Zakarija al-Kazvini
persa kosmografo kaj geografiisto de araba deveno
Zakarija al-Kazvini, laŭ la latinliterigo de la araba alfabeto laŭ sistemo DMG Zakariyā 'Al-Qazwīnī, plena nomo laŭ tie latinliterigo Abū Yaḥyā Zakariyā'mbn Muḥamad Ibn Maḥmūd al-Qazwīnī, arabe أبو يحيى زكرياء بن محمد بن محمود القزويني, naskiĝinta en 1203 en Kazvino (Irano) kaj mortinta en 1283 (80-jara) en Bagdado, estis persa kosmografo, matematikisto, zoologo, geografo kaj kuracisto de araba deveno.
Zakarija al-Kazvini | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1203 en en Kazvino (Irano) |
Morto | en 1283 (80-jara) en Bagdado |
Lingvoj | araba |
Okupo | |
Okupo | historiisto geografo natursciencisto zoologo matematikisto juĝisto ![]() |
Verkoj | ʿAjā'ib al-makhlūqāt wa gharā'ib al-mawjūdāt Āthār al-Bilād wa-Akhbār al-ʻIbād |
Li apartenis al familio de juristoj origine devenantaj de Anas bin Malik (kunulo de la profeto Mohamedo) kiu estis bone establita en Kazvino longe antaŭ ol al-Kazvini naskiĝis.
Lia plej fama laboro estas la verkaĵo "Mirindaĵoj de la Kreado kaj Unikeco de la Ekzisto" (arabe عجائب المخلوقات وغرائب الموجودات), pionira laboro en kosmografio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f7/Ajayeb_al-Makhluqat_va_Gharayeb_al-Mowjudat_%28Wonders_of_Creation_and_Oddities_of_What_Exists%29%2C_by_Zakariya_Qazvini%2C_Iran%2C_16th_century_AD%2C_ink%2C_watercoulour_-_Aga_Khan_Museum_-_Toronto%2C_Canada_-_DSC06862.jpg/400px-thumbnail.jpg)
la verkaĵo "Mirindaĵoj de la Kreado kaj Unikeco de la Ekzisto"