Eric Hobsbawm

brita marksista historiisto kaj verkisto

Eric John Earnest HOBSBAWM (Eric Obstbaum) (naskiĝinta la 9-an de junio 1917 en Aleksandrio, Egiptio, mortis la 1-an de oktobro 2012 en Londono) estis juddevena[1] brita marksisma historiisto kaj verkisto. Li estis dum longa tempo ano de la iama Komunista Partio de Britio kaj de Komunist-Partia Grupo de Historiistoj. Li ankaŭ estis prezidanto de Birkbeck (Universitato de Londono).

Eric Hobsbawm
Eric Hobsbawm.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1917 (1917-06-09)
en Aleksandrio
Morto 1-an de oktobro 2012 (2012-10-01) (95-jara)
en Londono, Anglio, Flag of the United Kingdom.svg Unuiĝinta Reĝlando
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo Highgate
Lingvoj angla lingvogermana lingvofranca lingvoitala lingvohispana lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater King's College • St Marylebone Grammar School
Familio
Infanoj Julia Hobsbawm • Andy Hobsbawm
Okupo
Okupo verkisto • ekonomia historiisto • socihistoristo • universitata profesoro • muzika ĵurnalisto
Verkoj The Age of Revolution: Europe 1789–1848
Banditoj
The Age of Capital: 1848–1875
The Age of Extremes: A History of the World, 1914–1991
Information icon.svg
vdr

Unu el la temoj, pri kiu interesiĝas Hobsbawm estas la disvolviĝo de tradicioj. Li studis pri sociaj konstruiĝoj de tradicioj en kuntekste de nacio-ŝtato. Li argumentis, ke multaj tradicioj estas kreitaj de naciaj elitoj por pravigi la ekziston kaj gravecon de siaj naciaj ŝtatoj.

PoliglotoRedakti

Li estis poligloto kaj parolis la hebrean, anglan, germanan, francan, hispanan kaj italan kaj ankaŭ komprenis la nederlandan, portugalan kaj katalunan.

Ĉefaj verkojRedakti

  • The Jazz Scene (1959)
  • The Age of Revolution: Europe 1789-1848 (1962)
  • The Age of Capital: 1848-1875 (1975)
  • The Invention of Tradition (1983)
  • The Age of Empire: 1875–1914 (1990)
  • The Age of Extremes: the short twentieth century, 1914–1991 (1994)
  • Globalisation, Democracy and Terrorism (2007)
  • Fractured Times: Culture and Society in the 20th Century (2013)

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. (en) William Grimes, Eric J. Hobsbawm, Marxist Historian, Dies at 95, The New York Times, la 1-an de oktobro 2012