Socia malegaleco okazas kiam la rimedoj en difinita socio estas distribuitaj malegalece, tipe pere de normoj de distribuado, kiuj generas specifajn modelojn laŭlonge de linioj de socie difinitaj kategorioj de personoj.

Ĝenerala priskribo redakti

Ekonomia malegaleco, kutime priskribita sur la bazo de malegaleca distribuado de la rento aŭ la riĉeco, estas ofte studita tipo de socia malegaleco. Kvankam la fakoj de ekonomiko kaj sociologio ĝenerale uzas diferencajn teoriajn alproksimiĝojn por ekzameni kaj klarigi ekonomian malegalecon, ambaŭ kampoj estas aktive implikitaj en la esplorado de tiu malegaleco. Tamen, sociaj kaj naturaj rimedoj krom aliaj disde pure ekonomiaj rimedoj estas ankaŭ malegalece distribuita en plej socioj kaj povas kontribui al la socia statuso. Normoj de distribuado povas ankaŭ tuŝi la distribuadon de rajtoj kaj privilegioj, socia potenco, aliro al publikaj disponeblaĵoj kiaj edukadojura sistemo, taŭga loĝeblo, transporteblo, moneblo kaj financaj servoj kiaj bankado kaj aliaj sociaj havaĵoj kaj servoj.[1]

Kvankam multaj socioj tutmonde tenas ke ties rimedoj estas distribuataj sur la bazo de merito, esplorado montras ke la distribuado de rimedoj ofte sekvas apartigojn kiuj distingas diferencajn sociajn kategoriojn de personojn sur la bazo de aliaj socie difinitaj karakteroj. Por ekzemplo, socia malegaleco estas ligita al rasa malegaleco, seksa malegaleco, kaj etna malegaleco same kiel al aliaj statusaj karakteroj kaj tiuj formoj povas esti rilataj al korupado.[2]

Usono redakti

Ĝenerala malegaleco redakti

En 2020 rilatumo inter la plej riĉa 0,1% de la usona loĝantaro kaj 90% de la plej malriĉa, atingis la nivelon de la Orumita Epoko. Usonano el la supera 0,1% enspezas 196-oble pli ol lia averaĝa samlandano el la malsupra 90%. Ekde 1979 la antaŭimposta enspezo de 1% de la supraj usonaj familioj kreskis sepoble pli rapide ol enspezoj de 20% de la malsupraj usonanoj. Dume en 1979-2018 la pohora laborpago kreskis je nur 24%, dum la produktiveco altiĝis je 134%[3].

Du trionojn el 1% de la plej riĉaj usonanoj konsistigas manaĝeroj (angle. Diferenco de la enspezoj inter la averaĝaj laboristo kaj manaĝero sepoble kreskis ekde 1980. En 2018 manaĝeroj de 500 firmaoj el la rangolisto S&P enspezis 287-oble pli ol la averaĝa usona laboristo (en 1980 la diferenco estis nur 42-obla). 50 grandaj kompanioj raportis samjare pri diferenco pli ol milobla. Se en 1968 supraj 20% de la usonanoj ricevis 43% de ĉiuj enspezoj, do nun ili kaptas jam 52%. Ĉe tio parto de la plej supraj 5% kreskis de 16% ĝis 23% de la sumaj enspezoj[3].

Tion spegulas distribuado de riĉaĵoj. En 1989 la plej riĉaj 5% posedis averaĝe 114-oble pli ol 20% el la dua de malsupre grupo. En 2016 tiu misproporcio, jam ŝoka, profundiĝis ĝis 248-obla diferenco. Oni eĉ ne konsideras ĉi tie la plej malsuprajn 20%, ĉar iliaj posedaĵoj estas nulaj aŭ eĉ negativaj, do nekalkuleblaj. Nek la granda recesio, komenciĝinta en 2007, nek la kronvirusa pandemio, eksplodinta en 2019, haltigis la riĉiĝon de la elito. De 2007 ĝis 2016 la mediana riĉaĵo de la supraj 20% kreskis je 13% dum tiu de la malsupraj grupoj malkreskis je almenaŭ 20% (en la dua de malsupre grupo — je 39%)[3].

La kvanto de la mezklasaj usonaj familioj falis de 61% en 1971 ĝis 51% en 2019 dum la kvanto de la riĉuloj kreskis de 14% ĝis 20% kaj la kvanto de la malriĉuloj altiĝis de 25% ĝis 29%. Sume 40% de la loĝantaro (140 milionoj da homoj) vivas en malriĉeco aŭ rande de ĝi[3].

La sociaj liftoj, kiuj garantiis la socian moveblecon, premiante la laboremon kaj intelekton kaj punante la mallaboremon kaj stultecon, ne plu funkcias. La enspezoj de la ordinaraj homoj stagnas, dum tiuj de la elituloj altiĝas fulmrapide kaj konsistas plejparte jam ne el salajroj, sed el dividendoj kaj aliaj rentoj, do ne estas ligitaj al ilia efektiva laboro kaj diligento. La riĉuloj preskaŭ aŭtomate iĝas ĉiam pli riĉaj, dum la malriĉuloj glitas malsupren[3].

