Mario Vargas Llosa

Jorge Mario Pedro VARGAS LLOSA, konata kiel Mario VARGAS LLOSA [elp. Marjo Bargas Ljosa] (naskiĝis la 28-an de marto 1936 en Arequipa) estas perua kaj hispana (ekde 1993) verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto. Li estas laŭreato de Nobel-premio pri literaturo de la jaro 2010.

Mario Vargas Llosa
Nobel-premiito
Persona informo
Mario Vargas Llosa
Naskonomo Jorge Mario Pedro Vargas Llosa
Naskiĝo 28-an de marto 1936 (1936-03-28) (87-jaraĝa)
en Arekipo,  Peruo
Religio agnostikismo vd
Lingvoj hispanafrancaangla vd
Loĝloko ArekipoCochabambaPjuroLimoParizoMadrido vd
Ŝtataneco HispanioPeruoDomingo vd
Alma mater Ĉefa Nacia Universitato de San MarcosKomplutensa Universitato de Madrido • Leoncio Prado Military Academy • Colegio La Salle • Q5777167 vd
Partio Liberty Movement vd
Subskribo Mario Vargas Llosa
Familio
Patro Ernesto Vargas Maldonado vd
Patrino Dora Llosa Ureta vd
Edz(in)o Julia Urquidi Illanes • Patricia Llosa Urquidi vd
Amkunulo Isabel Preysler vd
Infanoj Álvaro Vargas Llosa • Morgana Vargas Llosa vd
Parencoj Luis Llosa vd
Profesio
Okupo romanisto • dramaturgo • politikistoĵurnalisto • eseisto • literaturkritikisto • universitata instruisto • prozisto • dramaturgofilozofopublikigistoverkistofilmreĝisoroscenaristo vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva en MadridoParizoLimoLondonoKembriĝo vd
Aktiva dum 1959– vd
Doktoreca konsilisto Alonso Zamora Vicente vd
Verkado
Verkoj The Time of the Hero ❦
The Green House ❦
Conversation in the Cathedral vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vargas Llosa naskiĝis en Peruo, en mezklasa familio de Arequipa, kaj studis en Hispanio.

Baldaŭ konata tutmonde, li verkas en la hispana lingvo, ĉefe romanojn, sed ankaŭ elstaras liaj artikoloj kaj eseoj, ne nur beletraj sed ankaŭ politikaj, pri kiuj estas konata lia paso el maldekstremaj opinioj al la defendo de la novliberalismo.

Li famiĝis internacie en la 1970-aj jaroj danke al la eldona fenomeno konata kiel "boom" en Hispanio kaj en la tuta Eŭropo, per kio oni disvastigis la verkojn de tiamaj hispanamerikaj verkistoj (romanistoj kaj rakontistoj ĉefe) kiel Gabriel García Márquez, Julio Cortázar kaj aliaj, kune kun Mario Vargas Llosa.

Li estis kandidato al la prezidanteco de Peruo en 1990, sed perdis fronte al la tiam nekonata Alberto Fujimori. Jam tiam en tiu epoko li pasigis longajn loĝadojn kaj en Britio kaj en Hispanio, anstataŭ en Peruo. Pli kaj pli li iĝis pli dekstrema. Lastatempe, post ekregistaro de maldekstrema Pedro Castillo en Peruo kaj de Pedro Sánchez en Hispanio, kelkaj asertoj liaj iomete skandalis kiel eĉ kontraŭdemokrataj: "Latinamerikanoj eliros el krizo nur kiam ili malkovros, ke ili malbone voĉdonis. Gravo en baloto ne estas libero en elekto, sed bone voĉdoni".[1]

Premioj redakti

Verkoj redakti

  • Los jefes (La ĉefoj) (1959)
  • La ciudad y los perros (La urbo kaj la hundoj) (1963)
  • La casa verde (La verda domo)) (1965).
  • Conversación en La Catedral (Interparolo en la katedralo) (1969)
  • Pantaleón y las visitadoras (Pantaleono kaj la vizitulinoj) (1973)
  • La tía Julia y el escribidor (Onklino Julia kaj la skribisto) (1977)
  • La guerra del fin del mundo (La milito de la mondfino) (1981)
  • Lituma en los Andes (Lituma en la Andoj) (1993).
  • Los cuadernos de don Rigoberto (La kajeroj de sinjoro Rigoberto) (1997)
  • La fiesta del chivo (La festo de la kaprido) (2000)
  • El paraíso en la otra esquina (La paradiso aliangulen) (2003) - pri la historio de Paul Gauguin kaj Flora Tristán.
  • La tentación de lo imposible (La tento de l' neeblo) (2004)

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti