Ĥa (araba litero)

litero de la araba alfabeto; reprezentas la sonon ĥ
(Alidirektita el Ḫāʾ)
ḫāʾ
Izolite Fine Interne Komence
خ ـﺦ ـﺨ

La Ḫāʾ (araba تاء, tāʾ) estas la sepa litero de la araba alfabeto. Reprezentas la fonemon /x/.[1] Tiele ĝi reprezentas sonon bruan, frikativon, velaron kaj senvoĉan, simila al tiu de la j en hispana.

En la abjad-numeraloj havas la valoron de 600.[2] Ĝi estas la signo U+062E en Unikodo.

Ĝi ofte respondas al Ĥ en Esperanto: la arabaj vortoj por Ĥartumo kaj ŝejĥo enhavas ĉi tiun literon.

Historio redakti

Ĝi estas unu de la ses literoj de la araba alfabeto kiuj aldoniĝis al la 22 hereditaj de la fenica alfabeto (la aliaj estas ṯāʾ, ḏāl, ḍād, ẓāʾ kaj ġayn) kaj ĝi estas, esence, varianto de la Ḥāʾ.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–29. ISBN 84-7472-017-6.
  2. Corriente, Federico. (1980) “Lección 3.ª: Grafonomía”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 41–51. ISBN 84-7472-017-6.