Nevidebla mano

Ekonomia koncepto popularigita de Adam Smith

Adam Smith en sia verko La riĉo de nacioj notis la gravan principon de kapitalismo — individuo agas por sia propra bono, sed li ne suspektas, ke li agas por bono de tuta socio. Oni diras, ke tio estas rezulto de ago de nevidebla mano. Do, Adam Smith pensis, ke enmiksiĝo de ŝtato estas senbezona kaj nur difektas principojn de la libera merkato.

Adam Smith

En la fako de ekonomiko, la principoj de la klasika liberalismo estis superitaj en la Nuntempa epoko (Novklasika ekonomika skolo, Kejnsisma ekonomiko -helpo al konsumo kaj publika investado por kontraŭi la malkapablon de la libera merkato por reagi al la krizo de 1929- aŭ Ludoteorio -nome strategioj de kunlaborado kontraŭ la individuismo de la "nevidebla mano"-).