Miĥail Dostojevskij

Miĥail Miĥajloviĉ Dostojevskij (ruse Михаил Михайлович Достоевский; la 25-an de novembro 1820 — la 22-an de julio 1864) estis rusa novelisto, publikigisto, literatura kritikisto kaj pli aĝa frato de Fjodor Dostojevskij.[1] La du fratoj estis malpli ol unu jaron aparte kaj ili pasigis sian infanaĝon kune.[2]

Miĥail Dostojevskij
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1820 (1820-10-13)
en Moskvo
Morto 10-an de julio 1864 (1864-07-10) (43-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Patro Miĥail Andrejeviĉ Dostojevskij vd
Patrino Marija Fjodorovna Dostojevskaja vd
Gefratoj Fjodor Dostojevskij • Andrej Dostojevskij • Nikolaj Michajlovič Dostoevskij vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1849 li estis arestita, kun sia frato, pro siaj konektoj kun la Petraŝevskij Rondo.[3]

En 1861 li fondis gazeton titolitan Vremja (ruse Время, tr. Tempo). Dostojevskij deziris krei plinovigan sendependan komunikilon, senpartian liberan, elteneblan kaj ekster ajna aŭtoritato.[4] Samtempe, li alvokis la popolon por inspirigi pri la studo de iliaj vivoj kaj vivprincipoj. Miĥail Dostojevskij estis konvinkita, ke la malbonoj en la socio de Rusio devenis el "apatia" kosmopolitismo.[4]

Vremja iĝis unu el la plej popularaj gazetoj komence de la 1860-aj jaroj kun proksimume 4000 abonantoj.[5] Oficiale Miĥail estis la publikigisto kaj redaktoro, sed la redaktora artikolo estis verkita plej ofte de Fjodor Dostojevskij, kiu laboris kiel kolumnisto, kritikisto, eseisto kaj verkisto.[5] Vremja estis malpermesita en aprilo 1863 pro la publikigo de artikoloj de Nikolaj Straĥov. En 1864 Dostojevskij fondis gazeton Epoĥa (Epoko). Superŝutita pro la financaj necesoj kiujn la nova gazeto postulis kaj suferanta hepatan malsanon, la 19-an de julio 1864, Miĥail kolapsis en Sankt-Peterburgo post aŭdi, ke grava artikolo estis malakceptita de la cenzuro.[6] Tri tagojn poste, estante 45-jaraĝa[7], li mortis.

Verkoj redakti

 
Miĥail Dostojevskij.

En la 1840-aj jaroj la noveloj de Miĥail Dostojevskij estis publikigitaj en la gazeto Notoj de la Patrujo:

  • Filinjo (ruse Дочка; 1848)
  • S-ro. Svetelkin (ruse Господин Светелкин; 1848)
  • Pasero (ruse Воробей; 1848)
  • Du maljunuletoj (ruse Два старичка; 1849)
  • Kvindek jaroj (ruse Пятьдесят лет; 1850)
  • La pliaĝulino kaj malpliaĝulino (ruse Старшая и меньшая; 1851)

Li tradukis kelkajn eŭropajn literaturajn klasikaĵojn, kiel Reineke Fuchs de Goethe kaj Don Carlos de Schiller.

Referencoj redakti

  1. Granda Sovetia Enciklopedio, 3a eldono.
  2. Lantz, K. A. (2004). The Dostoevsky Encyclopedia. Greenwood Publishing Group. p. 110. ISBN 0-313-30384-3. Alirita la 2an de septembro 2019.
  3. Potaŝev, I. Ярославские зодчие. Андрей Михайлович Достоевский. Arkivita el la original en 10a de julio 2012. Alirita la 2an de septembro 2019.
  4. 4,0 4,1 (1993) “A few words about Mikhail Mikhailovich Dostoyevsky”, F. M. Dostoyevsky. Collection of works in 15 volumes 11. Leningrad: Nauka, p. 361–365.
  5. 5,0 5,1 Dostoevsky as a professional writer: profession, occupation, ethics (ruse). Zhurnalnyj zal (2002). Alirita 18a de junio 2010.
  6. (2010) Dostoevsky. A Writer in His Time. Princeton University Press.
  7. Sergeev, Pavel. New books (ruse). Zhurnalnyj zal (2005). Alirita 18a de junio 2010.

Bibliografio redakti

  • De Lazari, Andrzej (2004). V krugu Fedora Dostoevskogo. Nauka. ISBN 5-02-033377-8.
  • Lobas, Vladimir (2000). Dostoevskij, Volume 1. Vsemirnaja istorija v licah. AST. ISBN 5-17-003089-4.