Kosmografio

scienco bildigi la observeblan universon
(Alidirektita el Kosmografo)

La termino kosmografio havas du apartajn signifojn: tradicie ĝi estis la protoscienco de kartografado aŭ mapado de la ĝeneralaj trajtoj de la kosmo, ĉielo kaj Tero; pli lastatempe, ĝi estis uzata por priskribi la daŭran klopodon determini la grandskalajn ecojn de la observebla universo.

logaritma bildigo de la observebla universo
la verkaĵo "Mirindaĵoj de la Kreado kaj Unikeco de la Ekzisto"

Tradicia uzo redakti

La verkaĵo "Mirindaĵoj de la Kreado kaj Unikeco de la Ekzisto" de la persa sciencisto Zakarija al-Kazvini el la 14-a jarcento estas konsiderata kiel frua verko de kosmografio. Tradicia hinduismo, budhisma kaj ĝainisma kosmografio skemas universon centritan sje ur Monto Meru ĉirkaŭita de riveroj, kontinentoj kaj maroj. Ĉi tiuj kosmografioj klarigas, ke la universo estas plurfoje kreita kaj detruita dum tempocikloj de grandegaj longoj.

En 1551, Martín Cortés de Albacar, el Zaragozo, Hispanio, publikigis la verkaĵon Breve compendio de la esfera y del arte de navegar ("Mallonga kompendio de la sfero kaj la arto de navigado"). Tradukita interalie en la anglan kaj represita plurfoje, la laboro estis de granda influo en Britio dum multaj jaroj. Li proponis sferajn diagramojn kaj menciis magnetan devion kaj la ekziston de magnetaj polusoj.

La 1652, la libro Cosmographie de Peter Heylin (pligrandigita de lia Microcosmos de 1621) estis unu el la plej fruaj provoj priskribi la tutan mondon en la angla, estante la unua konata priskribo de Aŭstralio kaj inter la unuaj el Kalifornio. La libro havas 4 sekciojn, ekzamenante la geografion, politikon kaj kulturojn de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko, kun aldono pri Terra australis incognita (la Nekonata Sudlando), kaj etendiĝanta al Utopio, Feolando (en la nordĝermana mitologio nomata Álfheimr, "hejmo de la elfoj"), kaj la "Lando de Kavalireco".

En 1659, Thomas Porter publikigis pli malgrandan, sed ampleksan Komplendan Priskribon de la Tuta Mondo, kiu ankaŭ inkludis kronologion de mondaj okazaĵoj ekde la Genezo. Ĉi tiuj ĉiuj estis parto de grava tendenco en la eŭropa Renesanco esplori (kaj eble kompreni) la konatan mondon.

Vidu ankaŭ redakti