Pittsburgh en 1857. La Nuntempa epoko generis novan tipon de industria kaj urba pejzaĝo de granda efiko sur la naturo kaj sur la vivkondiĉoj. La revolucio de la transportoj kaj de la komunikado permesis ke la unueco de la ekonomio kaj la mondo atingita en la Moderna eepoko alproksimiĝu pro la mallongigo de la tempo de la transportoj kaj la pliigo de ties reguleco.
Le Démolisseur pentrita de Paul Signac en 1897. Krom esti artaĵo estetike avangarda (tekniko de punktismo), la konscia elekto de sennoma protagonisto kaj ties bilda traktado heroeca kondukas al alegoria interpretado: la amasoj detruas la antikvan ordon antaŭ konstrui novan.
We Can Do It! (en angla: Ni povas fari ĝin!), estis propaganda afiŝo de 1942 (dum la Dua Mondmilito) kiu stimulas la militan klopodon pere de la laboro de virinoj, kio iĝis grava paŝo al ŝia emancipigo.

Nuntempa epoko estas la nomo per kiu oni indikas la historian periodon inter la Usona Deklaro de Sendependeco aŭ la Franca Revolucio, kaj la aktualo. Ĝi enhavas, se konsideri sian komencon en la Franca Revolucio, de proksimuma totalo de 230 jaroj, inter 1789 kaj la nuno. En tiu periodo, la homaro espertis demografian transiron, plenumitan por la socioj plej progresintaj (la nomita Unua mondo) kaj ankoraŭ plenumatan por la plej parto (nome neevoluigitaj landoj (Tria mondo) kaj la ĵus industriigitaj landoj (Dua mondo)), kiu portis sian kreskon trans la limoj kiujn metis historie la naturo, atingante la ĝeneraligon de la konsumo de ĉia tipo de produktoj, servoj kaj naturaj rimedoj kiuj plialtigis por granda parto de la homoj ties vivnivelon laŭ maniero antaŭe neimagita, sed kiuj pliakrigis la sociajn kaj geografiajn malegalecojn kaj malfermas por la tuja futuro mediajn gravajn malcertecojn.[1]

HistorioRedakti

La okazaĵoj de tiu epoko estis markitaj per transformoj akcelitaj en la ekonomio, la socio kaj la teknologio, kiuj meritis la nomon de Industria Revolucio, kaj samtempe oni detruis la antaŭindustrian civilizon kaj oni konstruis socion de sociaj klasoj prezidita de burĝaro kiu kontemplis la falon de ties tradiciaj oponantoj (la privilegiuloj) kaj la naskon kaj disvolvigon de nova sistemo (nome la laborista movado), nome de kiu oni planis diversajn alternativojn al kapitalismo. Pli rimarkindaj estis eĉ la politikaj kaj ideologiaj transformoj (liberalaj revolucioj, naciismoj, totalismoj); same kiel la ŝanĝoj de la tutmonda politika mapo kaj la plej grandaj militoj konataj de la homaro.

La scienco kaj la kulturo eniris en periodo de eksterordinara disvolvigo kaj fekundeco; dum la nuntempa arto kaj la nuntempa literaturo (liberigitaj fare de la romantismo disde la akademiaj limigoj kaj malfermaj al la publiko kaj kun merkato pli kaj pli pli ampleksa) estis submetitaj al la efiko de la novaj amaskomunikiloj (kaj skribaj kaj sonvidaj), kio okazigis veran krizon de identeco kiu elis per la impresionismo kaj la avangardoj kaj ankoraŭ ne estis superita.[2]

En ĉiu el la ĉefaj planoj de la historia fluo (ekonomia, socia kaj politika),[3] oni povas pridemandi ĉu la nuntempa epoko estas supereco de la regantaj fortoj de la moderneco aŭ male ĝi signifas la periodon en kiu venkas laj atingas sian eblon disvolviĝi la ekonomiaj kaj sociaj fortoj kiuj dum la Moderna Epoko estis iom post iom kreskantaj: nome la kapitalismo kaj la burĝaro; kaj la politikaj entoj kiuj same faris paralele: nome la nacio kaj la ŝtato.

En la 19a jarcento, tiuj elementoj kunfluis por kunformi la socian historian komponon de la eŭropa klasika liberala ŝtato, aperinta post la krizo de la Antikva Reĝimo.[4] La Antikva Reĝimo estis ideologie elfosita de la atako de la intelektuloj de la Klerismo (L'Encyclopédie, 1751) kontraŭ ĉio kio ne estu ĝustigita de la racio eĉ se ligita al la tradicio, kiel la privilegioj kontraŭaj al la egaleco (nome tiu jura, ne tiu ekonomi-socia) aŭ la morala ekonomio[5] kontraŭa al la libereco (tiu de merkato, defendita de Adam Smith en "La riĉo de nacioj", 1776). Sed, spite la rimarkindecon de la revolucioj kaj de tio inspira en ties idealoj de libereco, egaleco kaj frateco (kun la tre grava aldono de la termino posedo), lerta observanto kiel Lampedusa povis kompreni ilin kiel la neceso ke io ŝanĝu por ke ĉio restu egale: la Nova Reĝimo estis regita de reganta klaso (ne homogena, sed de kompono tre varia) kiu, kun la malnova aristokrataro inkludis por la unua fojo la povan burĝaron responsan de la akumulado de kapitalo. Tiu, post sia enpoviĝo, estinte revolucia iĝis konservisma,[6] konscia de la malforteco de sia situacio sur la pinto de piramido kies bazo estis la granda amaso de proletaroj, limigita de la landlimoj de naciaj ŝtatoj de dimensioj kongruaj kun naciaj merkatoj kiuj siavice kontrolis la disponeblan eksteran spacon fare de sia kolonia etendo.

En la 20a jarcento tiu nestabila ekvilibro ekmalkomponiĝis, ofte pere de violentaj katastrofoj (eke per la teruraj jaroj de la Unua Mondmilito, 1914-1918), kaj en aliaj niveloj pere de iompostiomaj ŝanĝoj (por ekzemplo, la ekonomia, socia kaj politika promocio de la virinoj). Unuflanke, en la plej disvolvigitaj landoj, la apero de pova meza klaso, grandparte pere de la disvolvigo de la sociala ŝtato aŭ de la socialema ŝtato (ĉu komprenitaj kiel paktisma cedo al defio de la plej radikalaj tendencoj de la laborista movado, aŭ kiel propra konvinko de la sociala reformismo) tendencis plenigi la abimon antaŭviditan de Markso kaj kiu laŭ li devis konduki al la neevitebla kontraŭstaro inter la burĝaro kaj la proletaro. Aliflanke, la kapitalismo estis forte atakita, kvankam atingante nur limigitan sukceson, fare de ties klasaj malamikoj, tro diverstendencaj nome anarkiismo kaj socialismo (siavice dividita inter komunismo kaj socialdemokratio). En la fako de ekonomiko, la principoj de la klasika liberalismo estis superitaj (Novklasika ekonomika skolo, Kejnsisma ekonomiko -helpo al konsumo kaj publika investado por kontraŭi la malkapablon de la libera merkato por reagi al la krizo de 1929- aŭ Ludoteorio -nome strategioj de kunlaborado kontraŭ la individuismo de la nevidebla mano-). La liberala demokratii suferis dum la Intermilita periodo la duoblan defion de ambaŭ totalismoj nome tiu de stalinismo kaj tiu de faŝismo (ĉefe pro la etendismo de la Nazia Germanio, kiu kondukis al la terura Dua Mondmilito).[7]

Pri naciaj ŝtatoj, post la printempo de la popoloj (nomigo havigita por la revolucio de 1848) kaj la periodo prezidita de la Unuigoj de Germanio kaj de Italio (1848-1871), ili iĝis la ĉefa faktoro en la internaciaj rilatoj, en procezo kiu ĝeneraliĝis pro la falo de la grandaj multnaciaj imperioj (kiel la hispana ekde 1808 ĝis 1976, portugala ekde 1821 ĝis 1975; rusa, germana, aŭstri-hungara kaj otomana en 1918, post ties falo fine de la Unua Mondmilito) kaj pro la falo de la koloniaj imperioj (brita, franca, nederlanda kaj belga post la Dua Mondmilito). Kvankam nombraj landoj akiris sendependecon dum la 19a kaj 20a jarcentoj, tiuj ne ĉiam rezultis sukcesaj, kaj multaj el ili suferis terurajn civilajn, religiajn aŭ popolajn konfliktojn, foje okazigitaj aŭ helpitaj de la neracia fiksigo de la landlimoj, reproduktoj aŭ decidoj de la iamaj koloniaj imperioj. Ĉiuokaze, la naciaj ŝtatoj, post la Dua Mondmilito, iĝis faktoroj iom post iom malpli gravaj en la politika mapo, anstataŭitaj de la politiko de blokoj estrita de Usono kaj Sovetunio. La supernacia integrigo de Eŭropo (Eŭropa Unio) ne reproduktiĝis tiom sukcese en aliaj mondopartoj, dum la internaciaj organizoj, speciale la Unuiĝintaj Nacioj, dependas por sia funkciado de la malmulte konstanta volo de siaj komponantoj.

AktualoRedakti

La malapero de la komunisma bloko malfermis la staton de la aktuala mondo de la 21a jarcento, en kiuj la tradiciaj regantaj fortoj vidas la duablan defion de kaj la tendenco al la tutmondiĝo kaj la apero aŭ reapero de ajna tipo de identecoj,[8] personaj kaj individuaj,[9] kolektivaj kaj grupaj,[10] tro ofte konkurencaj inter si (religiaj, seksaj, laŭ aĝo, naciaj, kulturaj, etnaj, estetikaj,[11] edukaj, sportaj, aŭ okazigitaj de agado - pacismo, naturprotektismo, alimondismo - aŭ de ajna tipo de kondiĉoj, inklude la problemikajn - malkapabloj, diskapablon, konsumomoroj -). Partikulare, la konsumo difinas tiom grave la bildon kiun pri si mem faras kaj individuoj kaj grupoj ke la termino konsumsocio iĝis sinonimo de nuntempa socio.[12]

NotojRedakti

  1. Úrsula Oswald (2009). «Seguridad ambiental: un reto a la supervivencia humana» (pdf). prezentaĵo. Konsultita la 29an de novembro 2019.
  2. Poezie tio videblas en la opozicio inter la elitismo de la minoritato, ĉiam de Juan Ramón Jiménez kaj la enorma majoritato de Blas de Otero. La artoteorio en la 20a jarcento produktis ĉian klason de konceptoj por esprimi tian krizon, el la senhumanigo de arto de José Ortega y Gasset ĝis la arto ensimismecaimplikita en la produktado de Xavier Rubert de Ventós. Por Mario Vargas Llosa la avangardo estis starigita en la diktaturo de la teorio kiu en nia tempo pasis el justigo al anstataŭigo de la artaĵo (El puño invisible, El País, 18/12/2011, komentaro al la samnoma libro de Carlos Granés, Taurus, 2011).
  3. Koncepto de Ernest Labrousse.
  4. Albert Soboul (1970). La Civilisation de la Révolution française: La Crise de l'Ancien Régime (en francés) I. París: Arthaud. ISSN 0530-8488.
  5. Koncepto de E. P. Thompson
  6. Klarigite de la historiistoj Antonio Domínguez Ortiz (plano), Miguel Artola Gallego (tomo V) kaj Miguel Martínez Cuadrado (tomo VI), en Historia de España Alfaguara. Madrid: Alianza. 1981. ISBN 84-206-2049-1.
  7. La totalisma esenco de la soveta sistemo kaj de la diversaj faŝismoj (itala, germana, hispana kaj aliaj) estas unu de la temoj plej debatitaj fare de la nuntempaj historiografio kaj politika scienco, ekde la nasko de tiu termino (aplikita ĉu de la propraj faŝistoj al si mem ĉu etendita de nuntempaj analizistoj, kiel Hannah Arendt aŭ postaj kiel Juan José Linz). Eric Hobsbawm defendis la historian interpretadon ke la soveta interveno en la Dua Mondmilito estis ŝlosila por la supervivado de la liberala demokratio en la nomita "libera mondo"; same kiel, en la posta periodo, la konkurenco inter la soveta kaj la okcidenta blokoj (el kiuj tiu lasta estis ĉiam dominanta) estis same ŝlosila por la propra memdifino de la ideologiaj valoroj, la politikaj strukturoj kaj la soci-ekonomia situacio de tiu lasta, kaj de ties tutmonda trudado (Historio de la 20a jarcento, op. cit.)
  8. La koncepto identeco, multsignifa, estas unu el la plej fekundaj en ajna tipo de sciencoj, inklude la sociajn sciencojn. AS Waterman, Identity Formation: Discovery or Creation? The Journal of Early Adolescence, 1984; Carol Hanisch, "The Personal is Political," en Shulamith Firestone, The Dialectic of Sex. New York: Farrar, Straus and Giroux, 2003 (unua pub. 1970). ISBN 978-0-641-71168-8 kaj aliaj fontoj cititaj en (Formado de identeco) kaj en (Identeca politiko).
  9. Vere Claiborne Chappell, The Cambridge Companion to Locke. Cambridge University Press, 1994. 343 pp. ISBN 0-521-38772-8 ; Harold W. Noonan, Personal Identity. Routledge, 2003. 296 pages. ISBN 0-415-27315-3 ; Daniel Dennett, Where am I? ; Derek Parfit, Reasons and Persons, part 3. ; Bernard Williams, The Self and the Future, Philosophical Review 79. ; John Locke, Of Ideas of Identity and Diversity (bibliografio de la artikolo en la angla vikio).
  10. Globalization and Autonomy Glossary Entry; Collective Identity and Expressive Forms; What a Mighty Power We Can Be Arkivita la 8an de aprilo 2009 en la Wayback Machine.; Perception of the minority's collective identity and voting behavior: The case of the Palestinians in Israel; references in social pychology, Arkivita la 7an de junio 2011 en la Wayback Machine.; Former Concentration Camps and the Politics of Identity in West Germany, 1945-1995 (eksteraj ligiloj de la artikolo en la angla vikio). Benedict Anderson (1983) Imagined Communities. Reflections on the Origin and Spread of Nationalism. London: Verso. Vidu ankaŭ la fontoj en la bibliografio de la artikolo en la angla vikio. Roccas, S. & Brewer M. B. (2002). Social identity complexity. Personality and Social Pscyhology Review, 6, 88 - 106; Tajfel, H. & Turner, J. C. (1986). The social identity theory of intergroup behavior. In S. Worchel & W. G. Austin (Eld.) Psychology of intergroup relations (2a eld., 7 - 24). Chicago, IL: Nelson Hall. (bibliografio de la artikolo en la angla vikio).
  11. William G. Roy (Septembro 2002). «Aesthetic Identity, Race, and American Folk Music». Qualitative Sociology (Springer) 25 (3): 459-469. ISSN 1573-7837.
  12. Sandhusen, Richard L. (2000) Marketing pp. 218 kaj poste, bibliografio citita en de la angla vikio. La studo de konsumo kaj de ties ekonomiaj kaj sociaj faktoroj kondukis al diversaj konsideroj, kiuj inkludas la plinovigajn perspektivojn pri la socia konduto kiuj estas baze de tre ĵusaj fakoj, kiel la nomitaj ekonomifiziko kaj neŭroekonomiko. Philip Ball (2008) Masa crítica. Cambio, caos y complejidad Turner ISBN 978-84-7506-651-6; kaj Tim Harford (2008) El economista camuflado: La economía de las pequeñas cosas Booket ISBN 978-84-8460-536-2.

BibliografioRedakti

  • Hobsbawm, Eric J. (1987). Las Revoluciones Burguesas (The Age of Revolution. Europe 1789-1848). Barcelona: Labor. ISBN 84-335-2978-1.
  • Hobsbawm, Eric J. (1987). La Era del capitalismo (The Age of Capital 1848-1875). Barcelona: Labor. ISBN 84-335-2983-8.
  • Hobsbawm, Eric J. (1989). La Era del Imperio (The Age of Empire 1875-1914). Barcelona: Labor. ISBN 84-335-9298-X.
  • Hobsbawm, Eric J. (1995). Historia del Siglo XX (The Age of Extremes. The short twentieth century 1914-1991). Barcelona: Crítica. ISBN 84-7423-712-2.
  • Fernández, Antonio (1981), Historia del mundo contemporáneo, Barcelona: Vicéns Vives ISBN 84-316-1774-8
  • Artola, Miguel kaj Pérez Ledesma, Manuel, Historia del mundo contemporáneo, Madrid, Anaya, ISBN 84-207-3052-1