 2-a
(1578–1674)
Germana kuracisto
Germana kuracisto
Persona informo
Naskiĝo 19-a de Julio 1578
en Strasburgo, Francio
Morto 25-a de Januaro 1674
en Strasburgo, Francio
Alma mater Universitatis Argentoratis
Universitato de Bazelo
Universitato de Vieno
Universitato de Prago
Universitato de Tübingen
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li komencis sian edukadon gvidatan de sia patro Melchior Sebizius la 1-a (1539-1625), kaj post studi en sennombraj universitatoj, li diplomiĝis pri medicino en la Universitato de Bazelo (1610). Ĉirkaŭ 1612, tiel alta estis lia reputacio kiel kuracisto, ke li okupis la katedron de sia patro, aŭ iĝis kolego de sia patro en la universitato. Pro sia altstara reputacio li akiris la favorojn de la imperiestro Ferdinando la 2-a, kiu igis lin palatina grafo en 1630.

Tamen, nenia digneco povus delogi lin el la praktikado de sia profesio, aŭ el la devoj de sia katedro, kaj dum 62 jaroj li profesoris, kaj estis asistanto en la "Fakultato de Strasburgo". Li ekzamenis centkvindektri kandidatojn kaj surmetis la medicinan ĉapon sur kvindekkvin kuracistoj. Li ĉiam ĝuis bonan sanon ĝis kiam li estis 95-jara, neniam uzis okulvitrojn nek suferis ajnan malsanecon escepte de mallongdaŭra surdeco en sia maljuna aĝo. Li aŭtoris sennombrajn verkojn, ĉefe akademiajn disertaciojn, en kiujn oni trovas pli da erudicio ol originaleco.[1]

VerkaroRedakti

 
"Disputatio de plethora et cacochymia", verko eldonita en 1631.

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti