Ablativo

gramatika kazo

La ablativo (el la latina ablativus, t. e. "forportanto") aŭ la deira kazo estas kazo indikanta la komencan punkton de movo (reala aŭ metafora). Tiun kazon posedas multaj homaj lingvoj (sed ne Esperanto).

La vortoj en la deira kazo respondas la demandojn «de kie?», «(dis)de kiu?», «de kio?», «kial?».

Do, ĝia signifo estas la mala ol la signifo de esperanta akuzativo cela («veturi Parizon» ktp).

En Esperanto ablativon esprimas la prepozicioj (dis)de, ekde, el.

Iam oni uzas la terminon ablativo pri diversaj kazoj, kiuj historie devenas el praa hindeŭropa ablativo, ekz-e pri la latina Casus ablativus. Tiuj kazoj ofte havas diversajn kromsignifojn; tial la memklariga termino deira kazo ofte estas pli preciza (ekz-e kiam temas pri la tjurkaj lingvoj).

Ablativo en diversaj lingvoj redakti

Lingvoj hindeŭropaj redakti

La ablativo estis unu el la 8 kazoj de la hindeŭropa pralingvo. Ĝi konserviĝis (krom postsigne) en neniu el la ĝermanaj, slavaj, baltaj kaj latinidaj lingvoj, sed tamen ĝin konas la Latina, la Armena, la Albana kaj Sanskrito.

Latino redakti

La termino ablativo devenas el la latina Casus ablativus. En tiu Casus ablativus konfuziĝis la signifoj de la praa ablativo (t.e. de la deira kazo = de, el), de la instrumenta kazo (= per) kaj de lokkazo (= en).

Ekzemple,

  • Roma venire = «veni el Romo»" (deira kazo)
  • L. Catilina nobili genere natus est = «Lucio Katilino devenas el nobela familio (deira kazo, Ablativus originis)
  • Oculis videmus= «per okuloj ni vidas» (instrumenta kazo, Ablativus instrumenti)
  • Est modus in rebus = «estas mezuro en la aĵoj» (lokkazo, Ablativus loci)

En Latino evoluiĝis ankaŭ la absoluta ablativo, kiu estas konciza subpropozicio kun ablativa subjekto kaj nombre, kaze kaj genre akorda participo: Iove veniento, ... = «Dum Jupitero venas, ...»

Sanskrito redakti

En Sanskrito la ablativo estas, kiel en Latino, malrekta kazo.

Lingvoj balta-slavaj redakti

En la lingvoj balata-slavaj abaltivo kunfandiĝis kun genitivo. Kp en la rusa:

с работы («el labor[ej]o», ablativo) — нет работы (neniom da laboro, genitivo).

Albana redakti

En la Albana lingvo ĝia finaĵo parte identas kun la finaĵo de la genitivo kaj dativo. Ĝi nur havas apartan finaĵon en plurala, nedifina formo, nome -sh.

Finnougraj redakti

Finna redakti

En la Finna ĝi finiĝas je -ltä-lta depende de la vokalharmonio. La ablativo esprimas en la finna moviĝon de la koncerna loko (talolta - "de (ĉe) domo"). Por esprimi horloĝan tempon, ĝi modifas numeralojn (viideltä - "je la kvina (horo)").

Estona redakti

En la Estona ĝi finiĝas je -lt resp. plurale je -telt-delt.

Ekz.: kellelt "de kiu?", minult "de mi", turult "de merkato"

Hungara redakti

En la Hungara ĝi finiĝas je -tól aŭ -től depende de la vokalharmonio.

Ekz. ágytól "for de la lito"

Mongola redakti

En la Mongola lingvo la ablativo respondas je la demandoj "de kie?", "de kiu?", "ekde kiam?" kaj "de kio?" La finaĵo dependas de la vokalharmonio kaj de la speco de vorta radiko: -аас, -ээс, -оос, өөс; -гаас, -гээс, -гоос, -гөөс; -иас, -иос.

Ekz.: улсаас (de улс "ŝtato"), модноос (de мод "arbo, ligno, paliso"), ангиас (de анги "Klaso, studijaro")

Tjurkaj redakti

Turka redakti

En la Turka la ablativo respondas je la demando "de kie?". Ĝi estas formata per aldono de la finaĵo den resp. dan kaj varias laŭ la reguloj de la malgranda vokalharmonio. Post senvoĉaj konsonantoj aperas la variantoj ten resp. tan.

Ekzemploj: Nereden geliyorsun? "De kie vi venas?" Sinemadan geliyorum. "Mi venas el la kinejo."

Baŝkira redakti

En la Baŝkira lingvo la ablativo havas similajn finaĵojn kiel en la turka. Sed ĝi pli varias tie pro la konsonanta harmonio. T.e. aperas ne nur la formoj -дән dɛn resp. -дан dan kaj -тән tɛn resp.. -тан tan, sed ankaŭ -ҙән ðɛn, -ҙан ðan, -нән nɛn -нан nan.

Ekzemploj: өҫтәлдән "de la tablo"; шкафтан "el la ŝranko"; Германиянан "el Germanujo".

Fontoj redakti

En la germana redakti

  • Lexikon sprachwissenschaftlicher Termini, "Leksikono de lingvikaj terminoj", Lejpcigo 1985
  • Oda Buchholz, Wilfried Fiedler: Albanisch Grammatik, ISBN 3-324-00025-4, paĝo 212
  • Hans-Peter Vietze: Lehrbuch der Mongolischen Sprache, Leipzig 1988, ISBN 3-324-00242-7, paĝoj 74-75
  • Kauderwelsch Band 55, Estnisch Wort für Wort, Bielefeld 2002, ISBN 3-89416-245-7, paĝo 51
  • Margarete I. Ersen-Rasch: Baschkirisch Lehrbuch für Anfänger und Fortgeschrittene, Harrassowitz Verlag 209, ISBN 978-3-447-05730-1, paĝo 43

Eksteraj ligiloj redakti