Apollinaria Prokofjevna SUSLOVA (ruse Аполлина́рия Проко́фьевна Су́слова; 1839–1918), komune konata kiel Polina Suslova (Поли́на Су́слова), estis rusa novelistino, kiu estis eble plej bone konata kiel amatino de la verkisto Fjodor Dostojevskij,[1] edzino de Vasili Rozanov kaj fratino de la unua kuracistino de Rusio nome Nadeĵda Suslova.[2][3] Ŝi estas konsiderata prototipo de kelkaj inaj roluloj de romanoj de Dostojevskij, kiaj Polina en La ludisto, Nastasja Filipovna en La idioto, Katerina Ivanovna Marmeladova en Krimo kaj puno,[4] Lizaveta Nikolajevna en Bjesoj, kaj Katerina kaj Gruŝenka en La fratoj Karamazov.[5][6][7] Suslova estis ofte portretita kiel fatala virino.[8] Fjodor Dostojevskij konsideris ŝin unu el la plej rimarkindaj virinoj en ŝia epoko.[7]

Polina Suslova
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1839 (1839-11-30)
en Gorbatovsky Uyezd, Niĵnij-Novgoroda gubernio
Morto 1-an de januaro 1918 (1918-01-01) (78-jaraĝa)
en Sebastopolo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Familio
Gefratoj Nadezhda Suslova vd
Edz(in)o Vasily Rozanov vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva dum 1861– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝiaj propraj verkoj estas novelo Pokuda, publikigita en la gazeto Vremja de Miĥail Dostojevskij en 1861, Do svadby (1863),[7] kaj la membiografia Chuzhaya i Svoy, publikigita en 1928.[9]

Referencoj redakti

  1. Breger, Louis. (2008) Dostoevsky: the author as psychoanalyst. Transaction Publishers, p. 15. ISBN 978-1-4128-0843-9.
  2. Knapp, Liza. (1998) Dostoevsky's The Idiot: a critical companion. Northwestern University Press, p. 10. ISBN 978-0-8101-1533-0.
  3. (Winter 2001) “Science, Women and Revolution in Russia”, Bulletin of the History of Medicine 75 (4), p. 802–803. doi:10.1353/bhm.2001.0204. 
  4. Gippius, Zinaida. Zadumchivyj strannik (O Rozanove) (ruse) (1923). Alirita 21a de septembro 2010.
  5. Simmons, Ernest J. (2007) Dostoevsky - The Making of a Novelist. Read Books, p. 175. ISBN 978-1-4067-6362-1.
  6. Payne, Robert. (1961) Dostoyevsky: a human portrait. Knopf, p. 323.
  7. 7,0 7,1 7,2 Nevskaya, Elena (Februaro 2003). "Разум и чувствительность". Vokrug sveta¡. 40 (2). ISSN 0321-0669. Alirita la 6an de septembro 2019.
  8. Lantz, Kenneth (2004). The Dostoevsky Encyclopedia. Greenwood Publishing Group. p. 155. ISBN 0-313-30384-3.
  9. Years of closeness to Dostoevsky. Diary, story, letters (ruse). Ozon.ru. Alirita 21a de septembro 2010.