Eseo

ĝenro de prozo
(Alidirektita el Eseisto)

Eseotraktaĵo estas literatura verko, kies aŭtoro pritraktas temon laŭ propra vidpunkto.

Fondis la ĝenron la franca pensulo Michel de Montagne, kiu estas la unua verki eseojn (aŭ almenaŭ la unua, kiu vidis ĉi tiun verkadon, kiel io kio meritas sendependan klasifikon), en lia verko Essais, unue publikigita en 1580. La termino essai, kiun li kreis, devenas de la franca verbo essayer, kiu signifas provi, kaj skizo. La eseoj ankaŭ komencis esti verkitaj post la morto de lia amiko kaj sekreta konulo, Etienne de la Boetie, kiel anstataŭanto de konversacioj kun tiu amiko. Tamen oni rajtas argumenti ke ĝia origino troviĝas en la klasika literaturo, precipe Seneko Leteroj al Lukilio, kaj la imperiestro Adriano.

En landoj kiel UsonoKanado, eseoj fariĝis grava parto de edukado. Mezlernejaj studentoj estas instruitaj strukturitaj eseoformatoj por plibonigi siajn skribkapablojn, aŭ en la homscienco kaj sociosciencoj eseoj estas ofte utiligitaj kiel maniero taksi studentan scion dum finaj ekzamenoj, aŭ akceptaj eseoj kiuj estas uzitaj fare de universitatoj en la kandidatiĝo kaj elekto de novaj studento.

La klasika eseo pritraktas diversajn temojn kiuj estas gravaj por la homa vivo laŭ filozofa maniero: stoikismo. La literatura eseo estas karakterizita per sia amplekso en traktado de la temoj. La plej multaj komenciĝas de literatura verko sed la literatura eseo ne estas limigita al sia ekskluziva studo. Temas pri subjektiva teksto, kie kuniĝas la sperto de la eseisto, studkutimoj, literatura verkado kaj opinioj de homo, kiu montras intereson pri literaturo. Literaturaj eseoj havas komunajn trajtojn: subjektiveco, simpleco kaj stilo de la eseisto. Aliflanke, la scienca eseo traktas temon el la kampo de formalaj, naturaj kaj sociaj sciencoj kun kreivo, atingante kombinaĵon de scienca rezonado kun la krea pensado de la eseisto. De arta aspekto, oni prenas belecon kaj esprimon per kreivo sen neglekti la rigoron de la scienca metodo kaj la objektivecon de scienco.

En la nuntempa Epoko ĉi tiu tipo de verkoj atingis centran pozicion.

Laŭ nova teknologio oni ankaŭ komencas krei eseoj de fotografio, do per la prezentado de fotoj anstataŭ skribado.

Pri la stilo redakti

La eseo esprimas intelektan ideon, uzatan penson, kiu malfermiĝas al kontemplo kaj atingas certan eltiraĵon ene de la verkaĵo, sed kompare kun la artikolo, ĝi tamen ne estas karakterizita per fakta reporto, logika rezonado aŭ aŭtoritata retoriko. Ĝiaj liveriloj estas poeziaj: ili emfazas la unikecon de la verkisto, lian propran personan voĉon kaj la manieron kiel la penso povas erari, la manieron kiel ĝi tordiĝas, ŝanceliĝas, perdiĝas por momento kaj revenas; la manieroj laŭ kiuj la penso estas formita implikas la estetikan impreson, kiun ĝi elvokas. La eseo ofertas similan atenton kaj al enhavo kaj formo, kaj al kiel la enhavo kaj formo servas unu la alian. Tiel ĝi estas en la retorika meza vojo inter la prozo kaj la artikolo.

Eseo estas relative mallonga literatura verko, de subjektiva sed bone informita pripensado, en kiu la aŭtoro traktas ĝenerale humanisman temon persone sed sen elĉerpi ĝin, kaj kie oni montras certan deziron al stilo, pli-malpli eksplicite, celanta persvadi la leganton pri sia vidpunkto pri la temo. La aŭtoro intencas krei literaturan kaj ne simple informan verkon kaj ĝi traktas antaŭ ĉio humanismajn temojn sed ankaŭ, pli malofte, sciencajn temojn.

La eseo, male al la informa teksto, ne havas difinitan aŭ sistemigitan strukturon aŭ disdividitan en sekciojn aŭ lecionojn, do kutime mankas al ĝi kritika aparato, bibliografio aŭ notoj, aŭ tiuj estas mallongaj aŭ resumaj (kaze de la lerneja eseo, ĉiuj fontoj devas esti provizitaj).