Lituma en los Andes

Romano de Mario Vargas Llosa

Lituma en los Andes (Lituma en Andoj) estas romano de 1993, publikigita de la eldonejo Planeta, de la perua Nobel-premiito pri literaturo nome Mario Vargas Llosa.​

Lituma en los Andes
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mario Vargas Llosa
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1-a de februaro 1993
Honorigoj Premio Planeta
vdr

La libro ricevis la premion Planeta de 1993.

La intrigo sekvas la rolulo Lituma, kiu aperas diverse ankaŭ en aliaj romanoj de Mario Vargas Llosa (nome La casa verde, ¿Quién mató a Palomino Molero?, El héroe discreto, krom en la teatraĵo La Chunga).

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lituma, policano de la Guardia Civil, el la marborda regiono Pjuro, en nordokcidenta Peruo, estas sendita al Naccos, en la centranda Regiono Junino, kies ĉefurbo estas Huancayo, kie laboras kun la juna gvardiano Tomás Carreño, nome "Tomasito" aŭ "Carreñito", de Sicuani, en la montara regiono de Kusko. Ambaŭ devas esplori la malaperon de tri homoj ĉe konstruado de ŝoseo, nome fremduloj inter la indianaj laboristoj: juna Pedrito Tinoco de Abancay estas muta kaj iom mensmalforta paŝtisto, kaj Casimiro Huarcaya estas albino. Fine, don Medardo Llantac, vicguberniestro de Andamarca, kiu kiel laborestro, kaŝas sin el teroristoj de Sendero Luminoso sub falsa nomo de Demetrio Chanca. ​

Ankaŭ la du policanoj timas pro ebla nokta alveno de teroristoj, sed ili nevenas spite la fakton ke oni parolas en la manĝejo de la laboristoj pri kelkaj masakroj. Lituma timas ĉefe pri Pedrito, kiu estis survivinto de atako de teroristoj en altaĵo de la Pampa Galeras, kaj estas tre utila en la policejo.

Dum la esplorado, Lituma koncentriĝas dekomence en la getrinkejestroj, supozeble responsaj pri incito al indianoj. Adriana kaj ŝia edzo Dionisio prifajfas la policanoj kaj ripetas, ke malantaŭ ĉiu malfacilaĵo, malantaŭ ĉiu problemo, estas la diaĵo de la montaro. En la dua duono de la romano, Lituma survivas bonsorte el terglito kiu fakte detruas la laboron de la ŝosekonstruistoj. Plej probable la superulo ne kredos la terura trovo de la esplorado de Lituma, bazita nur sur deklaroj kaj ne sur veraj pruvoj: Dionisio kaj Adriana, estus incitintaj la laboristoj al kanibalismo kaj la restaĵojn de la tri viktimoj oni forĵetis al abandonita minputo.​ La celo de la la partoprenantoj estus eviti katastrofojn kiel terglitoj kaj aliaj akcidentoj, pacigante la spiritojn de la montoj kaj la demonojn de la minoj. Krome ili volis nemalamikiĝi kun teroristoj.

Lituma estas ascendita al serĝento for en ĝangala Santa María de Nieva, dum la ĝendarmo Tomás Carreño pli bonsorte estas sendita al Pjuro, naskurbo de sia amata edzino Mercedes.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti