Ruleto

hazardludo
(Alidirektita el Usona ruleto)

Ruleto estas hazardludo, ludata en hazardludejoj kaj ludkasinoj per kuglo kaj turnebla, kuŝanta rado, por akiri hazardajn numerojn. La ludantoj vetas je numeroj aŭ numerogrupoj (t.n. ŝancoj), dum ili metas ĵetonojn sur la konrenjan kampoj de la ludtablo. Se la numero aŭ numerogrupo sukcesas, oni gajnas la multoblon de la metita sumo (en formo de ĵetonoj). Ne trafante la numerojn, gajnas la t.n. ludbanko.

Oni alskribas la elpenson de la ruleto je la franca matematikisto Blaise Pascal. Onidire, li kalkulis la probablecon de ludo. Oni ludas per numeroj 0 ĝis 36, tio estas 37 numeroj. En kelkaj landoj (Belgio, Usono) ekzistas ankaŭ la duobla nulo, vantaĝa por la banko.

Normaj tipoj de vetado ĉe la franca ruleto redakti

 
ludplano por franca ruleto

vetado

  • je simpla cifero, ekz. 36, gajno-probableco 1/37, ĉe gajno ekzistas 35-obla enspezo.
  • je du najbaraj ciferoj, ekz. 1 kaj 2 aŭ 1 kaj 4, gajno-probableco 2/37, gajno donas 17-oblan repagon.

...

  • je 18 ciferoj, kiuj formas grupojn ("simpla ŝanco"). Oni povas formi grupojn kun gajna probableco de 18/37, gajno donas 1-oblan repagon:
    • ciferoj de 1 ĝis 18, nomata: Manque
    • de 19 ĝis 36, nomata: Passe;
    • la parajn numerojn 2, 4, 6, ..., 36 nomata: Pair
    • neparajn 1, 3, 5, ..., 35 momata: Impair;
    • ruĝaj ciferoj 1, 3, 5, 7, 9, 12, 14, ..., 36, nomata: Rouge;
    • nigraj ciferoj 2, 4, 6, 8, 10, 11, ..., 35, nomata: Noir.

Ĝenerale: ju pli granda estas la probableco por gajno, des pli malpli estas la gejnebla sumo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti