Gilda estas usona nigra filmo de 1946 reĝisorita de Charles Vidor en kiu stelulas Rita Hayworth en sia filmonomiga rolo kaj Glenn Ford. La filmo famis pro la prilaborita fotografio de kinfotisto Rudolph Maté, vestaro de la desegnisto Jean Louis por Hayworth (precize por la dancoscenoj), kaj koreografo Jack Cole por la muntado de "Put the Blame on Mame" kaj "Amado Mio", kantitaj de Anita Ellis. Laŭlonge de la jaroj Gilda ricevis statuton de kulta filmo.[1][2][3] En 2013, la filmo estis elektita por konservado en la usonaj National Film Registry de la Kongresa Biblioteko de Usono kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[4][5][6]

Gilda
filmo
Originala titolo Gilda
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 14 feb. 1946, 1946
Ĝenro filma dramo, nigra filmo, amafera filmo, suspensa filmo, gambling film
Kameraado Rudolph Maté
Reĝisoro(j) Charles Vidor
Produktisto(j) Virginia Van Upp
Scenaro Jo Eisinger • Ben Hecht • Virginia Van Upp • Marion Parsonnet
Loko de rakonto Argentino
Muziko de Hugo Friedhofer
Rolantoj Rita Hayworth • Glenn Ford • George Macready • Joseph Calleia • Eduardo Ciannelli • István Gyergyai • Joe Sawyer • Gerald Mohr • Mark Roberts • Ludwig Donath • Don Douglas • Argentina Brunetti • Bess Flowers • Ruth Roman • Leo Reuss • William Smith • Ernő Verebes • Jean De Briac • Stuart Holmes • Julio Abadía • Enrique Acosta • Ed Agresti • Sam Appel • Sam Ash • Nina Bara • Edward Biby • Robert Board • Symona Boniface • Eugene Borden • Paul Bradley • Jack Chefe • James Conaty • Jerry De Castro • Leander de Cordova • Sayre Dearing • Jack Del Rio • Jean Del Val • Carli Elinor • Fernanda Eliscu • Anita Kert Ellis • Herbert Evans • Nobel G. Evey • Sam Flint • Curt Furburg • Fred Godoy • Philip Van Zandt • George J. Lewis • Harold Miller • Frank Mayo • John Tyrrell
Produktinta firmao Columbia Pictures
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
 
Hayworth kun la robo uzita por kanti "Amado Mio" en la sceno de la noktoklubo.

Johnny Farrell, usonano alveninta al Bonaero, gajnas monon per trompoj en vetludado. Li estis savita de ŝtelklopodo fare de nekonato, nome Ballin Mundson. Mundson enkondukis lin al eksterleĝa vetludejo, sed ankaŭ tie Farrell friponas kaj estas kondukita al la kazinestro, kiu estas Mundson mem. Tiu dungas lin kiel fidinda kazinadministranto. Mundson revenas de vojaĝo kun nova edzino ĵus konatita, nome Gilda. Johnny kaj Gilda tuj rekonas sin, kvankam kaŝe de Mundson. Tiu komisias Farrell por kontrolado de Gilda. Johnny kaj Gilda malamas unu la alian, dum ŝi flirtemas kun viroj por kolerigi Johnny.

Mundson estas vizitita de du germanaj mafiuloj. Ties organizado financis komercadon de tungsteno, ja la konto de Mundson por sekretigi la konekton. Nun post la militfino ili deziras rekuperi la negocon, sed Mundson malakceptas transigi la propraĵon. La argentina polico suspektas pri la germanoj kaj komisias la agenton Obregón informiĝi pri Farrell, sed li scias neniom pri tiu afero de la negocoj de Mundson. La germanoj revenas al la kazino dum karnavalo kaj Mundson mortigas unu el ili.

Farrell portas Gilda al sekurejo. Ĉe Mundson la du iamaj amantoj denove kverelas, sed poste interkisas pasie. Farrell ekkomprenas, ke Mundson aŭdis ilin, kaj persekutas lin ĝis aviadilo, per kiu Mundson fuĝas. Tamen la aviadilo eksplodas en la aero kaj falas al la maro. Mundson tamen estis fuĝinta per paraŝuto, kion Farrell ne konstatas, supozante, ke Mundson estas mortinta. Gilda heredas kaj ŝi tuj edziniĝas al Farrell, sed dum ŝi ne scias tion, Johnny edziĝis al ŝi nur kiel puno pro perfido al Mundson. Li abandonas ŝin, sed ĉikanas ŝin kaj kelkajn fojojn evitas ŝiajn fuĝojn.

Obregón konfiskas la kazinon kaj informas al Farrell, ke Gilda fakte perfidis nek Mundson nek lin mem, pro kio Farrell klopodas repacigi al ŝi. Tiam, Mundson reaperas kaj malkaŝas, ke li ŝajnigis sian memmortigon. Li klopodas mortigi kaj Gilda kaj Farrell, sed la kelnero, kiu duarangas dum la tuta historio, ponardis lin ĝismorte. Je la alveno de Obregón, Johnny klopodas memkulpigi sin pri la murdo, sed Obregón notas, ke Mundson jam estis jure deklarita mortinta kaj ne arestas lin. Farrell havigas al Obregón gravajn dokumentojn pri la negocoj de Mundson. Farrell kaj Gilda repaciĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

 
Reklama afiŝo.
  • Rita Hayworth kiel Gilda Mundson
  • Glenn Ford kiel Johnny Farrell
  • George Macready kiel Ballin Mundson
  • Joseph Calleia kiel Detective Maurice Obregon
  • Steven Geray kiel Uncle Pio
  • Joe Sawyer kiel Casey
  • Gerald Mohr kiel Captain Delgado
  • Mark Roberts kiel Gabe Evans
  • Ludwig Donath kiel Germano
  • Don Douglas kiel Thomas Langford
  • Lionel Royce kiel Germano
  • George J. Lewis kiel Huerta
  • Saul Martell kiel hometo (eksterliste)

Kuriozaĵo redakti

En sceno en noktoklubo Gilda kantas, dancas kaj kvazaŭ striptize forvestas sin el ganto (vidu malsupre foton). Tiu momento estis konsiderita en kelkaj landoj kiel maldeca kaj rezultis en malpermeso ĉu de la filmo ĉu de la sceno. Ankaŭ momento en kiu Farrell vangofrapas Gilda estis konsiderita skandala.

Bildaro redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti