Georgo Hartmano (1489-1564) estis germana humanisto, inĝeniero, elpensisto, fabrikanto de instrumentoj kaj astronomo. Li dediĉis siajn esplorojn al la magneta deklinacio kies proponoj atingis bonajn proksimumaĵojn en diversaj lokoj (Nurenbergo kaj Romo). Oni kreditas al li diversajn matematikajn instrumentojn tre bonkvalitajn samkiel pluraj tipoj da sunhorloĝoj, astrolaboj[1], tergloboj, armilsferoj kaj astronomaj kompendioj, krom ankaŭ militilaro tiel kiel kanonmezuriloj[2].

Georgius Hartmannus
(1489-1564)
Ksilografio presita en 1529, en Nurenbergo, elpensita de Georgo Hartmano, kiu funkcias kiel sunhorloĝo.
Ksilografio presita en 1529, en Nurenbergo, elpensita de Georgo Hartmano, kiu funkcias kiel sunhorloĝo.
Persona informo
Georg Hartmann
Naskiĝo 9-a de februaro1489
en Eggolsheim, apud Forchheim,  Germanio
Morto 9-a de aprilo 1564
en Nurenbergo,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kolonjo
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • instrumentofaristo • terfizikisto • pastro • humanisto • inventisto vd
Laborkampo matematikohumanismotekniko vd
Aktiva en Nurenbergo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Unu el la kvar bronzaj astrolaboj konstruita de Hartmano kaj siaj metiistoj en 1537.

Li studis teologion kaj matematikon tre eble kun Henriko Glareano (1488-1563) kaj Melanktono (1497-1560). Post vojaĝi tra Italio li establiĝis en Nurenbergo kiel mekanikisto en 1518. Tie li konstruis multajn astronomiajn instrumentojn. Pli malfrue li fariĝis vikario en la Preĝejo de Sankta Sebaldo en Nurenbergo. Li publikigis sennombrajn dokumentojn pri astrologiaj temoj.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Brita Muzeo. Arkivita el la originalo je 2016-12-20. Alirita 2016-12-17.
  2. Regiomontanus: His Life and Work, E. Zinner,E. Brown