DIN 31635 estas normigo de Deutsches Institut für Normung (DIN) por la transliterumado de la araba alfabeto adoptita en 1982. Ĝi estas bazita sur la reguloj de Deutsche Morgenländische Gesellschaft (DMG) modifitaj de la Internacia Orientalista Kongreso 1935 en Romo, kaj taŭgas precipe por la araba, otomana-turka, persa, kurda, urdua kaj paŝtuna. La plej gravaj diferencoj el la anglalingva-bazitaj sistemoj temas pri j, ĉar ĝi taŭgas por /dʒ/ en la angla-parolanta mondo kaj por /j/ en la german-parolanta mondo kaj la tuta foresto de dugrafoj kiaj th, dh, kh, gh, sh. Ties akcepto dependas malpli el sia oficiala statuso ol el sia eleganteco (unu signo por ĉiu araba litero) kaj el la Geschichte der arabischen Literatur manuskripta katalogo de Carl Brockelmann kaj la vortaro de Hans Wehr. Nuntempe ĝi estas uzata en plej german-lingvaj publikaĵoj de arabaj kaj islamaj studoj, kaj ankaŭ por esperantlingvaj publikaĵoj taŭgas pli ol iu ajn alia latinliteriga sistemo de la araba, kvankam ĝi uzas la latinajn literojn q, w kaj y neekzistantaj en normalaj esperantaj tekstoj, kaj iuj aliajn diakritajn literojn.

La literoj de la araba alfabeto redakti

En moderna standarda araba fonologio
izolite komence interne fine nomo transskribo laŭ
DIN/ALA-LC
sono Esperanta
proksimumo
ء أ, آ, إ, ؤ, ئ hamzah ʾ / ʼ /ʔ/
ا ـا álif ā /aː/ a
ب بـ ـبـ ـب bāʾ b /b/ b
ت تـ ـتـ ـت tāʾ t /t/ t
ث ثـ ـثـ ـث ṯāʾ ṯ / th /θ/ t~s
ج جـ ـجـ ـج ǧīm ǧ / j [d͡ʒ]~[ɡ]~[ʒ] g / ĵ / ĝ
ح حـ ـحـ ـح ḥāʾ /ħ/ h~ĥ
خ خـ ـخـ ـخ ḫāʾ ḫ / kh /x/ ĥ
د ـد dāl d /d/ d
ذ ـذ ḏāl ḏ / dh /ð/ d~z
ر ـر rāʾ r /r/ r
ز ـز zayn/zāy z /z/ z
س سـ ـسـ ـس sīn s /s/ s
ش شـ ـشـ ـش šīn š / sh /ʃ/ ŝ
ص صـ ـصـ ـص ṣād /sˁ/ s
ض ضـ ـضـ ـض ḍād /dˁ/ d
ط طـ ـطـ ـط ṭāʾ /tˁ/ t
ظ ظـ ـظـ ـظ ẓāʾ [zˁ]~[ðˁ] z
ع عـ ـعـ ـع ʿayn ʿ / ʻ /ʕ/
غ غـ ـغـ ـغ ġayn ġ / gh /ɣ/ g
ف فـ ـفـ ـف fāʾ f /f/ f
ق قـ ـقـ ـق qāf q /q/ k
ك كـ ـكـ ـك kāf k /k/ k
ل لـ ـلـ ـل lām l /l/ l
م مـ ـمـ ـم mīm m /m/ m
ن نـ ـنـ ـن nūn n /n/ n
ه هـ ـهـ ـه hāʾ h /h/ h
و ـو wāw w, ū /w/, /uː/ ŭ / u
ي يـ ـيـ ـي yāʾ y, ī /j/, /iː/ j / i

Referencoj redakti

  • Brockelmann, Carl; Ronkel, Philippus Samuel van (1935). Die Transliteration der arabischen Schrift in ihrer Anwendung auf die Hauptliteratursprachen der islamischen Welt: Denkschrift dem 19. internationalen Orientalistenkongreß in Rom (PDF). Leipzig. Represaĵo (Wiesbaden, 1969) [1] Alirita la 25an de Marto 2017.

Eksteraj ligiloj redakti