Charles Vidor [ĉars], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Vidor Károly estis hungardevena usona reĝisoro. Kontraŭe al la komuna kredo, li ne estas parenca al kolega direktoro en:King Vidor.

Charles Vidor
Persona informo
Naskonomo Vidor Károly
Naskiĝo 27-an de julio 1900 (1900-07-27)
en Budapeŝto
Morto 4-an de junio 1959 (1959-06-04) (58-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo korinfarkto
Tombo Home of Peace Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoAŭstrio-HungarioHungario
Familio
Edz(in)o Karen Morley • Evelyn Keyes • Evelyn Keyes • Doris Warner
Parencoj Harry Warner
Okupo
Okupo filmreĝisoro • reĝisoro
vdr

Károly Vidor[1][2] naskiĝis la 27-an de julio 1900 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de junio 1959 en Vieno.

Biografio redakti

Károly Vidor devenis el juda familio. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Post la diplomo li translokiĝis al Berlino, kie li aliĝis al tiam mondfama filma produktejo UFA. Li komence estis filmomuntisto, baldaŭ helporeĝisoro. Post jaroj li translokiĝis al Usono, kie li estis kantisto en Broadway. Vidor memfinancis sian unuan eksperimentan mallongan filmon en 1929, sekve Holivudo akceptis lin kiel reĝisoro ekde 1932. Resume li reĝisoris 35 plenlongajn filmojn. En 1953 kaj 1956 li estis nomumita kiel "Plej bona reĝisoro". Li mortis dum sia lasta filmo pro koratako. Li estis edziĝinta kvar fojojn kaj resume li havis 3 idojn.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • The Bridge (mallonga filmo, 1929) - debuto, ankaŭ scenaristo
  • Sensation Hunters (1933)
  • New York Town (1941)
  • Gilda (1946) - lia plej elstara filmo
  • Hans Christian Andersen (1952)
  • Song Without End (1960) - lia amiko George Cukor finis la filmon

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti