Yāʾ
litero de la araba alfabeto, respondanta al la Esperanta J aŭ I
yāʾ ø →
| |||
---|---|---|---|
Izolite | Fine | Interne | Komence |
ﻱ | ـﻲ | ـﻴ | ﻳ |
La yāʾ (arabe ﻳﺎء, yāʾ) estas la dudekoka kaj lasta litero de la araba alfabeto. En la klasika araba reprezentas la fonemon /j/ aŭ /i:/.[1] Tiele ĝi reprezentas sonon frikativan, palatalan kaj voĉan.
En la abjad-numeraloj havas la valoron de 10.[2]
Ortografia uzadoRedakti
KIam la yāʾ utilas de tenilo al hamza perdas siajn dus punktojn, kaj eknomiĝas tiu simbolo yāʾ hamza (ئ). Tio okazas kiam la hamza estas antaŭata aŭ sekvata de /i/ aŭ antaŭata de /j/. Ekz.: بِئَر, biʾar, «puto»; أَفْئِدة, ʾafʾida, «koroj»; سُئِل, suʾil, «oni demandis al li»; مِئُون, miʾūn, «centoj»; رَئِس, raʾis, «prezidanto».[2]
ReferencojRedakti
- ↑ Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–2. ISBN 84-7472-017-6.
- ↑ 2,0 2,1 Corriente, Federico. (1980) “Lección 3.ª: Grafonomía”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 41–51. ISBN 84-7472-017-6.