John SELDEN (la 16-an de decembro 1584 - la 30-an de novembro 1654 ) estis angla juristo, pensulo, kaj politikisto. Li estas konata kiel akademiulo de la antikvaj leĝoj kaj konstitucio de Anglio [1], kaj akademiulo de juda juro, kiel unu el la plej grandaj hebreististoj de sia generacio [2].Li estas konsiderata unu el la plej gravaj konservativaj pensuloj kaj lia pensado ege influis Edmund Burke. Klasika liberalismo ankaŭ estis influita de la penso kaj verkado de Selden.

John Selden
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1584 (1584-12-16)
en Graflando Sussex
Morto 30-an de novembro 1654 (1654-11-30) (69-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco AnglioReĝlando AnglioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater The Prebendal School • Hart Hall
Okupo
Okupo politikistoverkistojuristo
vdr

Selden dediĉis sian tutan vivon al la studado de antikva hebrea juro. Li estis plenigita de ambicio: montri ke la leĝoj de la hebreoj, kiel ili aperas en la Pentateŭko kaj estas interpretitaj en la Talmudo kaj en Majmonido, estas la historia kerno de la natura juro komuna al ĉiuj homoj.

Selden estis honorita fare de la grandaj leĝaj pensuloj kaj teoriistoj de sia tempo. Kiel konata polimato, John Milton salutis Selden en 1644 kiel "la ĉefo de kleraj homoj, reputata en tiu lando". [3] Grotius vidis en li la "Gloron de Anglio". Ankaŭ Leibniz kaj Locke multe aprezis lin. En la kerno de la grandega kolekto de eseoj lasitaj de Selden staras lia granda verko The Law of Nature and Nations According to the Hebrews (La Leĝo de Naturo kaj Nacioj laŭ la Hebreoj, 1640), kiu havas sep ĉapitrojn, konforme al la sep ordonoj de Noa, kiujn Selden vidis kiel komenca esprimo de natura juro kaj fundamento por la leĝo de nacioj. Por ĉi tiu granda provo redukti la universalan naturan leĝon al ĝiaj originaj komponantoj, kiel verkitaj en la hebrea, Selden gajnis gloron dum sia vivo - sed sarkasmo dum la generacioj post lia morto.

Verkoj (elekto) redakti

  • Titles Of Honour (Titoloj de honoro, 1614)
  • The Law of Nature and Nations According to the Hebrews (La leĝo de naturo kaj nacioj laŭ la hebreoj, 1640)
  • A History of Tithens (Historio de Tithens, 1618)
  • The Jewish Law of Marriage and Divorce (La juda juro de geedziĝo kaj eksgeedziĝo, 1646)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Pocock, John (1957), The Ancient Constitution and the Feudal Law, Cambridge: Cambridge University Press.
  2. Herzog, Isaac (1931), "John Selden and Jewish Law", Journal of Comparative Legislation and International Law, 3, 13 (4): 236–45.
  3. "Areopagitica de Milton Arkivigite je 2021-01-24 per la retarkivo Wayback Machine"