La Gini-koeficiento rilate Usonon en 2017 egalis al 0,434, kio estas la plej alta malegalec-nivelo en la grupo G7 (Francio havas 0,326, Britio —– 0,392)[3].

Rasa malegaleco redakti

Dum la kronvirusa epidemio, eksplodinta en 2019, la morteco inter la usonaj nigruloj estas 2,5-oble pli alta ol inter la blankuloj — 62 por 100 mil kontraŭ 26. Tion kaŭzis malpli bona sano (pli oftaj diabeto, trodikeco, alta sangopremo, droga dependeco, alkoholismo ktp), nealireblo al sanservo (pro manko aŭ limigiteco de sanasekuro), manko de ebleco labori distance[3].

Senlaboreco inter la nigruloj en decembro 2019 konsistigis 5,9%, do estis preskaŭ duoble pli alta ol ĉe la blankuloj (3,2%). En aŭgusto 2020 laboron ne havis jam 13,0% de la nigruloj kaj 7,3% de la blankuloj[3].

La mediana blankulo gajnas je 28% pli ol la nigrulo. En 1970-2018 la diferenco en mediana jara enspezo de la blankula kaj nigrula familioj kreskis de 23 800 ĝis 33 000 dolaroj (konsiderante la inflacian korekton). En 2018 la mediana nigrula familio havis nur 61% de la enspezo de la mediana blankula familio. Tio povas esti konsiderata certa progreso kompare al 56% en 1970, sed estas videbla malprogeso kompare al 63% en 2007[3].

Informoj de la Nacia Centro pri Eduka Statistiko montras, ke la nigruloj plejparte plu pagas sian edukadon proprapoŝe kaj oferas tiucele pli grandan parton de siaj magraj enspezoj, trafante ŝuldokaptilon. Averaĝa nigrulo-bakalaŭro (Bachelor degree) havas studentan ŝuldon je 13% kaj la postbakalaŭro (Associate degree) — je 26% pli grandan ol lia blankula kolego. Se tio estas nigrulino, ŝi kutime devas preni eĉ pli grandan ŝuldon — averaĝe 30 mil 400 dolarojn dum blankulino kutime ŝuldas 22 mil 000 kaj blankulo — nur 19 mil 500. Sed eĉ post la studado nigrulo-bakalaŭro enspezas je 27% kaj postbakalaŭro — je 14% malpli ol iliaj blankulaj kolegoj. Do ili devas kovri pli grandan studentan ŝuldon per siaj malpli grandaj enspezoj[3].

La mediana nigrula familio en Usono havas posedaĵojn (domo, aŭtoj, mono en bankoj ktp) je 3 mil 500 dolaroj, kio estas nuraj 2% de la posedaĵoj de la mediana blankula familio (147 mil dolaroj). En 2016 nur 44% de la nigrulaj familioj posedis domon — kontraste al 72% de la blankuloj. En 1983-2016 la kvanto de la nigrulaj familioj kun nulaj aŭ negativaj posedaĵoj kreskis de 8,5% ĝis 37%. Tio signifas, ke triono da usonaj nigruloj posedas nenion aŭ iliaj ŝuldoj estas pli grandaj ol iliaj posedaĵoj[3].

La usonaj nigruloj estas 2,6-oble pli ofte arestataj, ĉar ili oble pli ofte faras krimojn, inkluzive gravajn. En 2018 nigruloj, kiuj konsistigas nurajn 13,4% de la usona loĝantaro, respondecis pri 52,4% de la murdoj. 89% de iliaj viktimoj ankaŭ estis nigruloj[3].

Referencoj redakti

  1. Sernau, Scott. (2013) Social Inequality in a Global Age (4th edition). Thousand Oaks, CA: Sage. ISBN 978-1452205403.
  2. "Wealth gap: A guide to what it is, why it matters", AP News, 27a de Januaro, 2014. Kontrolita 27a de Januaro, 2014.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 Stanislavo Belov (2020-11-27) Lukto por egaleco, aŭ Bombonoj kaj mono (esperante). La Ondo de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2020-11-28. Alirita 2020-11-28.

Literaturo redakti

  • Abel, T (2008). "Cultural capital and social inequality in health". Journal of Epidemiology and Community Health 62 (7): e13. doi:10.1136/jech.2007.066159.
  • Acker, Joan (1990). "Hierarchies, jobs, bodies: a theory of gendered organizations". Gender and Society 4: 139–58. doi:10.1177/089124390004002002.
  • Bourdieu, Pierre. 1996.The State Nobility: Elite Schools in the Field of Power, translated by Lauretta C. Clough. Stanford: Stanford University Press.
  • Brennan, S (2009). "Feminist Ethics and Everyday Inequalities". Hypatia 24 (1): 141–159. doi:10.1111/j.1527-2001.2009.00011.x.
  • Brenner, N (2010). "Variegated neoliberalization: geographies, modalities, pathways". Global networks 10 (2): 182–222. doi:10.1111/j.1471-0374.2009.00277.x.
  • Coburn, D (2004). "Beyond the income inequality hypothesis: class, neo-liberalism, and health inequalities". Social Science & Medicine 58 (1): 41–56. doi:10.1016/s0277-9536(03)00159-x.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti