Gerolamo Cardano

itala matematikisto kaj astrologo

Ĝerolamo KARDANO (naskiĝis la 24-an de septembro, 1501 en Pavio, mortis la 21-an de septembro, 1576 en Romo) estis itala kuracisto[1], matematikisto, inventisto de kardan-krado, imaginara nombro kaj astrologo, inter la plej grandaj kleruloj siatempe.

Gerolamo Cardano
Girolamo Cardano. Stipple engraving by R. Cooper. Wellcome V0001004.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1501 (1501-09-24)
en Pavio
Morto 20-an de septembro 1576 (1576-09-20) (74-jara)
en Romo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Duklando de Milano
Alma mater Universitato de PavioUniversitato de Padovo
Familio
Patro Fazio Cardano
Okupo
Okupo filozofo • matematikisto • astronomoinventisto • medic • astrologo • inĝenierokuracistofizikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Cardano.jpg
De propria vita, 1821
Ars magna (La Granda Arto) estas grava libro pri baza algebro verkita de Girolmo Cardano. Bildigita estas la komenca paĝo de la libro. Kadre de ĉi tio, la solvoj por tria-grada ekvacio kaj kvara-grada ekvacio estis unue publikigitaj.

Kardano publikigis pli ol 100 librojn dum sia vivo. En multaj fakoj li estis pioniro. Tiel lia laboro en baza algebro servis kiel bazo por la plua disvolviĝo de la studfako ĝis la disvolviĝo de abstrakta algebro de la fino de la 18a jarcento.

Lia persona vivo estis mizera, kaj malgraŭ la granda profesia respekto, kiun li ricevis, li konis seniluziiĝojn de sia geedzeco kaj infanoj. Lia vetludmanio igis lin forlasi sian sciencan laboron por longaj periodoj.

KarieroRedakti

Kardano akiris medicinan edukadon en la universitatoj de Pavia kaj Padovo, kaj medicino estis konsiderata lia ĉefa praktika areo dum lia scienca kariero. En 1525 li doktoriĝis pri medicino kaj petis esti akceptita kiel membro de la Medicina Lernejo de Milano. Lia peto estis malakceptita, kaj pro la fifamo, kiun li gajnis kiel malfacila homo, kaj pro siaj dubindaj originoj. Li provis malfermi klinikon en vilaĝo proksime de Padovo, sed ne gajnis sufiĉe da mono por subteni sian familion. Poste, Kardano provis esti akceptita dufoje pli en medicina fakultato sed denove estis malakceptita. En la procezo, li publikigis libron, en kiu li atakis la lernejon. Li estis finfine ricevita tie en 1539, per premo de liaj subtenantoj, kaj komencis okupiĝi pri kuracista esplorado kaj instruado. En 1536 li publikigis libron, "Pri la Malĝustaj Kuracaj Praktikoj de Kuracistoj en Lastatempaj Generacioj", en kiu li akre atakis la profesian konduton de siaj kolegoj en la profesio. En 1539 li estis akceptita en la Asocio de Kuracistoj, kaj en 1543 li estis nomumita profesoro pri medicino en la Universitato de Pavia.

Kardano estis la unua, kiu verkis kuracistan priskribon pri tifo. Li ankaŭ skribis pri sifiliso, kaj estis unu el la antaŭuloj de diagnoza teorio surbaze de la vizaĝaj trajtoj de Cesare Lombroso.

Kiel filozofo, Kardano kredis je la tutecon de la universo, kaj ke la homo estas mikrokosmo. Inter liaj plej konataj filozofiaj libroj estas "Pri naturo" kaj "Pri la precizeco de aferoj".

AlgebroRedakti

La plej granda famo de Kardano venis de lia laboro kiel matematikisto. En lia libro Ars magna (La Granda Arto), publikigita en 1545, Cardano resumis sian laboron en algebro, kaj ĉefe lia elpensaĵo de ĝenerala metodo solvi du tipoj de ekvacioj, de la tria kaj de la kvara grado.

ProbablokalkuloRedakti

Kardano estis hazardludanto, kiu kutimis fari longajn feriojn de sia scienca laboro por fari vetludojn. En la procezo, li disvolvis la fundamentojn de teorio de probabloj, kiujn li prezentis en sia libro "La Libro de Bonŝanco kaj Ludoj" (latine: Liber de ludo aleae), kiu estis kompletigita en 1563 sed eldonita jarcenton poste, en 1663. La libro konsistas el 32 ĉapitroj - la unuaj ĉapitroj estas dediĉitaj al konsiloj por ludantoj en kartludoj kaj ĵetkuboj. Ili ankaŭ inkluzivas priskribon de oftaj trompaj metodoj. En la sekvaj ĉapitroj, Kardano provas montri la regulojn, kiuj regas la hazardludojn, kaj montras, ke ĝi ne dependas nur de la hazardo, sed ke ĉiu evento en la ludo havas kalkuleblan probablon.

FinoRedakti

En 1570 Cardano estis arestita pro akuzo de herezo post kalkulo de la horoskopo de la Jesuo Kristo. Li estis liberigita post pluraj monatoj, sed lia statuso kaj aŭtoritato publikigi librojn estis nuligitaj. En liaj lastaj tagoj Kardano loĝis en Romo, kaj ricevis monhelpon de la Papo, kiu ĵus antaŭe juĝis lin.

Listo de verkojRedakti

  • Liber de Ludo Aleae (1524)
  • Ars magma de regulis algebraicis (1545)
  • Neronis encomium (1562)

ReferencojRedakti