Malfermi ĉefmenuon
Caravaggio, La kartkudistoj, ĉirkaŭ 1594.
Einarmbandit.jpg
13-02-27-spielbank-wiesbaden-by-RalfR-093.jpg
13-02-27-spielbank-wiesbaden-by-RalfR-079.jpg
Bingo.
La reĝo de trefoj, karto en anglatipaj kaj francatipaj ludkartoj.

Vetludomonludo estas hazardludo kontraŭ mono. La vetludoj konsistas je la riskigo de determinita monkvanto aŭ materialaj havaĵoj en la kredo ke io, kiel ludo, sporta matĉo ktp., havos antaŭvideblan rezulton. La vetita monkvanto, en okazo de trafo estas rekuperata pliigita interŝanĝe al la monperdo de tiuj kiuj ne trafis.

Vetludo estas la vetado de mono aŭ de ioma valorookazo kun necerta rezulto kun la unuaranga intenco akiri monon aŭ materiajn havaĵojn. Vetludo tiele postulas tri elementojn: varkonsidero, ŝanco kaj prezo.[1] La rezulto de la veto estas ofte tuja, kiel ĉe unuopa kubĵeto, bulĵeto sur ruleta rado, aŭ ĉevalo trapasanta la finan cellinion, sed oftas ankaŭ longdaŭraj vetoj, kio ebligas veton por la rezulto de futuraj sportokazaĵoj aŭ eĉ pri la totala rezulto de sezono.

Oni povas plej ofte – laŭleĝe - ludi vetludojn nur en kazinoj aŭ aliaj vet- aŭ hazard-ludejoj. Ĉiuj ludas por amuziĝo aŭ ebla gajno de mono kaj neniu por perdi grandajn kvantojn de mono. Kelkaj ludantoj iĝas dependaj je la hazardludo kaj ĉiam sopiras por ludo. Por ludi kaj repagi la ŝuldojn kelkaj eĉ krimas.

Enhavo

Juraj aspektojRedakti

Multaj landoj kaj ŝtatoj malpermesas aŭ kontrolas rigore pere de permesiloj la vetludojn fare de privatuloj. Tamen, nombraj vetludoj kie kaj la administranto kaj la lasta profitanto estas la ŝtato, kiel ĉe loterioj, estas totale laŭleĝaj kaj eĉ estas helpataj fare de tiuj ŝtatoj aŭ pli bone dirite fare de ties registaroj pere de propagando, reklamado, premioj ktp.

Alifoje, la registaroj enmetiĝas tiom, pere de impostoj kaj reguloj, ke ili finfine kreas aktivaĵojn kiel ĉefa fonto de enspezo. Ekstremaj ekzemploj de tiu cirkonstanco estas en MonakoMakao.

Kiam ekzistas leĝaro pri la vetludoj normale oni postulas ke la ebloj trafi estu statistike laŭdeblaj, por eviti troan profiton de la flanko de la vetludejo, sed ankaŭ ke ĝi estu sufiĉe altira por ke la klientoj alvenu kaj partoprenu en la ludo, tio estas investu, konsumu kaj lasu sian monon.

HistorioRedakti

Vetludo datas reen el la Paleolitiko, antaŭ skribita historio. La plej fruaj ses-flankaj ĵetkuboj datas el ĉirkaŭ 3000 a.K.E. en Mezopotamio. Tamen, ili estis bazitaj sur devinado per astragaloj date reen el antaŭ miloj da jaroj. En Ĉinio, vetludejoj estis disvastigitaj en la unua jarmilo a.K.E. kie vetado pri luktantaj animaloj estis ofta. Lotoludoj kaj domenoj (antaŭuloj de Pai Gow) aperis en Ĉinio tiom frue kiom ĉe la 10a jarcento.[2]

Kartoludo aperis en la 9-a jarcento en Ĉinio. Pokero, nome la plej populara usona kartoludo asocia kun vetludo, estis bazita sur la persa ludo As-Nas, date reen al la 17a jarcento.[3]

La unua konata kazino estis la Ridotto, establita en Venecio, Italio, en 1638.[4]

AntikvecoRedakti

La manio ludi datiĝas reen al la plej alta antikveco kaj en ĉiuj popoloj troviĝas spurojn el tio. Ŝajne la judoj estis for de tiu agado antaŭ ilia disiĝo; ŝajne ili ekludis, ekde kiam ili kontaktis kun la grekoj, kiuj jam ludis antaŭ la epoko de la sieĝo de Trojo kaj kun la romianoj, kiuj iĝis ludantoj multan tempon antaŭ la detruo de ilia respubliko. Malsukcese la romia juro permesis ludi nur ĝis ia monkvanto; malsukcese Juvenalo kondamnis tiujn kiuj alportis al la ludejo skatoletojn plenaj je oro por riski ilin en unusola kubĵeto; la pasio de la hazarludoj tiom progresis en Romo, ke ĉirkaŭ la epoko kiam Konstanteno forlasis tiun urbon por neniam reveni, ĉiuj emegis furore ludi.

Laŭ atesto de Tacito, ankaŭ la ĝermanoj ŝategis ludadi, tiom ke eĉ perdinte ĉion en la ludo de ĵetkuboj, ili ludvetis sin mem. Tiam la venkito, kvankam li estus pli juna aŭ pli fortika ol sia kontraŭulo, metis sin volonte je liaj ordonoj kaj lasis sin esti ligita kaj vendita al la fremduloj. La priokupo, kiu rigardas la ŝuldojn de la ludo kiel la plej respekteblaj el ĉiuj, kiel honoraj ŝuldoj, venis al oni probable la rigora precizeco de la ĝermanoj por plenumi tiajn kompromisojn.

La hunoj ŝajne estis pli entuziasmaj: Ambrozio de Milano rakontas ke vetinte ĉion pli aprezitan, nome iliaj armiloj, ili ludovetis siajn vivojn kaj eĉ foje mortigis sin eĉ se la venkinto ne postulu tion. Eĉ se temas pri troigoj, tio povas fari ideon de la ludemo de tiuj popoloj.

En Moskvo kaj en Sankt-Peterburgo, oni vetludis monon, meblojn kaj bienojn, sed ankaŭ la personojn kiuj kultivis ilin, tiele ke kompletaj familioj pasis sinsekve al variaj posedantoj en nur unu tago.

FrancioRedakti

En Franco, dekomence la plaĉo por la vetludoj manifestiĝis dokumentite almenaŭ nur ĉe la nobelaro: dum multa tempo la popolo distris sin per arko, arbalesto, teĥo, aŭ kegloj, ĉiuj ne hazardludoj sed pri lerteco. La kartludoj kiuj enmodiĝis en la kortego de Karlo la 7-a, pasis poste al la malaltaj klasoj: nome al Parizo kaj al la provincoj. En diversaj epokoj, antaŭ Francisko la 1-a, jam oni publikigis reĝajn dekretojn kiuj malpermesis al la popolo la hazardludojn; sed la kontaĝo disvastiĝis. En tempo de Henriko la 2-a, Francisko la 2-a, Karlo la 9-a kaj Henriko la 3-a, la ludantoj preskaŭ neniam estis persekutataj: en tempo de Henriko la 4-a ĝuis je plena libero. Neniam oni ludis en Francio tiom furore kiel en la kortego de tiu reĝo: oni instalis eĉ lud-akademiojn: la uzuro aperis tute ruinige por la havaĵoj de senzorguloj; la juraj procesoj multobliĝis. Tio estis iom subpremita de Ludoviko la 13-a. Tiu reĝo sentis veran pasion por la ŝako, deklariĝis malamikego de hazardludoj kaj malpermesis ilin draste. La kardinalo Mazarte restablis ties uzadon en la kortego de Ludoviko la 14-a, de kie disvastiĝis por la dua fojo la lud-epidemio tra la tuta Francio. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj estis profesio esti ludisto.

Tipoj de vetludojRedakti

 
20-edra ĵetpluredro.

Oni distingas inter puraj hazardludoj, kiujn neniel povas influi la ludanto, ĉar ilia rezulto dependas plene de la sorto respektive hazardo, kaj lertecludoj, kiuj nur parte dependas de la sorto kaj kiujn aliparte ludanto per lerta ludmaniero, strategio aŭ taktiko povas ankaŭ influi. Ne apartenas al la vetludoj sportaj ludoj, kiuj plene dependas de la kapabloj de la ludantoj, sed memkompreneble estas vetludo la vetado al la rezulto de tiaj ludoj, ĉar la ĝuste agantaj vetantoj ja ne kapablas mem influi la rezulton.

Vetludoj estas ekzemple jenaj:

Religia preskribo de vetludadoRedakti

En multaj religioj vetludado estas preskribita, kondamnita aŭ severe malpermesita. Tiel ekzemple tekstas la Nobla Korano: "Vere deziras Satano estigi inter vi malamikecon kaj malamon per vino kaj hazardludo, por malproksimigi vin de la pensoj pri Allaho kaj de la preĝo."[5], aŭ la baha-a Kitáb-i-Aqdas: "Vetludo kaj opio estas malpermesitaj por vi. Detenu vin de ambaŭ, ho homoj, kaj ne apartenu al la kulpuloj.[6]

La Katolika Eklezio tenas pozicion ke ne estas morala malhelpo al vetludado, kondiĉe ke ĝi estas justa, ĉiuj vetantoj havas racian ŝancon trafi, ke ne estu fraŭdo, kaj la diversaj flankoj ne havas faktan konon pri la rezulto de la veto.

La rigardo al vetludo inter Protestantoj varias iome inter malkuraĝigi aŭ malpermesi siajn membrojn el partopreno en vetludado. Por ekzemplo, la Unuiĝinta Metodisma Eklezio kontraŭas vetludadon ĉar ili konsideras ĝin kiel peko kiu baziĝas sur avaremo.[7] Ankaŭ kvakeroj malaprobas vetludadon.[8]

Aliaj Protestantoj kiuj kontraŭas vetludadon estas multaj Menonitoj, la Kristana Reformita Eklezio en Nordameriko,[9] la Libera Metodisma Eklezio,[10] la Savarmeo,[11] la Eklezio de Nazaretano,[12] la Suda Baptisma Konvencio,[13] la Asembleoj de Dio,[14] kaj la Sepataga Adventisma Eklezio.

Aliaj eklezioj kiuj kontraŭas vetludadon estas la Atestantoj de Jehovo, la Eklezio de Kristo,[15] la Iglesia Ni Cristo,[16] kaj la Membroj de la Eklezio de Dio Internacia.

ReferencojRedakti

  1. ROSE, I. Nelson. (1998) Blackjack and the law, 1‑a eldono, Oakland, CA: RGE Pub., p. 109. ISBN 978-0910575089.
  2. SCHWARTZ, David. (7an de Januaro, 2013) Roll The Bones: The History of Gambling. Winchester Books. ISBN 978-0615847788.
  3. WILKINS, Sally. (30a de Aprilo, 2002) Sports and Games of Medieval Cultures. Greenwood. ISBN 978-0313360794.
  4. THOMASSEN, Bjørn. (2014) Liminality and the Modern: Living Through the In-Between. Ashgate Publishing, Ltd..
  5. Nobla Korano, Ĉapitro 5, Verso 92
  6. Kitáb-i-Aqdas, paragrafo 155.
  7. [1] Alirita la 25an de Marto 2018.
  8. [2] Alirita la 25an de Marto 2018.
  9. [3] Alirita la 25an de Marto 2018.
  10. [4] Alirita la 25an de Marto 2018.
  11. [5] Alirita la 25an de Marto 2018.
  12. [6] Alirita la 25an de Marto 2018.
  13. [7] Alirita la 25an de Marto 2018.
  14. [8] Alirita la 25an de Marto 2018.
  15. [9] Alirita la 25an de Marto 2018.
  16. [10] Alirita la 25an de Marto 2018.