Turka lingvo
La turka lingvo (turke Türkçe aŭ Türk dili) estas la lingvo parolata de turkoj, popolo kiu ĉefe loĝas en Anatolio, duoninsulo inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo (turke: ¨Blanka Maro¨). Ĝi estas la oficiala ŝtata lingvo de Turkio kie oni parolas ekde la Mezepoko, kiam la turkoj devenaj de Centra Azio instaliĝis en Anatolio, kiu tiam estis parto de la Bizanca Imperio.
Turka lingvo | ||
Türkçe | ||
natura lingvo • moderna lingvo • studfako | ||
---|---|---|
Western Oghuz • tjurka lingvaro | ||
Parolata en | Turkio, Bulgario, Kipro, Grekio, Makedonio, Rumanio, (Germanio) | |
Parolantoj | 82 231 620 | |
Skribo | latina alfabeto (plus kelkaj specialaj literoj: ç, ğ, ı, İ, ö, ş, ü) | |
Lingvistika klasifiko | ||
Altaja (diskutata) | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Kipro, Turkio, Bulgario[mankas fonto] (kiel minoritato) | |
Reguligita de | Turka lingvosocieto | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | tr | |
ISO 639-2 | tur | |
ISO 639-3 | tur | |
Glottolog | nucl1301 | |
Angla nomo | Turkish | |
Franca nomo | turc | |
Vikipedio | ||
La plejmulto de turkoj estas turkianoj, sed ekzistas historiaj turkaj komunumoj ankaŭ en Bulgario (kie la lingvo ĝuas ian ŝtatan agnoskon) kaj Kipro (kie ĝi estas oficiala same kiel la greka, krom ke ĝi estas la oficial lingvo de la memproklamita Turka Respubliko Norda Kipro), kaj modernaj komunumoj da turkaj migrintoj en multaj landoj de okcidenta Eŭropo, precipe Germanio, kie ili instaliĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento. En kelkaj balkaniaj zonoj oni parolas varianton konata kiel otomana turka (Osmanlı Türkçesi), kiu montras diferencojn rilate al la turka de Turkio. Inverse kelkaj turkianoj parolas aliajn lingvojn, kiel ekzemple la araba, kaj zazaĝi kaj kurmanĝi (la kurda).
La turka (Türkçe) estas ano de la lingva familio de la tjurka lingvaro kun ĉirkaŭ 200 milionoj da parolantoj en Azio kaj Eŭropo. La geografia etendo de tiu familio ampleksas ekde la okcidento de Ĉinio ĝis Balkanio. Tiu familio formas parton siavice de la branĉo altaja de la iama grupo de ural-altajaj lingvoj. Ĝiaj plej proksimaj parencoj inter tiuj estas la turkmena, tatara kaj azerbajĝana lingvoj.
La turka estas aglutina lingvo, kiel la eŭska aŭ la japana, kaj tiele baziĝas sur sistemo de afiksoj aldoneblaj al la radiko de la vortoj kiuj ebligas esprimi grandan kvanton de signifoj kun malmultaj vortoj. La turka uzas preskaŭ nur sufiksojn. Ties morfologio apenaŭ havas esceptojn kaj ĝi estas tre regulema. Ne ekzistas la gramatika genro. La sintaksa ordo estas Subjekto Objekto Verbo; temas pri lingvo de fina kerno, uzas postpoziciojn (tiuj tendencoj estas kunhavataj ankaŭ de la eŭska aŭ de la japana, kvankam ne estas filogenetika rilato kun tiuj lingvoj).
La turka lingvo estas regulata de la Türk Dil Kurumu (TDK), nome la Societo de la Turka Lingvo.
Ekzemplo de teksto: Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Bütün insanlar hür, haysiyet ve haklar bakımından eşit doğarlar. Akıl ve vicdana sahiptirler ve birbirlerine karşı kardeşlik zihniyeti ile hareket etmelidirler.
Ĉiuj homaj estaĵoj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj kaj, havantaj racion kaj konsciencon, devas agi unuj kun aliaj laŭ spirito de frateco.
Klasigo
redaktiLa turka lingvo apartenas al la subgrupo de la oguzaj lingvoj, kiu inkludas la gagauzan kaj la azerbajĝanan. La oguzaj lingvoj formas la subgrupon plej sudokcidentan de la tjurka lingvaro, nome familio de lingvoj kiu enhavas pli ol tridek lingvojn vivantajn parolantajn tra Orienta Eŭropo, Centra Azio kaj Siberio. Kelkaj lingvistoj lokigas la tjurkajn lingvojn ene de la granda familio de la altajaj lingvoj. Ĉirkaŭ 40 % de la totalo de parolantoj de tjurkaj lingvoj estas gepatraj parolantoj de la turka lingvo. La karakteroj de la turka, kiel la vokala harmonio, aglutineco kaj manko de gramatika genro estas universalaj ene de kaj la tjurkaj kaj la altajaj lingvoj. Ekzistas alta grado de reciproka interkomprenado inter la turkaj kaj aliaj oguzaj lingvoj, inklude la turkmenan, la azerbajĝanan, la kaŝgajan, la gagauzan kaj la gagauzturkan de Balkanio.
Alfabeto
redaktiOni uzas latinan abocon kun literoj diakritaj (kiel la plimulto de la latinskribaj lingvoj, ankaŭ Esperanto) ekde la regado de Mustafa Kemal Atatürk, la unua estro de la moderna turka ŝtato. Oni uzis diversajn skribsistemojn por la turka lingvo. Dum la Otomana Imperio, estis uzata modifita araba alfabeto, ekde la 13-a jarcento ĝis la 1920-aj jaroj. Atatürk ankaŭ fondis la turkan lingvan instituton, kiu celis "turkigi" la lingvon, malpliigante la uzadon de arabaj radikoj, kaj kreante nov-vortojn. Tiu klopodo enkadriĝis ene de variaj iniciatoj por okcidentigi la landon kaj kontribui al ties modernigo.
La turka alfabeto havas 29 literojn:
- A, a (Ofte skribata â en la pruntitaj vortoj.) [ɑ̟]
- B, b [b]
- C, c [d͡ʒ]
- Ç, ç [t͡ʃ]
- D, d [d̪]
- E, e [ɛ]
- F, f [f]
- G, g [g], [ɟ] post e, i, ö, ü et a
- Ğ, ğ [ɰ], [j] post e, i, ö, ü (Silabofine, ĝi plidaŭrigas la antaŭan vokalon.)
- H, h [h]
- I, ı [ɯ]
- İ, i [i]
- J, j [ʒ]
- K, k [k], [c] antaŭ e, i, ö, ü kaj a
- L, l [ɫ]
- M, m [m]
- N, n [n]
- O, o [ɔ]
- Ö, ö [œ], [ø]
- P, p [p]
- R, r [ɾ]
- S, s [s̟]
- Ş, ş [ʃ]
- T, t [t̪]
- U, u [u]
- Ü, ü [y]
- V, v [v], [w]
- Y, y [j]
- Z, z [z̟]
q, w, kaj x ne uziĝas en la turka alfabeto; j uziĝas nur en fremdaj vortoj.
Gramatiko
redaktiSame kiel la suoma, la japana aŭ Esperanto, ankaŭ la turka estas aglutina. Oni formas vortojn per kunmeto de radikoj, tio estas, ke ofte ĝi aldonas afiksojn kaj specife sufiksojn kaj gramatikajn finaĵojn al la radiko de vorto, kiu ne modifiĝas.[1] Vorto povas havi multajn afiksojn kaj tiuj estas uzeblaj por krei novajn vortojn, kiel krei verbon el nomon aŭ nomon el verba radiko. La plej granda parto de afiksoj indikas la gramatikan funkcion de la vorto.[2] La nuraj indiĝenaj prefiksoj estas aliteraciaj intensigaj silaboj uzataj kun adjektoj aŭ adverboj: por ekzemplo, sım sıcak ("bolante" < sıcak) kaj mas mavi ("brilblua" < mavi).[3] Ĉiu sufikso havas sian propran gramatikan signifon.
