Turka lingvosocieto

oficiala lingvoreguliganto de la turka lingvo

La Societo de la Turka Lingvo, Turka lingvosocietoTurklingva societo (turke Türk Dil Kurumu, mallongigo TDK) estas institucio - fondita kiel societo, tamen intertempe ŝtate subtenita instituto - de la Turkia Respubliko por la reformo kaj cele al lingva purismo de la turka lingvo. La instituton ekde 2018 gvidas la lingvisto Gürer Gülsevin. La lastaj antaŭuloj antaŭ li estis Şükrü Halûk Akalın (2001-2012) kaj Mustafa Sinan Kaçalın (2012-2018).

Turka lingvosocieto
Türk Dil Kurumu
emblemo
lingvoreguliganto
Komenco 12-a de julio 1932
Geografia situo 39° 54′ 19″ N, 32° 51′ 30″ O (mapo)39.90522222222232.858222222222Koordinatoj: 39° 54′ 19″ N, 32° 51′ 30″ O (mapo)
Lando(j) Turkio vd
Sidejo Ankaro, Turkio
Türk Dil Kurumu (Turkio)
Türk Dil Kurumu (Turkio)
DEC
Türk Dil Kurumu
Türk Dil Kurumu
Map
Turka lingvosocieto
Tipo fondita kiel societo, tamen intertempe ŝtate subtenita instituto
Celo agado cele al lingva purismo de la turka
Fondinto(j) Ruşen Eşref Ünaydın • Celal Sahir Erozan • Yakup Kadri Karaosmanoğlu vd
Lingvoj

turka

Filioj Turk Dil Kurumu Yayinlari vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La societo estis fondita en la Respubliko de Turkio, proklamita en 1923, la 12-an de julio 1932 sub la prezidanteco de Mustafa Kemal Atatürk laŭ la nomo Türk Dili Tetkik Cemiyeti (Turklingva Esplora Societo) kaj ricevis sian nunan nomon en 1936. Kunfondinto estis la rus-turka (tatara) etnologo Hâmit Zübeyir Koşay. Ekde 1934 la armena turkologo Agop Dilâçar estis la unua Ĝenerala Sekretario de la Societo kaj konservis tiun ĉi postenon ĝis sia morto.[1] Ekde 1983, la societo estas parto de la "Alta Atatürk Societo por Kulturo, Lingvo kaj Historio" (turke Atatürk Kültür, Dil ve Tarih Yüksek Kurumu). La Turka Lingvosocieto kaj la Turka Historiosocieto estis nomumitaj en la Testamento de Atatürk kiel heredantoj de lia kapitalo.

Agadkampoj redakti

La ĉefa tasko estas la normigo, modernigo kaj turkiĝo de la lingvo. Tiucele laŭ lingva purismo ĝi anstataŭigas vortojn de la araba, persa aŭ aliaj originoj per neologismoj bazitaj sur turkaj radikvortoj. Tiu "purigita" lingvaĵo estas referita kiel Öztürkçe ("kernturka"). Por trovi taŭgajn vortradikojn, la Societo faras ampleksajn lingvistikajn studojn pri diversaj dialektoj kaj aliaj tjurkaj lingvoj. La rezultoj de lingva esplorado estas diversaj vortaroj. La dialekta vortaro (Derleme Sözlüğü) kaj la historia vortaro Tarama Dergisi famiĝis. La vortoj formis la bazon por neologismoj. Tiuj novaj kreaĵoj estis kutime konatigataj tra la gazetaro. La ĉefa periodo de la turka lingvoreformo estis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kaj kulminis per la naciisma instrumentigo de la pseŭdoscienca "suna lingvoteorio" (güneş dil teorisi) de Hermann Feodor Kvergić (1895–1948/49), laŭ kiu la turka lingvo estu unu el la pralingvoj.

En la nuntempo Turk Dil Kurumu havas neniun aktivan lingvopolitikon. La institucio estas kunorganizanto de la ĉiujaraj "Internaciaj Turkaj Olimpikoj".

Publikaĵoj redakti

Krom vortarojn la societo eldonis kelkcent librojn pri lingvaj temoj. Ĝi ankaŭ publikigas la sciencajn revuojn Türk Dili ("turka lingvo"), Belleten ("oer memoro", kun eventuala aludo ankaŭ al la vorto bulteno) kaj Türk Dünyası ("turka mondo").

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti