La kartoludantoj estas serio de olepentraĵoj fare de la franca postimpresionisma artisto Paul Cézanne. Pentrita dum la fina periodo de Cézanne en la komenco de la 1890-aj jaroj, estas kvin pentraĵoj en la serio. La versioj varias laŭ grando kaj laŭ la nombro de ludantoj pentritaj. Cézanne faris ankaŭ nombrajn desegnojn kaj studiskizojn prepare por la serio de La kartoludistoj.

La kartoludantoj, unu el la serio de pentraĵoj, tiu de 1895, de Paul Cézanne, kiu montras kartludon.

Unu versio de La kartoludantoj estis vendita en 2011 al la reĝa familio de Kataro kontraŭ prezo varie ĉirkaŭkalkulita inter 250 milionoj kaj 300 milionoj da usonaj dolaroj, kio faris ĝin la dua plej multekosta pentraĵo iam vendita.[1]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Peers, Alexandra. Qatar Purchases Cézanne's The Card Players for More Than $250 Million, Highest Price Ever for a Work of Art. Vanity Fair (Januaro 2012). Alirita 3a de Februaro 2012.