La etenda uzado de afiksoj povas rezultigi tro longajn vortojn, por ekzemplo, Çekoslovakyalılaştıramadıklarımızdanmışsınızcasına, kiu signifas "tiel kiel vi estas unu el tiuj kiuj ŝajne ni ne povis konverti al ĉeĥoslovaka". Kvankam tiu ekzemplo estas tute artefarita, longaj vortoj ekzistas ofte en normala turka, kiel ĉe tiu ĉi titolo de gazeta nekrologo: Bayramlaşamadıklarımız (Bayram [festivalo] -Recipr-Impot-Partic-Plur-PossPl1; "Tiuj de nia grupo kun kiuj ni ne interŝanĝis sezonsalutojn").[4] Alia ekzemplo videblas en la lasta vorto de tiu titolo de reta Gvidilo de turka ortografio (İmlâ Kılavuzu): Dilde birlik, ulusal birliğin vazgeçilemezlerindendir ("La unuon en la lingvo estas unu el nemalhaveblaj [dispense-Pass-Impot-Plur-PossS3-Abl-Kopulo] de la nacia unueco ~ La lingva unueco estas nepra kondiĉo de la nacia unueco").[5]
Al vorto oni povas aldoni pli ol nur unu sufikso, kiel en la jena ekzemplo:
en turka | esperante |
---|---|
ev | domo |
evler | domoj |
evlenmek | geedziĝi, enhejmiĝi |
evim | mia domo |
evlerim | miaj domoj |
evlendik | ni geedziĝas |
evimde | en mia domo |
evlerimde | en miaj domoj |
evlendirecekler | ili geedziĝos |
Substantivoj
redakti- Genro
La turka lingvo ne havas gramatikan genron kaj la sekso de la personoj ne tuŝas la formon de la vortoj. La pronomo en tria persono povas referenci "li", "ŝi" aŭ "ĝi". Spite tiun mankon, la turka lingvo havas formojn indiki la genron en la substantivoj, ekzemple jene:
- La plej granda parto de la hejmaj animaloj ja havas masklajn kaj inajn formojn, por ekzemplo, aygır (ĉevalo), kısrak (ĉevalino), boğa (virbovo), inek (bovino).
- Ĉe aliaj animaloj, la sekso estas indikebla per aldono de la vorto dişi (ino) antaŭ la koncerna substantivo, por ekzemplo, dişi kedi (katino).
- Ĉe personoj, la ina sekso estas indikebla per aldono de la vortoj kız (infanino) aŭ kadın (virino), por ekzemplo, kadın kahraman (heroino) anstataŭ kahraman (heroo).
- Kelkaj fremdaj vortoj de franca aŭ araba deveno jam havas apartajn inajn formojn, por ekzemplo, aktris (aktorino).
- La ina sufikso serbkroata –ica estas uzata en tri vortopruntoj nome: kraliçe (reĝino), imparatoriçe (imperiestrino) kaj çariçe (carino). Tiun sufikson oni uzis ĉiam en la neologismo tanrıça (<iama turka tanrı "dio").
Vokalharmonio
redaktiMultas postafiksoj, kaj ili plejparte estas paraj, do ¨-lar¨ (e-o: ¨-j¨) povas esti -lar aŭ -ler, depende de la antaŭa vokalo. Tio estas, vokaloj en la turka estas ¨agordaj¨ - estas kvar buŝaj (aŭ malvastaj) vokaloj, kaj kvar gorĝaj (aŭ vastaj) vokaloj, kaj malofte miksiĝas buŝajn (e, i, ö, ü) kaj gorĝajn vokalojn (a, ı, o, u). ekz.: arkadaşlar, Özellikler.
La vokalharmonio ekzistas en du variaĵoj; nome tiel nomata malgranda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "a" kaj "e", ekz. "-da" kaj "-de" por la lokativo kaj tiel nomata granda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "i", "ı", "u" kaj "ü", ekz. en la finaĵo de la akuzativo: "-(y)ı", "-(y)i", "-(y)u" kaj "-(y)ü".
Variaĵo de la harmonio | Antaŭaj vokaloj | Vokaloj laŭ la harmonio |
---|---|---|
Granda vokalharmonio | i, e | i |
ı, a | ı | |
o, u | u | |
ö, ü | ü | |
Malgranda vokalharmonio | i, e, ö, ü | e |
ı, a, o, u | a |
Asimilado
redaktiKrome estas konsonanta agordo inter unuflanke voĉaj (b, c, d, g, ğ, j, l, m, n, r, v, y, z), kaj aliflanke senvoĉaj (ç, f, h, k, p, s, ş, t) konsonantoj. Tiel diratas Türkçe (=en turka lingvo) sed Fransızca (=en franca lingvo), ĉar la senvoĉa ç pr. ĉ) agordiĝas kun la senvoĉa k, kaj la buŝa e kun ü; malsame la voĉa c (pr. ĝ) agordiĝas kun la voĉa z kaj la gorĝaj vokaloj a kun ı.
Tial la finaĵo de la lokativo havas entute kvar variaĵojn "-da", "-de", "-ta", "-te", el kiuj "-da" kaj "-de" sekvas post voĉaj konsonatoj kaj "-ta" kaj "-te" sekvas post senvoĉaj konsonantoj.
Deklinacio kaj kazoj
redaktiNe estas difinita artikolo en turka, sed la difino de la objekto estas implicita kiam oni uzas la akuzativan finaĵon. La turkajn substantivojn oni deklinacias uzante finaĵojn de deklinacioj. Estas ses deklinaciaĵoj aŭ kazoj de substantivoj en turka, kun ĉiuj finaĵoj post la vokalharmonio. Ĉar la postpozicion "ile" ofte oni aldonas kiel sufikso al la substantivo, kelkaj gramatikistoj analizas ĝin kiel instrumentan deklinacion, kvankam ĝi uzas la genitivon kun personaj pronomoj, singularaj demonstrativoj kaj pridemanda kim. La plurala markilo -ler² tuj sekvas la substantivon antaŭ ajna deklinacio aŭ aliaj afiksoj (p. ekz. köylerin "de la popoloj").
La turka lingvo havas ses kazojn, nome nominativon, genitivon, dativon, akuzativon, lokativon kaj ablativon, kies finaĵoj sekvas post eventuale metata finaĵo de la pluralo (-lar aŭ -ler). La vokalo de la sufikiso dependas de la vokalharmonio. La finaĵo sekvas la jenan skemon:
- nominativo: -
- genitivo: -(n)in (granda vokalharmonio)
- akuzativo: (y)i (granda vokalharmonio)
- dativo: -(y)e (malgranda vokalharmonio)
- lokativo: -de (malgranda vokalharmonio)
- ablativo: -den (malgranda vokalharmonio)
Ĉe personaj nomoj oni disigas la nomon disde la kazfinaĵo per apostrofo, jene Adem'in "de Adamo".
domo | ĉevalo | kuracisto | aktoro | |
Nominativo | ev | at | doktor | aktör |
---|---|---|---|---|
Genitivo | evin | atın | doktorun | aktörün |
Dativo | eve | ata | doktora | aktöre |
Akuzativo | evi | atı | doktoru | aktörü |
Lokativo | evde | atta | doktorda | aktörde |
Ablativo | evden | attan | doktordan | aktörden |
En la turka lingvo ne estas gramatika genro, pro kio la vorton arkadaş (amiko) oni povas uzi jem por viroj jen por virinoj. Ankaŭ ne estas difinita artikolo, sed la nombron bir (unu) oni povas uzi kiel nedifinita artikolo. La pluralon oni indikas pere de la sufikso -lar/ler (depende de la vokalharmonio), kiel en evler (domoj) kaj atlar (ĉevaloj).
La markilon de akuzativo oni uzas nur por difinitaj objektoj; oni komparu (bir) ağaç gördük "ni vidis arbon" kun ağacı gördük "ni vidis la arbon".[6] La pluralan markilon -ler ĝenerale oni ne uzas kiam oni celas klason aŭ kategorion: ağaç gördük povas same signifi "ni vidis arbojn [dum ni promenis tra arbaro]" - kontraste al ağaçları gördük "ni vidis la arbojn [koncernajn]".
La deklinacio de ağaç montras du gravajn trajtojn de la turka fonologio: asimilado de konsonantoj al sufiksoj (ağaç t an, ağaç t a) kaj esprimo de finaj konsonantoj antaŭ vokaloj (ağa c ın, ağa c a, ağa c ı).
Krome, la substantivoj povas porti sufiksojn kiuj indikas personon: por ekzemplo -imiz, "nia". Per la aldono de la kopulo (por ekzemplo -im, "Mi estas") oni povas krei kompletajn frazojn. La pridemanda partiklo mi sekvas tuj la demanditan vorton, kaj ankaŭ sekvas la vokalharmonion: köye mi? "ĉu [iri] al la vilaĝo?", ağaç mı? " ĉu [estas] arbol?".
Adjektoj
redaktiLa turkaj adjektoj ne deklinacias. Tamen, la plej grandan parton de la adjektoj oni povas uzi kiel substantivoj, kaj tiam ja oni deklinacias ilin: por ekzemplo, güzel ("belaj") → güzeller ("(la) belaj / personoj"). Uzitaj atributive, la adjektoj antaŭas la substantivojn kiujn ili modifas aŭ adjektas. La adjektojn var ("ekzistanta") kaj yok ("neekzistanta") oni uzas tre ofte kiam en aliaj lingvoj oni uzus "estas" aŭ "havas", por ekzemplo , süt yok ("ne estas lakto", laŭvorte "(la) lakto (estas) neekzistanta"); la konstrukto "substantivo -GEN substantivo -POS var / yok "substantivo "; imparatorun elbisesi yok "la imperiestro ne havas veston " ("(la) imperiestro- de vesto- lia neekzistanta"); kedimin ayakkabıları yoktu ("mia kato ne havis ŝuojn", laŭvorte" gato- mia - de ŝuo- plur. - pasinte neekzistanta").
Historio
redaktiLa unuaj konataj tjurkaj skribaĵoj estas la monumentaj skribaĵoj de la valo de la riverp Orĥon, en la aktuala Mongolio; ili estis starigitaj honore al la princo Kul Tigin kaj lia frato la imperiestro Bilge Ĥan. Tiuj skribaĵoj estis datitaj inter la jaroj 732 kaj 735. Post la malkovro kaj elfosado de tiuj monumentoj kaj de aliaj ŝtontabuloj fare de rusaj arkeologoj en pli ampleksa areo ĉirkaŭ la valo de Orĥon inter 1889 kaj 1893, oni stablis, ke la lingvo de la skribaĵoj estas la iama tjurka lingvo. La orĥona skribsistemo estas konata ankaŭ kiel "tjurkaj runoj", pro siaj formoj similaj al la ĝermanaj runoj. Tamen, tiu lingvo estis tre malsimila disde la otomana kaj la moderna turkaj lingvoj.
Je la turka ekspansio komence de la eŭropa Mezepoko (6-a ĝis 9-a jarcentoj), la popoloj parolantaj de tjurkaj lingvoj etendiĝis tra Centra azio, kovrante grandan geografian zonon ekde Siberio ĝis Eŭropo kaj parto de Mediteraneo. Ĉefe la Selĝukoj portis sian lingvon, nome la oghuza turko (rekta praulo de la aktuala turka lingvo) al Anatolio en la 11-a jarcento. Dum tiu sama jarcento, la karaĥanida lingvisto, Mahmud al-Kaŝgari, publikigis la unuan vortaron de tjurka lingvo kaj mapon de la geografia distribuado de parolantoj de tjurkaj lingvoj en la Kompendio de tjurkaj dialektoj (en otomana turka: Divânü Lügati't-Türk). Komence de la 11-a jarcento en Anatolio, aktuale Turkio, aperis la nomita "antikva anatolia turka", kiu estas la mezepoka praulo de la moderna turka lingvo.
Otomana turka lingvo
redaktiPost la adopto de Islamo ĉirkaŭ la jaro 950 fare de l karaĥanidoj kaj la selĝukoj, kiuj estas konsiderataj la kulturaj prauloj de la otomanoj, la administracia lingvo de tiuj ŝtatoj akiris nombrajn vortopruntojn de la araba lingvo kaj ankaŭ de la persa lingvo. La turka literaturo de la otomana periodo, partikulare ĉe la poezio divan aŭ diwan, estis tre forte influita de la persa lingvo, inklude la adoptadon de la metriko kaj de granda kvanto de importitaj vortoj. La oficiala kaj literatura lingvo de la Otomana Imperio (1299-1922) estis fakte ia miksaĵo de turka, araba kaj persa kiu estis tre diferenca disde la lingvo ĉiutage parolata en tiu periodo nomita kaba Türkçe, parolata de pli malkleraj personoj kaj de lokanoj de ruraj zonoj. Tiu lingvo estis multe pli pura kaj finfine iĝis la bazo de la moderna turka lingvo.
Lingva reformo kaj moderna turka lingvo
redaktiPost la fondo de la Respubliko Turkio kaj la reformo de la skribmaniero, la Societo de la Turka Lingvo (TDK) establiĝis en 1932 sub la patroneco de Mustafa Kemal Atatürk cele al okazigo de esplorado pri la turka lingvo. Unu de la precizan celoj de tiu societo estas iniciati lingvan reformon por anstataŭi vortojn de araba kaj persa deveno pere de ekvivalentoj de turka deveno. Pere de malpermeso uzi fremdajn vortojn en la gazetaro, la societo sukcesis elimini centojn de fremdaj vortoj for de la turka lingvo. Dum la plej granda parto de la vortoj enkondukitaj en la lingvo fare de la Türk Dili Kurumu (TDK) estis novaj derivaĵoj de turkaj radikoj, la societo sukcesis ankaŭ revivigi vortojn de la antikva tjurka lingvo kiujn oni ne estis uzintaj dum jarcentoj.
Pro tiu subita lingva ŝanĝiĝo, la pli aĝaj parolantoj kaj la pli junaj parolantoj ekdiverĝis ĉefe en la vortotrezoro: dum la generacioj naskiĝintaj antaŭ 1940 tendencis uzi terminojn de persa kaj araba devenoj, la novaj generacioj preferis la novan esprimmanieron. Estis paradokse ironia ke la propra Atatürk, en siaj longaj diskursoj al la nova parlamento en 1927, uzis otomanan parolmanieron kiu nuntempe sonus tiom rara ke necesis tri tradukoj al la moderna turka lingvo: nome la unua en 1963, la dua en 1986 kaj, denove, en 1995. Estas ankaŭ politikaj nuancoj en tiu lingva debato, ĉar kelkaj konservativaj sektoroj uzas pli grandan nombron de arkaismoj, kaj en la gazetaro kaj en la ĉiutaga vivo.
Dum la lastaj jardekoj okazis kontinua laboro de la TDK por stampi novajn vortojn, cele al esprimado de novaj konceptoj kaj teknologioj dum ili venas al la lingvo, ĉefe devenaj de la angla lingvo. Multaj el tiuj terminoj, aparte ĉe la areo de la teknologio, ricevis ampleksan akceptadon. Tamen, la TDK estis kritikita pro la stampado de vortoj kiuj por multaj parolantoj sonas tro artefaritaj. Kelkaj fruaj ŝanĝoj, kiel bölem kiu celis anstataŭi fırka (politika partio), ne atingis popolan apogon; fakte fırka estis siavice anstataŭita de la vorto parti prenita rekte de la franca lingvo. Kelkaj vortoj prenitaj de la antikva turka prenis specialajn signifojn, por ekzemplo, betik (kiu dekomence signifis libron) estas nuntempe uzata por la nomita script ĉe informadiko.
Multaj vortoj kunekzistis kun sia iama partnero. Tio okazas kiam vorto prunteprenita de alia lingvo ŝanĝas sian dekomencan signifon: por ekzemplo, dert, derivita de la persa dard (درد: doloro), signifas nun "problemon" en turka; [7] dum la indiĝena turka vorto ağrı estas uzata por "fizika doloro". Foje, la lingva prunto havas en turko signifon iomete diferenca disde la origina signifo, kio okazigas situacion similan al la kunekzistado de vortoj de ĝermana kaj latina devenoj en la angla lingvo, kiel pork (porkaĵo, cf. franca porc) kaj pig ("porko"), to commence ("starti", "komenci", formala vorto; cf. franca commencer) kaj to begin ("eki", pli neformala), ktp. Inter la antikvaj anstataŭitaj vortoj, estas terminoj de geometrio, kardinalaj punktoj, kelkaj nomoj de monatoj kaj multaj substantivoj kaj adjektoj.
Ekzemploj
redaktiEkzemplo de parolata turka lingvo:
Nasılsın, canım? Seni çok özledik, nereye gittin?
Kiel vi, kara mia? Vin tre sopiris ni, kien iris vi?
Esperante | Turke |
---|---|
saluton | merhaba, selam |
bonan matenon | günaydın |
adiaŭ | güle güle, hoşça kal, hoşça kalın |
mi petas | lütfen |
dankon | teşekkür ederim, sağ ol, sağ olun |
ne dankinde | bir şey değil, rica ederim |
jes | evet |
ne | hayır |
Kiel vi fartas? | Nasılsın?, Nasılsınız? |
Bonan matenon | Günaydın, iyi sabahlar, hayırlı sabahlar |
Bonan tagon | İyi günler, hayırlı günler |
Bonan posttagmezon | Tünaydın |
Bonan vesperon | İyi akşamlar, hayırlı akşamlar |
Bonan nokton | İyi geceler, hayırlı geceler |
Ne priokupiĝu | Aldırma |
Ne gravas | Önemli değil |
Momenton, bonvolu | Bir dakika lütfen |
Ĝis poste | Görüşmek üzere, görüşmek dileğiyle, görüşürüz |
Turkio | Türkiye |
Turko | Türk |
Turke | Türkçe |
Mi parolas turkan | Türkçe konuşuyorum, Türkçe konuşurum |
Unu, du, tri, kvar, kvin | Bir, iki, üç, dört, beş |
ses, sep, ok, naŭ, dek | altı, yedi, sekiz, dokuz, on |
Mi, vim li/ŝi/ĝi, ni, vi, ili | Ben, sen, o, biz, siz, onlar |
Ĉu vi parolas angle? | İngilizce konuşabiliyor musunuz? |
Mi nomiĝas ..... | Benim adım ..... |
Kio estas via nomo ? | Senin adın ne?, Sizin adınız ne? |
La longe plej bonan turkan vortaron por germanlingvanoj verkis Karl Steuerwald.
Referencoj
redakti- ↑ Lewis (2001) kaj malplietende ankaŭ Lewis (1953).
- ↑ Lewis (2001) Ch XIV
- ↑ Lewis (2001):55
- ↑ Tiu "splenda vorto" aperis en la epoko de Bayram, la festivalo markanta la finon de la fastomonato. Lewis (2001):287.
- ↑ "İmlâ Kilavuzu". Dilimiz.com. Arkivita el la originalo en 2011-10-06. Alirita en 2011-11-03.
- ↑ Lewis (2001):28.
- ↑ 3808 Turco Persa Nombres En 2021
Literaturo
redakti- Kauderwelsch Band 12, Türkisch Wort für Wort, 6-a eldono, 1995, ISBN 3-89416-039-X
- Hasan Çakır: Grammatik kurz & bündig, Türkisch, 2011, ISBN 978-3-12-561667-7
- Akalın, Şükrü Haluk (Januaro 2003). "Türk Dil Kurumu'nun 2002 yılı çalışmaları (Turkish Language Association progress report for 2002)" (PDF). Türk_Dili (en turka) 85 (613). ISSN 1301-465X. Arkivita el la originalo en la 27-a de junio de 2007. Konsultita 2007-03-18. [1] Arkivita ĉe [2]
- Bazin, Louis (1975). "Turcs et Sogdiens: Les Enseignements de L'Inscription de Bugut (Mongolie), Mélanges Linguistiques Offerts à Émile Benveniste". Collection Linguistique, publiée par la Société de Linguistique de Paris (france) (LXX): 37–45.
- Brendemoen, B. (1996). "Conference on Turkish in Contact, Netherlands Institute for Advanced Study (NIAS) in the Humanities and Social Sciences, Wassenaar, 5–6 February 1996".
- Encyclopaedia Britannica, Expo 70 Edition Vol 12. William Benton. 1970.
- Coulmas, Florian (1989). Writing Systems of the World. Blackwell Publishers Ltd, Oxford. ISBN 0-631-18028-1.
- Dilaçar, Agop (1977). "Atatürk ve Yazım". Türk Dili (en turka) 35 (307). ISSN 1301-465X. Konsultita la 2007-03-19. [3]
- Ergin, Muharrem (1980). Orhun Abideleri (in Turkish). Boğaziçi Yayınları. ISBN 0-19-517726-6.
- Findley, Carter V. (October 2004). The Turks in World History. Oxford University Press. ISBN 0-19-517726-6.
- Glenny, Misha. The Balkans – Nationalism, War, and the Great Powers, 1804–1999, Penguin, New York 2001.
- Johanson, Lars (2001). "Discoveries on the Turkic linguistic map" (PDF). Swedish Research Institute in Istanbul. Arkivita el la originalo en la 5-a de februaro, 2007 [4]. Konsultita la 2007-03-18. [5]Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Ishjatms, N. (Oktobro 1996). "Nomads In Eastern Central Asia". History of civilizations of Central Asia 2. UNESCO Publishing. ISBN 92-3-102846-4.
- Katzner, Kenneth (Marto 2002). Languages of the World, Third Edition. Routledge, an imprint of Taylor & Francis Books Ltd. ISBN 978-0-415-25004-7.
- Lewis, Geoffrey (1953). Teach Yourself Turkish. English Universities Press. ISBN 978-0-340-49231-4. (2-a eldono 1989)
- Lewis, Geoffrey (2001). Turkish Grammar. Oxford University Press. ISBN 0-19-870036-9.
- Lewis, Geoffrey (2002). The Turkish Language Reform: A Catastrophic Success. Oxford University Press. ISBN 0-19-925669-1.
- Özsoy, A. Sumru; Taylan, Eser E. (eld.) (2000). Türkçe’nin ağızları çalıştayı bildirileri (Workshop on the dialects of Turkish) (en turka). Boğaziçi Üniversitesi Yayınevi. ISBN 975-518-140-7.
- Soucek, Svat (March 2000). A History of Inner Asia. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-65169-1.
- Vaux, Bert (2001). "Hemshinli: The Forgotten Black Sea Armenians" (PDF). Harvard University. Konsultita la 2007-04-24. [6] Arkivigite je 2007-03-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Zimmer, Karl; Orgun, Orhan (1999). "Turkish". Handbook of the International Phonetic Association: A guide to the use of the International Phonetic Alphabet. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 154–158. ISBN 0-521-65236-7.
- Center for Studies on Turkey, University of Essen (2003). "The European Turks: Gross Domestic Product, Working Population, Entrepreneurs and Household Data" (PDF). Turkish Industrialists' and Businessmen's Association. Arkivita el la originalo en la 4-a de decembro, 2005 [7]. Konsultita la 2007-01-06. [8]Arkivigite je 2005-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
- "CIA Factbook:Iraq". 2013. [9] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- "Güncel Türkçe Sözlük" (en turka). Turkish Language Association. 2005. Arkivita el la originalo en la 2007-03-12 [10]. Konsultita la 2007-03-21. [11]Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- "Turkish Etymological Dictionary online" (en turka). Sevan Nişanyan. 2006. Konsultita la 2007-09-11. [12]
- "Language Materials Project: Turkish". UCLA International Institute, Center for World Languages. February 2007. Konsultita la 2007-04-26. [13] Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- TNS Opinion & Social Arkivigite je 2008-02-15 per la retarkivo Wayback Machine (Februaro 2006). Special Eurobarometer 243 / Wave 64.3: Europeans and their Languages (PDF). European Commission Directorate of General Press and Communication. Konsultita la 2007-03-28.
- "Turkish Language Association: Sesler ve ses uyumları "Sounds and Vovel karmony"" (en turka). Turkish Language Association. Konsultita la 2013-01-13. [14]
- Göknel, Yüksel (2012). "Turkish Grammar Updated Academic edition". Konsultita la 2013-01-16. [15]
- Turkish Language Association. "Türk Dil Kurumu – Tarihçe (History of the Turkish Language Association)" (en turka). Arkivita el la originalo en la 2007-03-16 [16]. Konsultita la 2007-03-18. [17]Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- "Türkçe Sözlük (2005)’teki Sözlerin Kökenlerine Ait Sayısal Döküm (Listo de originaj vortoj en Türkçe Sözlük (2005))" (en turka). Turkish Language Association. 2005. Konsultita la 2007-03-21. [18] Arkivigite je 2007-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- "Spartak KADIU : Türkçede zaman ve kip kavramı ve i-ek eylemin fonksiyonu üzerine" (en turka). Turkish Studies: International Periodical For The Languages, Literature and History of Turkish or Turkic Volume 7/3,. Konsultita la 2013-01-15. [19]
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri la Turka lingvo en la vikio de UEA (esperante)
- Turkish dictionaries ĉe la Projekto por Malferma Katalogo
- Turkish language ĉe la Projekto por Malferma Katalogo
- Swadesh list of Turkish basic vocabulary words (el WiktionarySwadesh-list apendico)
- Turkish Language: Resources – Universitato de Miĉigano
- LT: LearningTurkish (nekomerca)
- LT: Automatic Turkish Verb Declinations (nekomerca) Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- USA Foreign Service Institute, baza kurso de turka
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Idioma turco en la hispana Vikipedio.