La aventuroj de Alico en Mirlando

porinfana verko de Lewis Carroll
Ĉi tiu artikolo temas pri libro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Alico en Mirlando.

La aventuroj de Alico en Mirlando (angle Alice's Adventures in Wonderland) estas verko de porinfana literaturo de la brita matematikisto kaj verkisto, diakono Charles Lutwidge Dodgson sub plumnomo Lewis Carroll. Ĝi rakontas la historion de knabino nomata Alice [elis] (en esperantlingvaj tradukoj aŭ AlicoAlicio) kiu falas tra kuniklotruon en fantazian regnon populitan per parolantaj kreaĵoj kaj antropomorfaj ludkartoj.

Alice's Adventures in Wonderland
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lewis Carroll
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1865
Eldonejo Macmillan Publishers
Ĝenro porinfana romano • fabelo • literatura sensencaĵo
Loko de rakonto Mirlando
Honorigoj Kate Greenaway Medal
vdr
Ilustraĵo de John Tenniel por la "Freneza tefesto", 1865

La fabelo estas plenplena de satiraj alludoj al la amikoj de Dodgson kaj al la lecionoj, kiujn la britaj lernantoj devis parkerigi. La Mirlando priskribita en la fabelo ludas kun logiko en maniero tiom speciala, ke ĝi donis al la rakonto longdaŭran popularecon inter infanoj kaj ankaŭ plenkreskuloj.

La libron oni ofte mencias per mallongigita titolo Alico en Mirlando (Alice in Wonderland). Tiu ĉi alternativa titolo populariĝis per multnombraj filmaj kaj televidaj adaptaĵoj de la rakonto produktitaj dum la jaroj.

Kvazaŭa daŭrigo de la libro—ne daŭriganta la rakonton de ĉi tiu, sed kun la sama ĉefrolulino kaj kun similstila rakonto—estas alia libro de Carroll, nomita Trans la spegulo.

Historio redakti

La libro publikiĝis la 4-an de julio 1865, ekzakte tri jarojn post kiam la diakono Charles Lutwidge Dodgson (Lewis Carroll), akompanita de pastro Robinson Duckworth, remis laŭflue sur rivero Tamizo kun tri malgrandaj knabinoj:

  • Lorina Charlotte LIDDELL, aĝanta 13 jarojn
  • Alice Pleasance LIDDELL, aĝanta 10 jarojn
  • Edith Mary LIDDELL, aĝanta 8 jarojn

La vojaĝo laŭ la rivero komenciĝis en Puente Folly, apud Oksfordo en Anglio, kaj finiĝis ok kilometrojn poste, en vilaĝo Godstow. Dum ĉi tiu malgranda vojaĝo la diakono Dodgson rakontis al la tri malgrandaj knabinoj historion kiu, ne tre hazarde, parolis pri enuanta eta knabino nomata Alice kiu serĉas aventuron.

La knabinoj ŝategis ĝin kaj Alice Liddell petis Dodgson, ke li skribu ĝin por ŝi. Li fine faris tiel kaj en februaro de 1863 donis al Alice la unuan manuskripton de La Aventuroj de Alico sub la tero (Alice's Adventures Under Ground). Ĉi tiu originala skribaĵo estis verŝajne detruita poste fare de Dodgson mem, kiam li printis pli bone ellaboritan kopion permane, ilustris ĝin kaj donacis al Alico kiel kristnaskan donacon je la 26-a de novembro 1864 (fonto: Gardner, 1965).

Li ankaŭ donis kopion de La aventuroj de Alico sub la tero al sia amiko kaj instruisto George MacDonald, kies infanoj ŝategis ĝin. Je la konsilo de MacDonald, Dodgson decidiĝis proponi Alicon por publikiĝi. Li etendigis sian 18.000-vortan manuskripton al 35.000 vortoj, plej rimarkinde per aldono de la epizodoj pri la Ĉeŝira kato kaj la Freneza tefesto. En 1865, la fabelo de Dodgson publikiĝis kiel La Aventuroj de Alico en Mirlando (Alice's Adventures in Wonderland) de "Lewis Carroll" kun ilustraĵoj de John Tenniel. La unua eldono de 2.000 pecoj estis retirita, ĉar Tenniel obĵetis pri la kvalito de la printo; nova eldono, ellasita decembre de la sama jaro sed portanta daton de 1866 printiĝis rapide.

La tuta eldono disvendiĝis rapide. Alico estis publikiĝa sensacio, amata de infanoj kaj plenkreskuloj same, kaj ĝi neniam ĉesis eldoniĝi ekde tiam. La Aventuroj de Alico en Mirlando tradukiĝis en pli ol 50 lingvojn, inkluzive de Esperanto. Ĝis hodiaŭ aperis jam pli ol cent diversaj eldonoj de la libro, kune kun nenombreblaj adaptaĵoj en aliaj formatoj, speciale teatro kaj filmo.

Esperantaj tradukoj redakti

Ekzistas du esperantigoj de la libro, kiuj diferencas eĉ per titolo, nomoj de la roluloj kaj tradukoj de la enhavitaj poemoj:

La rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Knabino nomata Alico enuas ĉe pikniko kun sia fratino. Ŝi ekinteresiĝas pri blanka kuniklo, kiu estas vestita en veŝto kaj murmuranta "Ve! Ve! Mi malfruos!", kiun ŝi postsekvas suben tra kuniklotruon. Ŝi falas en sonĝan submondon de la paradokso, la absurdaĵo kaj la neprobablaĵo. Klopodante sekvi la kuniklon, ŝi travivas kelkajn akcidentojn. Ŝi kreskas en gigantan grandecon kaj malkreskas en duonon de ŝia origina alteco; renkontas grupon de malgrandaj bestetoj grunditaj en maro de ŝiaj propraj larmoj; kaptiĝas en la domo de la kuniklo; renkontas bebon, kiu ŝanĝiĝas en porkon, kaj katon, kiu malaperadas; vizitas neniam-finiĝantan tefeston; ludas kroketon kun antropomorfa aro de kartoj; iras al la marbordo kaj renkontas Grifon kaj Falsĥelonion; kaj ĉeestas kortuman juĝadon de la Bubo de Keroj, kiu estis akuzita de ŝtelado de kelkaj tortoj. Fine Alico vekiĝas sub arbo denove kune kun ŝia fratino.

Temaj elementoj redakti

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Enhavo redakti

  • Ĉapitro 1 — Tra la kuniklotruon
  • Ĉapitro 2 — La lago de larmoj
  • Ĉapitro 3 — Volontkonkurso kaj longa vosto
  • Ĉapitro 4 — La kuniklo ensendas malgrandan vilĉjon
  • Ĉapitro 5 — Konsilo de raŭpo
  • Ĉapitro 6 — Porko kaj pipro
  • Ĉapitro 7 — Freneza tefesto
  • Ĉapitro 8 — La kroketludejo de la Reĝino
  • Ĉapitro 9 — La rakonto de la Falsĥelonio
  • Ĉapitro 10 — La omara kvadrilo
  • Ĉapitro 11 — Kiu ŝtelis la tortetojn?
  • Ĉapitro 12 — Atestas Alico

Poemoj kaj kantoj redakti

  • "Entute en tiu ora posttagmezo..." - All in the golden afternoon... (la antaŭparola verso, originala poemo de Carroll kiu rememorigas pri la rema ekspedicio ĉe kiu li unue diris la historion de la aventuroj de Alico sub la tero)
  • "Ĉar jen la eta krokodil'" - How doth the little crocodile... (parodio de la lulkanto de Isaac WATTS, "Ĉar jen la eta okupita abel'" - How doth the little busy bee)
  • La rakonto de la Muso - The Mouse's Tale (ekzemplo de kaligramo)
  • "Vi estas maljuna, ho Patro Vilhelmo" - You are old, Father William... (parodio de la verko de Robert SOUTHEY "La komfortoj de la maljunulo kaj kiel li gajnis ilin" - The Old Man's Comforts and How He Gained Them)
  • La lulkanto de la Dukino: "Pro krio hastu veni..." - Speak roughly to your little boy... (parodio de la verko de David BATES "Parolu singarde" - Speak Gently)
  • "Brilu, brilu, vespertet'..." - Twinkle, twinkle little bat... (parodio de "Brilu, brilu, stelet'" - Twinkle twinkle little star)
  • La omara kvadrilo - The Lobster Quadrille (parodio de la verko de Mary Botham HOWITT "La araneo kaj la muŝo" - The Spider and the Fly)
  • "Jen la voĉ' de l' Omaro: mi aŭdis lin diri..." - ’Tis the voice of the lobster, I heard him declare... (parodio de "Jen la voĉ' de l' Pigrulo" - Tis the voice of the Sluggard)
  • Ĥelonia supo - Turtle Soup (parodio de la verko de James M. SAYLES "Stelo de la vespero, belega stelo" - Star of the Evening, Beautiful Star)
  • "Reĝino Kera..." - The Queen of Hearts... (reala infanrimaĵo)
  • "Ja, vi vizitis ŝin, laŭ dir'" - They told me you had been to her... (la pruvo de la Blanka kuniklo)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti