Sebastian Münster
Sebastian MÜNSTER (naskiĝis en 1488, mortis en 1552) estis germana geografo, kosmografo kaj klerulo pri la hebrea lingvo.
Sebastian Münster | ||
---|---|---|
rektoro de la Universitato de Bazelo | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Sebastian Münster | ||
Naskiĝo | 20-an de januaro 1488 en Nieder-Ingelheim, Ingelheim, ![]() | |
Morto | 26-an de majo 1552 (64-jara) en Bazelo, ![]() | |
Mortis pro | pesto [#] | |
Religio | luteranismo [#] | |
Lingvoj | germana • latina [#] | |
Ŝtataneco | Germanio • Svislando [#] | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno [#] | |
Profesio | ||
Okupo | kartografo • verkisto • tradukisto • universitata profesoro • cosmographer • hebreisto • matematikisto • teologo • eldonisto [#] | |
Laborkampo | geografio [#] | |
Aktiva en | Bazelo • Heidelberg [#] | |
Doktoreca konsilisto | Johano Stoflero [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Cosmographia [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en Ingelheim, apud Mainz. Li estis nomumita en la universitato de Bazelo en 1527. Kiel instruito pri la hebrea lingvo, li eldonis hebrean Biblion, akompanate de latina traduko.
Lia ĉefa majstroverko, Cosmographia (1544), estas la plej frua germanlingva priskribo de la konita mondo. Ĝi spertis multajn eldonojn en variaj lingvoj, inkluzive de la latina, la franca (tradukita de François de Belleforest), la itala, la angla kaj eĉ la ĉeĥa. La lasta germana eldono eldoniĝis en 1628, multe da jaroj post lia morto. La Cosmographia estis unu el la plej sukcesaj kaj popularaj libroj de la 16-a jarcento. Ĝi spertis 24 eldonojn dum 100 jaroj. Tia sukceso parte rezultas el la belegaj gravuraĵoj de la verko, fare de pluraj artistoj kiel Urs Graf, Hans Rudolph Manuel Deutsch kaj David Kandel. Tio grandege kontribuis al la disvolviĝo de geografio en 16-a jarcenta Eŭropo.
En 1540, Münster publikigis latinan eldonon de la Geographia de Ptolemeo, kune kun bildoj. La eldono de 1550 enhavas urbojn, portretojn kaj kostumojn.
Münster cetere verkis la vortaron Dictionarium trilingue en la latina, la greka kaj la hebrea. Li desegnis Mappa Europae (mapon de Eŭropo) en 1536. Li mortis en Bazelo.