Magneta deklinacio

la angulo inter la geografia nordo kaj la magneta nordo

Magneta deklinacio (aŭ en aviado: magneta devio) estas la devio de la kompasa nadlo de la geografia nordo. Ĝi estas mezurebla ĉie sur la tera surfaco (pozitiva, se magnetpoluso estas oriente, negativa, se okcidente de la vera nordo) kaj ĝi varias laŭ tempo. Ligante punktojn de sama deklinacio oni ricevas izogonajn liniojn, la nul-izogono (kun valoro 0°) estas la agona linio.

Skemo: pozitiva magneta deklinacio.
Ŝanĝiĝo de la deklinacio, 1590 ĝis 1990 (izogonmapoj)

Dum la geografia norda poluso estas difinita per la rotacia akso de la tero, la magneta "norda" poluso (kiu fakte laŭ sia magneteco estas S-poluso, vidu: kompaso) estas punkto en la norda hemisfero kie la magnetkampaj linioj vertikalas. Tiu punkto momente distancas ĉirkaŭ 1.800 km de la geografia nordpoluso kaj ŝanĝas sian situon ĉiujare je ĉirkaŭ 40 km.

La kaŭzo por la magneta deklinacio estas ĉefe la klineco de la tera magnetkampo al la reto de geografiaj koordinatoj kaj ĝiaj perturboj (nereguleco) per ekzemple tavoloj de fer-erco kaj magnetito en la terkrusto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti